PRI LIBRO KAJ ĜIA MALNETO

Valén, Antonio. El esperanto: lengua y cultura. Santander, Eld: mga, 2004. 192 p. 15 €. ISBN:84-920931-4-5.

Kiam antaŭ kelkaj jaroj alvenis al la HEF-ejo la malneto “Nueva guía informativa de esperanto” verkita de Antonio Valén, tuj evidentiĝis, ke ĝi ĉefrolos en la informa fako de la asocio kaj multe faciligos la laboron de ties deĵorantoj. Efektive, ĉu necesas ĉerpi profesiecajn lingvistikajn klarigojn pri esperanto por la retpaĝaro? Jen ili, en la malneto de Valén. Ĉu oni bezonas klarajn ekzemplojn pri funkciado de la lingvo uzotaj informile dum Expolingua? Nu, certe en la malneto de Valén. Ĉu la subskribanto de ĉi artikolo volas kompletigi bibliotekan slipon aŭ akiri havindaĵojn por la libro-kolekto? La gvidaj kleoj, kompreneble, en la malneto de Valén. Ĉu ĵurnalisto aŭ eventuala interesiĝanto volas iom pli detale scii pri beletro aŭ historio? Jes, prave: la malneto de Valén ebligas trovadon per abundaj bibliografiaj referencoj kaj font-indikoj, aŭ foje mem havigas la respondon.

Ekde mia konatiĝo kun la malneto mi atendis vidi ĝin libroforme, ĉar temas pri serioza, objektiva kaj bone dokumentita studo, sen troigoj aŭ mistifikoj – tiom oftaj en niaj rondoj. Tial kun granda kontento mi ricevis la novaĵon, ke Miguel Gutiérrez Adúriz (mga) decidis entrepreni la eldonadon.

Kaj fine jen la libro en miaj manoj. Temas pri hispanlingva informilo 192-paĝa (DIN A5), kies malneta titolo ŝanĝiĝis al “El esperanto: lengua y cultura”. Mi bremsas mian legemon por antaŭe ĝui la eksteran aspekton kaj la elvokivan, eble iom enigman – tamen plaĉan – bildon surkovrilan antaŭ ol definitive mergiĝi en la legadon. La enhavtabelo (konsultebla en la retpaĝaro de HEF: www.esperanto-es.net) montras la koheran strukturon de la verko.

La aŭtoro prezentas esperanton el ĉiuj vidpunktoj: ĝenerala kaj faka, lingva kaj beletra, kultura kaj historia; kaj el plurnivelaj profundoj depende de la celata publiko: lingvistoj, lingvo-instruistoj kaj lernantoj de esperanto trovos interesan, rigoran kaj praktikan informon en la koncernaj ĉapitroj; dume ĵurnalistoj, bibliotekistoj kaj alispecaj interesiĝantoj povos kontentigi sian scivolon per la priaj resumoj de ĉiu ĉapitro. Ĉi strukturo “ĉapitro-resumo” iĝas unu el la ĉefaj atingoj de la verko, ĉar ĝi ebligas rapidan laŭbezonan konsultadon.

En la enkonduko la aŭtoro klarigas, ke li verkis tian informilon, kian li mem volintus legi, kiam li eklernis esperanton. Certe li faris multe pli. Ĉi libro ne nur permesos al komencantoj aliri la esperantan kulturon firma-paŝe; ankaŭ progresintoj, ĉefe se beletremaj, orientiĝos per preciza kompaso en la iom ĥaosa, ne ĉiam kvalita, sed certe ja plurtitola verk-ĝangalo de Esperantujo. Cetere ĝi kontribuos levi la averaĝan kultur-nivelon ene de nia komunumo. Kaj fine, kiel dirite, ĝi senpenigos la taskaron ene de asocioj.

La libro konsistas el sep partoj: ĝeneralaj aspektoj, lingvo, literaturo, kulturo, historio, elektita bibliografio kaj pluraj aneksaĵoj. Mi ne detale priskribos ilin, sed nepre komentos kelkajn aspektojn, miaopinie esencaj.

La libro estas verkita en klara kaj preciza lingvo, per konciza kaj eleganta stilo. Scioj ligiĝas unu al la alia en flua kaj kohera sinsekvo, tiel ke eĉ komplikaj lingvistikaj konceptoj ŝajnas pli facilaj sub la prilumo de abundaj komparoj interlingvaj. Ĉi tio aparte rimarkeblas en la dua parto “Lengua” (Lingvo), vera frandaĵo, kiu ja pravigus per si mem la eldonon de la libro.

La priliteratura parto, skizita per malmultaj sed trafaj penik-tiroj, kompletiĝas per ĝisdata listo de rekomenditaj titoloj. Ĉi listo ampleksas preskaŭ trionon de la tuta libro. Sed ne temas pri nura katalogo. En ĝi, ĉiu verko – zorge elektita – ricevas apartan kritikan komenton sciigan pri ties ecoj kaj kvalito. Ĉapitroj tre bonvenaj por ŝatantoj de beletro: ne plu blindaj mispaŝoj alire al la esperanta Parnaso.

La ceteraj aspektoj – historiaj, primovadaj, esploraj – ne tiom altkvalitas, kiom la antaŭaj, sed ja montras panoramon kompletan kaj ne fermitan: la pluraj citoj kaj abundaj notoj tiklas la scivolon kaj instigas al plua serĉado por enprofundiĝi en la diversajn temojn.

Enestas tamen kelkaj misoj. La aŭtoro citas erare la nombron de HEF-anoj kaj forgesas mencii kelkajn hispanajn universitatojn, kiuj lastatempe permesis instruadon de esperanto kun oficiala valoro. Ankaŭ fojfoje, sen ŝajna kialo, la litertipo malgrandiĝas. Ĉio ĉi tamen tute ne forprenas la meriton de la verko: ĝi plu restas la plej bona hispanlingva informilo pri esperanto, ĉar ties prezento samtempe faka kaj diskoniga igas ĝin taŭga por tre malsimilaj publikoj.

Libro do absolute leginda, havenda en asocioj kaj kluboj, montrinda al aŭtoritatoj kaj ĵurnalistoj, donacebla al publikaj bibliotekoj...

Sed se ĉio ĉi ankoraŭ ne vekis vian legemon, jen mi proponas al vi ludon. Enŝoviĝis paragrafo en esperanto ene de la hispanlingva teksto. Ĉu temas pri neatentita dumkomposta miso? Ĉu pri simpatia okulsigno de la aŭtoro al sia legantaro? Nu, trovu kaj mem juĝu.

Fine mi parolos ankaŭ pri manko. Jes, manko de biografia noto. Ja ne sufiĉas nur foto de la aŭtoro sur la dorso-kovrilo. Certe la leganto volas scii, ke Antonio Valén estas filologo kaj lingvo-instruisto, kompetente verkas kritikojn kaj recenzojn, ne malofte revizias elplumaĵojn de aliaj aŭtoroj, kaj – laste sed ne balaste – kunordigis la revizian teamon de la “Gran Diccionario Español-Esperanto” (Granda Vortaro Hispana-Esperanta) de Fernando de Diego.

Ana Manero

 

 

Reen al:

El esperanto: lengua y cultura Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo Ĉefpaĝo originala literaturo