HISTORIO DE LA ESPERANTA
LITERATURO
Carlo
Minnaja - Giorgio Silfer
Eld.
Kooperativo de Literatura Foiro
La
Chaux-de-Fonds, Svislando, 2015
recenza prezento de
Nicolino ROSSI
Verkego impona,
volumo 760-paĝa, 54 ĉapitroj kun epilogo, referencoj kaj antologieto
poezia kaj proza: jen la tuto de ĉi longe atendata "Historio de la
Esperanta Literaturo". Ĝin kunaŭtoris du eminentaj studemuloj
kaj kompetentaj esplorantoj pri ajna literatura fenomeno produktita tra preskaŭ cent tridek jaroj da ekzistado
de la lingvo Esperanto: mi simple difinu ilin la italaj esperantologoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, pri kiuj ni italaj
esperantistoj rajtas fieri. Ilian ĉiel kompetentan esplorlaboron pri plurfacetaj
aspektoj de amaso da poeziaj kaj prozaj verkoj aŭtoritaj fare de granda
aro da verkistoj kaj verkintoj atestas ĉi librego ĉiupaĝe
informriĉa kaj plaĉe kaj
stimule leginda, spite la neceson de rigora historia sobreco.
La du aŭtoroj
decidis disdividi la pli ol jarcentolongan historion de la esperanta originala
literaturo en kvin konvenciajn periodojn,
plus trarigardo super la lastaj dudek jaroj: la konvencio kuŝas en la fakto, ke ili nomas periodo kelkajn jardekojn markitajn per gravaj primovadaj
kaj/aŭ priliteraturaj atingoj sur la vojo de la esperantlingva verkado. Ili amason da faktoj, da verkoj kaj da
verkintoj klopodas sobre-historie,
mensmalvarme analizi kaj pritaksi, sed ĉar ili estas homoj amantaj kaj la
lingvon kaj ties literaturon, ili lasis sin envolvi de la sentoj, do de sia koro....kaj la amon al la verkitaĵo
oni simple trasentas plurpaĝe. Konfirmo pri tiu mia impreso estas
ĝuste la vorto koro, kiu aperas,
ĉu intencite ĉu ne, en la ĉapitrotitoloj de kvar el la kvin
konvenciaj periodoj analizitaj.
Jen, ekzemple,
la titolo de Ĉapitro 1: De Ho, mia kor' al Mondo kaj koro /ĝeneralaj trajtoj de la unua periodo (1887-1921). La
koro, do la sentoj ĉefrolas por marki la deirpunkton de la historio de
literaturo en lingvo elpensita kaj senpopola, sed evidente jam esprimopova!
Estas konate, ke Ho, mia kor' estas
unu el la du poemoj de L.L. Zamenhof aperintaj en lia Unua libro en 1887 startiganta la lingvon internacian Esperanto, do
tiu poeziaĵo estas la lulilo de nia literaturo. Mondo kaj koro estas la titolo de la unua poemkolekto de Kálmán
Kalocsay, eldonita en 1921 en
Budapeŝto fare de Hungara Esperanto-Servo: poemaro, kiu lingve, stile kaj
poetike markas la maturiĝon de poezia lingvo enmane de talenta poeto, kiu
karakterizos kaj influos nian literaturon tra la tuta dua periodo. Inter tiuj
du konvenciaj markiloj situas la klopodoj unuaperiodaj, foje krizigaj kaj
tumultemaj, stabiligi Esperanton ankaŭ kiel literaturan lingvan
esprimilon. Fakte, la aŭtoroj tiel difinas la unuan periodon:
"En tiu historio la unua epoko estas certe la
plej longa, eble la plej konvulsia, sed kvante la plej malgranda kaj estetike
ne la plej interesa. Ĝi ampleksas tridek kvar jarojn, 1887-1921: pli ol
generacion, kun multaj novaĵoj kiuj decide karakterizas la evoluon de la
tuta esperanta fenomeno."
Atenta, eĉ
se foje mallonga, priskribo estas donita al ĉiu aparta poeto, novelisto,
romanverkisto aŭ fojfoja verkinto, kiuj iel kontribuis al nia literaturo
per publikigitaj verkoj ĉu libroforme ĉu en revuoj aŭ
periodaĵoj sufiĉe gravaj kun porokazaj literaturaj enhavoj aŭ
suplementoj. Kaj revuoj estas aparte priatentitaj tra ĉiuj periodoj de la
historio, ĉar revuoj, kiel la famiĝinta Literatura Mondo, en la dua periodo, iĝis fortaj kataliziloj
influantaj aron da verkistoj kaj poetoj, kiel ankaŭ la pli fruaj
unuaperiodaj revuoj La Esperantisto, La Ondo de Esperanto kaj La
Revuo. Pri ĉiu pritraktita aŭtoro ni kutime ekscias pri lia skiza
biografio, kun naskiĝ- kaj mortodatoj kaj dato de esperantistiĝo, kaj
de kabeiĝo, se tio okazis; pri liaj verkaĵoj versaj aŭ prozaj,
publikigitaj kaj foje eĉ ne eldonitaj, kun oftaj kritikaj pritaksoj.
Ekzemple, en la longa Ĉapitro 13
pri K. Kalocsay ni legas: "La
tendenco al perfekteco igis Kalocsay retuŝi siajn poemojn eĉ
plurfoje; ni povas diri, ke en preskaŭ ĉiuj kazoj la nova versio
estas pli bona, do la versaĵoj gajnis el la manipulado. Malaperis kelkaj
el la jam nemultaj adasismoj, montriĝis pli da aŭdaco en la
kunmetitaj vortoj, kelkaj nerimiĝantaj versoj estis trenitaj al rimado,
kelkaj rimoj estis riĉigitaj per rimado kun pli da silaboj...."
Dum el la Ĉapitro 29, pritraktanta la eldonon de la poemaro Kvaropo (1952), kies unu ĉefa poeto estas William Auld, ni
legas pri li: ...."Auld kaptas iujn
teknikajn specialaĵojn de Miĥalski kaj de Kalocsay; en Ebrio li komencas utiligi la vidan
poezion, kiun li poste uzos plurfoje en La
infana raso, konfidante al la tipografia aspekto de la versoj kaj al la
misvortoj la fuŝon de la prononco ŝuldita al ebrieco.... Do Auld, en
la kolekto kiu kunigas lian produkton de ĉirkaŭ jarkvino,
konturiĝas nete: juna kun ĉiuj karakterizoj ligitaj al la aĝo,
socie sentema, absolute racia kun neoptimisma rigardo al la estonteco,
kontraŭmilitema, tendenca al mondcivitaneco, firme kroĉita al la
lingvo kiel portanto de tuthomara kulturo...."
Do koncizo, sed
ankaŭ detalemo, kun rigora kontrolo de la faktoj kaj ties fontoj, estas la
ecoj de ĉi serioza literaturscienca laboro. Gravaj aŭtoroj, kiuj
lasis profundajn spurojn kaj forte karakterizis siajn periodojn, ricevas ofte
tutĉapitrajn analizojn, kiel, ekzemple la famaj Zamenhofoj, Grabowski kaj Kabe, Kalocsay kaj
Baghy, Schwartz kaj Waringhien (kaj Maura, ties pseŭdonimo), Auld kaj
Boulton... por citi nur kelkajn plej gravajn kaj ĉiel konatajn. Oftas tra
la paĝoj citoj de versaĵoj kaj proz-eltiraĵoj por montri kaj
konfirmi la kritikajn asertojn pri la aŭtoroj pritraktataj: tiuj
citaĵoj montriĝas veraj raraj perloj kaj juveletoj, ne ĉiam
legeblaj eĉ en iom pli dikaj antologioj.
Dum la vorto koro plu aperas en la ĉapitrotitoloj
markintaj la duan, trian kaj kvaran periodojn: De Mondo kaj koro al La verda
koro (1921-1937), De La verda koro ĝis La konstanta koro (1937-1952), De koro
konstanta al kora vortaro (1952-1970), kio subkomprenigas kiom la sentoj
kaj personaj implikaĵoj forte influis la verkistojn dum tuta duonjarcento,
la du aŭtoroj klopodas gardi sian literatursciencan analizon sur bazoj de
sobra senpartiemo per esencaj pritaksoj de faktoj, eventoj kaj movadaj
kunpusiĝoj plurspecaj. Ili riĉigas kaj ampleksigas la informon pri
medioj kaj cirkonstancoj influintaj ankaŭ la beletran verkadon: kiam nur necese, per konciza prinotado
paĝpieda, aŭ per eĉ pli abundaj donitaĵoj kolektitaj en la
utilega apendico "Referencoj", la aŭtoroj klopdas enlume enetosigi la agadon de verkintoj influitaj de
eventoj naciaj, internaciaj, aŭ de primovadaj atingoj, aŭ de la kulturpolitikoj
estigitaj fare de Esperantaj kaj
alikarakteraj Institucioj.
Min iom
surprizas, ekzemple, kiom estas diversloke insistate pri la influo de la rezolucio
de Unesko en Montevideo, la 10an de decembro 1954, ŝuldita al
la celkonscia agado de movadano
eminenta, kia estis D-ro Ivo Lapenna.
Tiu evento ŝajne kuntrenis tutan ekfloron de beletraj verkoj al kiuj niaj
du esperantologoj aludas per bela esprimo: La
Montevidea renesanco! Romantika eltrovo por marki literaturan epokon, kiu
vidis la aperon de tuj famiĝinta
poemaro, La infana raso de tiu Willam Auld, kiu iĝos la agnoskata poeto
kaj unuaranga literaturisto dum kroma duonjarcento.
Rimarkindas
ankaŭ la grava atento donita, en pluraj diversperiodaj ĉapitroj, al
la fenomeno Esperanta Teatro kaj al la nemultaj dramaturgoj
verkintaj originalajn teatraĵojn nialingve, krom al la tradukoj de
alilingvaj teatraj klasikaĵoj, enscenigitaj okaze de gravaj esperantaj
eventoj. Oni perceptas, tra la volumo, la intereson pri teatroverkado de unu el
niaj du esperantologoj, Giorgio Silfer, mem dramaturgo verkinta plurajn teatrajn originalaĵojn.
Laŭdindas,
krome, la fortostreĉa senpasia eleganto de Carlo Minnaja priskribi la
lastan periodon de 1993 al 2013 kun aludoj ĝis 2014, ankoraŭ tro
freŝdatan tempon por sobre kaj distanciĝe, histori-analize pritaksi
eventojn kaj ĉefe homojn plu vivantajn kaj agantajn,
Ekde
nun, la volumo Historio de la esperanta
literaturo estos nepra stud- kaj konsultlibro nemalhavebla por ĉiu
serioza verkonto, instruisto, redaktonto de revuo, movadano, kiu agos en nia
esperanto-mondo.
Calvizzano (NA),
Novembron 2015.
Reen al:
Historio de la esperanta literaturo | Giorgio Silfer | Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo | Ĉefpaĝo originala literaturo |