“HISTORIO DE LA ESPERANTA LITERATURO”

En “Enkonduko al literatura kritiko” Giorgio Silfer difinas: “Se la literaturo ne estas nur beletro, sed ankaŭ la verkoj, kiuj apartenas al la politika, filozofia, religia, scienca, historiografia kampoj, ĝi koincidas kun evoluo de la popoloj.” Kaj kiam ni trafoliumas la ampleksan “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, ni konstatas la kulturan evoluon de la esperanta socio.

La personoj, kiuj ne konas la Internacian Lingvon, la esperantajn literaturon kaj kulturon, ne kredus, ke tiu ĉi internacia socio nur dum 125 jaroj kreis tian riĉan kaj unikan kulturon. Ili devas tralegi “Historio de la esperanta literaturo” por kompreni kaj konstati, ke de la apero de la Internacia Lingvo ĝis hodiaŭ multaj esperantaj poetoj, verkistoj, aktoroj, kantistoj signife riĉigis la mondan kulturon kaj kreis unikan internacian kulturon.

Por ekverki tiun ĉi ampleksan literaturan historion la ambaŭ aŭtoroj starigis antaŭ si ambician kaj detalan planon, kiun ili multflanke pripensis kaj multfoje precize pritraktis. La leganto konstatas, ke la ĉefaj celoj de Minnaja kaj Silfer estis ne nur prezenti plurajn Esperanto-aŭtorojn kaj ties verkojn, sed montri la unikan specifon de la esperanta literaturo kaj klarigi la mondan fenomenon “memstara esperanta kulturo”.

Per “Historio de la esperanta literaturo” ili klare emfazas la gravan rolon de la literaturo en la homa vivo kaj ĝian aparte gravan rolon por la multnacia esperanta socio. Esperanto estas ne nur lingvo, kiu ebligas la homan komunikadon, sed en ĝi oni kreas literaturajn verkojn, kiuj dum 125 jaroj formis kaj formas la esperantan socian konscion. Tiu ĉi trajto de Esperanto estas tre bone esprimita jam en la unuaj frazoj de la libro: “Per la enmeto de “Mia penso” kaj “Ho, mia kor’” Doktoro Esperanto reliefigis, ke la lingvo estas pli ol komunikilo: ĝi estas ankaŭ arta perilo.” Minnaja kaj Silfer elokvente montris, ke la esperanta literaturo interpretas humanajn problemojn, ebligas estetikajn travivaĵojn kaj emocian ĝuon.

“Historio de la esperanta literaturo” konsistas el 54 ĉapitroj, kies titoloj estas citaĵoj el esperantaj verkoj aŭ aludas pri signifaj geografiaj lokoj, ligitaj al gravaj esperantaj literaturaj eventoj, aŭ mencias la nomojn de elstaraj esperantaj verkistoj kiel ekzemple “Ho, mia kor’”, “De Smolensks ĝis fora Siberio” aŭ “Julio Baghy paĉjo, vagabondo, homa homo”. La ĉapitroj kaj ties titoloj estas gravaj, ĉar ili montras, ke la aŭtoroj deziris pli bone precizigi la literaturajn periodojn kaj montri la plej signifajn aŭtorojn kaj verkojn en la diversaj periodoj.

La aŭtoroj detale esploras la evoluan vojon de la esperanta literaturo. Ili analizas la unuajn tridek jarojn post la apero de la lingvo, la rolon de la literaturaj tradukoj de Zamenhof “Hamleto”, “La revizoro”, “La rabistoj”. La vojo de la esperanta literaturo komenciĝis oriente kaj direktiĝis okcidente. La unuaj centroj de tiu ĉi nova literaturo estis Moskvo, Peterburgo, Varsovio kaj post mallonga tempo ĝi aperis en Parizo, Budapeŝto, Dresdeno. Post la unua mondmilito esperanta literaturo ekfloras en Budapeŝto kaj la aŭtoroj konstatas: “La poetoj de la nova generacio, kontraste kun la antaŭaj, preferas la originalan produkton al la traduka.” Tio estas tre grava en nia literaturo, ĉar la originala literaturo lanĉas originalajn ideojn, motivojn kaj temojn, karakterajn por la esperantaj aŭtoroj, montras iliajn pensmanieron kaj konceptojn pri la mondo kaj vivo. “Historio de la esperanta literaturo” emfazas la signifon de la esperantaj literaturaj revuoj, ĉar sur iliaj paĝoj unue aperas la novaj verkoj kaj la novaj aŭtoroj. Tial “Literatura Mondo” estas evento en nia literaturo. Minnaja kaj Silfer aldonas: “La revuo poluse altiras plurajn diverslandajn verkistojn.”

Post la dua mondmilito novaj aŭtoroj daŭrigas la tradiciojn de la esperanta literaturo kaj “Historio de la esperanta literaturo” klarigas la rolon de la eldonejo “Stafeto”, dank’ al kiu komenciĝis nova periodo en nia literaturo. “Stafeto” ebligis al multaj esperantaj verkistoj aperi en nia literaturo.

La libro prezentas la evoluon de nia literaturo preskaŭ ĝis hodiaŭ, emfazante la novajn verkojn, novajn verkistojn, iliajn ideojn, vivperceptojn kaj ilian kontribuon al la modernigo de la esperanta literaturo.

Estas tre grave, ke “Historio de la esperanta literaturo” ne nur listigas nomojn de aŭtoroj kaj ties verkoj, sed prezentas koncizajn analizojn de la menciitaj verkoj. Tiamaniere la legantoj konstatas la literaturajn kvalitojn de la verkoj kaj komprenas kiel ili estas ligitaj al la periodo, kiam la verkoj aperis kaj la cirkonstancojn, kiam ili estis verkitaj.

Multaj paĝoj estas dediĉitaj al esperanta teatro kaj esperanta muziko. Impresas la fakto, ke la aŭtoroj strebis ampleksi la tutan esperantan kulturon kaj literaturon. Ili ne nur menciis aŭtorojn, sed verkojn, kiuj jam estas forgesitaj de la legantoj kaj tio gravas, ĉar aŭtoroj, kiuj ne verkis tre abunde kontribuis al la riĉeco kaj multkoloro de nia literaturo.

“Historio de la esperanta literaturo” korektis faktojn, kiuj restis en la konscio de la esperantistoj kaj estis ofte ripetitaj. Ekzemple la aŭtoroj de “Historio” mencias la unuan esperantan konversacion inter Zamenhof kaj Grabovski, tamen laŭ ili tio ĉi ne estis la unua konvesacio en Esperanto, ĉar mankas certaj faktoj.

Estas klare, ke aŭtoroj, kiuj entreprenas verki historion de la esperanta literaturo ne havos eblecon tralegi ĉiujn esperantajn librojn, kiuj aperis dum tiu ĉi longa periodo. Iliaj literaturaj analizoj estas bazitaj ĉefe al recenzoj kaj opinioj pri verkoj kaj aŭtoroj kaj tio donas subjektivan pritakson de la analizitaj verkoj. Ekzemple en “Historio de la esperanta literaturo” preskaŭ ĉiuj bulgaraj verkistoj kaj poetoj estas listigitaj en Ĉapitro 21, kies titolo estas “La sovetia skolo ĝia influo en la proleta literaturo”. Tio ne estas tre korekta pritakso. Vere bulgaraj esperantaj poetoj Dimitro Zlatarski, Asen Grigorov, Hristo Gorov, Violin Oljanov kaj aliaj komencis verki esperante en la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, sed en iliaj poemoj kaj verkoj ne estas nur motivoj kaj temoj, karakteraj por la proleta literaturo. Dimitro Zlatarski, Asen Grigorov, Hristo Gorov, Violin Oljanov kaj aliaj aperigis esprantajn verkojn en diversaj revuoj kaj memstarajn librojn, en kiuj estas temoj kaj motivoj tuthomaj. Ili prikantis la amon, la naturon, la profundajn homajn emociojn, sed la aŭtoroj de la “Historio” ne mencias tiujn ĉi aliajn verkojn. La nunaj kaj la estontaj legantoj opinios, ke la bulgaraj esperantaj poetoj kaj verkistoj estas ligitaj nur al la proleta literaturo.

Sendube “Historio de la esperanta literaturo” estas unika, valora kaj tre utila libro. Ĝi montras, ke la esperanta literaturo estas samnivela al la naciaj literaturoj. Ĝi enhavas verkojn, kiuj riĉigis la mondan literaturon, kiuj montras la homan progreson kaj kiuj atestas pri seriozaj profundaj esploroj kaj intrepreto de la multkolora homa vivo. La laboro de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer estas grandega. Por ili tiu ĉi libro estas la plej elokventa monumento de ilia vivo kaj esperanta agado. Monumento, kiu montros al la estontaj esperantaj generacioj, ke du talentaj aŭtoroj kreis verkon, kiu prezentas la pli ol jardekan kreadon de pluraj verkistoj, kiu dediĉis sin al nobla kaj humana agado je la nomo de la progreso kaj kulturo.

Julian Modest

Sofio, la 23-an de marto 2016.

 

Reen al:

Historio de la esperanta literaturo Giorgio Silfer Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo Ĉefpaĝo originala literaturo