Komento de Reinhard Haupenthal (direktita al Carlo Minnaja sed publike aperigita) pri la kritiko de Giorgio Silfer al Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto.

Kara Carlo.

Lige kun la “Nefermita letero al Geoffrey Sutton” (http://www.esperantio.net/index.php?id=748) de Valerio Ari mi sciigas jenon:

1. Mi bone komprenas (kaj akceptas kiel lian rajton), ke (kun)aŭtoro propagandas sian propran verkon, eĉ se ĝi ankoraŭ ne aperis.

2. Mi ne komprenas, ke ĉi propagandon li kombinas kun senbazaj atakoj ne nur kontraŭ la aŭtoro de alia verko (ĉi-kaze S-ro Sutton), ties eldonisto kaj “certa pseŭdoliteratura koterio al li kuplita” (laŭ mia scio, la Beletran Almanakon kunredaktas S-roj Camacho, Dasgupta kaj Ertl kaj al la aŭtoroj de S-ro Becker apartenas i.a. Baldur Ragnarsson).

3. La verko de S-ro Sutton sendube ne estras “kvodlibeto de alies recenzoj”, sed ja sobra prezento de faktoj. Ke li inkluzivas recenzojn kaj literaturajn studojn montras, ke li laŭpove konsideris la literaturan recepcion okazintan kaj sin mem detenis de (subjektivaj) juĝoj.

4. Se Ari skribas “mi ne epitetas vian verkon ‘azorinaĵo inter la literaturaj enciklopedioj’”, en efektiveco, per ĉi plumpa retoriko, li volas sugestii ĝuste tion. Tio estas fia kaj malica kaj memorigas pri juĝo esprimita de Jorge Camaĉo (tiam sub la nom-formo Georgo Kamaĉo): “Por mi estas nenia problemo aserti, ke Giorgio Silfer estas fiulo, krom stultulo kaj dando.” (La Kancerkliniko 1994: 71, p. 24).

5. La fakto, ke Ari “ne pro egocentrismo” elektis la specimenon verkitan de Sutton pri “Giorgio Silfer” konfirmas, ke efektive li restas dando el la reĝa hundejo kaj memorigas pri lia dua “disertacio” per kiu li doktoriĝis i.a. pri si mem. Se tio ne estas narcisismo absoluta, ni povas sendi diablen ĉian psikologion...

6. Vin mi plu volonte helpos en via laboro por la verkata literatur-historio: tion mi ŝuldas al multaj komplezoj ricevitaj de vi tra la jaroj, al la granda respekto kiun mi havas por viaj verkoj kaj al niaj long-jaraj interrilatoj.

7. Vi estas kaj restas libera kunlabori kun kiu ajn, kun dio kaj diablo, kun zamenhofoj kaj bofrontoj, kun kristanoj, hebreoj kaj islamanoj. Ne pri tio temas. Temas simple pri tio, ke via kunaŭtoro provas ĉion treti en la koton kio ne venas el lia propra stalo. Mi mem ne estas membro de kiu ajn Esperanta organizo, sekve ne bezonas defendi iun. Sed kiam mi legas la konstantajn vitriolojn de Ari, mi memoras pri frua impreso mia, nome, ke Esperanto estas deinterne pli facile ruinigebla ol deekstere. Per sia konduto Silfer liveras konstantan municion...

8. Ĉar ĉi leteron mi sendos al kelkaj miaj korespondantoj (kiujn mi aŭtorizas diskonigi aŭ maldiskonigi ĝin), mi konscias, ke ĝi atingos ankaŭ la kanalojn de L.K.M. kaj ke mi riskas kundividi la honoron de persona non grata aŭ publike pendumiĝi skrote sur la ĉefplaco de la Civito.

9. Mi bedaŭrus, se la akceliĝanta morala-intelekta disfalo de la t.n. Civito kondukus al genocideska aberacio.

10. Ĉar vi estas persono super la tendaroj (kaj familiara en la tendaroj), mi petas, ke vi uzu vian influon por bridi L.K.M. en la intereso de la afero por kiu ni laboras (eĉ se ĉi afero estas senperspektiva).

Kun koraj salutoj

Reinhard

Reinhard Haupenthal

 

* kies korespondanto mi NE estas jam de sufiĉe multaj jaroj.
** L.K.M. = Lia Konsula Moŝto

 

Reen al:

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo Ĉefpaĝo originala literaturo