Valora eseo

Marjorie Boulton, Ne nur leteroj de plum-amikoj: Esperanta literaturo – fenomeno unika ; Malmö: Eldona Societo Esperanto, 1984. 63p.

La jena ampleksa eseo de Marjorie Boulton estas verkita plejparte en 1977 kaj eldonita en 1984 – jen bedaŭrinde normala ritmo de Esperanta eldonado. Ĝi estas mendita de Sveda Esperanto-Federacio por esti bazo de svedlingva traduko, kiu laŭ mia scio neniam realiĝis. Ekzistas kroatlingva libro, kiu verŝajne estas traduko de ĉi verko. La Esperanta eldono tamen sendube estis sukceso, ĉar ĝi elĉerpiĝis ĉie. La verko tamen libere legeblas per reta bit-eldono de Inko (Franko Luin).

Mi nomas ĝin eseo, ĉar ĝi vere enhavas ĉion bezonatan por tiu malfacila ĝenro: faktojn, personajn vidpunktojn kaj originalan aliron. Boulton mem asertas ke ŝi kreis verkon "impresionisman, eĉ iomete anekdotan, personan, kaprican". Laŭ mia opinio tiu formo estas tre sukcesa, kvankam oni ja povus eterne disputi pri la diversaj elektoj faritaj. Se iu iam povus trafe kombini grandan erudicion kun persona leĝero, tiu sendube estus Marjorie Boulton.

Ĉi tia verko eble ne multe interesus nacilingvan leganton; do mi ne tro bedaŭras la neaperon de sveda traduko. Sed por flavbeka esperantisto, kaj ne nur ĵusa komencinto, ĝi estas valorega. La ĉefa kaj preskaŭ sola manko hodiaŭ estas, ke ĝi ne povis trakti la evoluon post 1977.

Komence Boulton skizas la "ĝemelan" estiĝon de la Esperantaj lingvo kaj literaturo. Ŝi priskribas kaj prijuĝas la fruajn verkojn de Zamenhof kaj aliaj pioniroj. Ŝiaj prijuĝoj estas sobraj; ŝi konstatas la lingvan kaj propagandan valoron de multaj verkoj sed klare konscias la mankon de literatura valoro. Ĉi tiun klarvidon ŝi grandparte konservas ankaŭ parolante pri pli malfruaj verkoj.

Ŝi sufiĉe bone kaj ripete atentigas pri la malfacila situacio de verkistoj Esperantaj, kiu klarigas la modestan nivelon de multaj verkoj. Ŝi ja povus eĉ pli profundiĝi en la karakteron de tiuj malfacilaĵoj, sed tio eble estus temo de alia eseo. Pri la limoj de niaj poetoj ŝi ekzemple skribas trafe: "Nu, kompreneble multaj el ili havis pli da bona intenco ol da talento".

Kompare kun kelkaj aliaj esperantistoj ŝi do vidas ne nur oron brili en nia literaturo. Iufoje ŝiaj prijuĝoj tamen estas iom amuzaj: "Ne ekzistas en Esperantujo verkistaj klikoj kaj kulisaj intrigoj. Recenzoj persone venĝaj maloftegas." Entute, ŝian juĝon pri recenzado mi hodiaŭ ne trovas tre trafa: "La nivelo de recenzado, ekzemple, multe altiĝis dum la lastaj jardekoj." Nu, eble tio estis vera en 1977...

Boulton dediĉas plejan atenton al la poezio, kie ŝi precipe emfazas la signifon de Kalocsay. Ŝi eĉ diras ke lia Streĉita kordo igis ŝin resti esperantisto kaj komenci literaturan agadon en Esperanto.

Ankaŭ la teatraĵoj ricevas ampleksan traktadon. Ĉefan atenton ŝi donas al Sonĝe sub pomarbo de Baghy.

Dume, la fikcian prozon ŝi traktas malpli amplekse, sed trafe kaj sobre, laŭ mia opinio. Ŝi ne tre aprezas la romanojn, kio en 1977 ne estas miriga. La Esperantan novelarton ŝi konsideras pli sukcesa. Pri la ĉefa romano de John Francis, ŝi skribas: "Eĉ unu el la plej arte seriozaj esperantaj romanoj, La granda kaldrono de John Francis, devis dum jaroj resti en tirkesto." (Ĝi aperis en 1978.) La distran prozon ŝi juĝas pli-malpli neekzistanta; tamen ŝi mencias la ĵus aperintajn ĉu-romanojn de Valano.

Sub prozo nefikcia ŝi mencias ekzemple eseojn de Waringhien, vojaĝpriskribojn de Sekelj, paroladojn de Lapenna, Maskerado ĉirkaŭ la morto de Ŝvarc/Soros kaj iom surprize Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti.

Fine ŝi traktas ankaŭ tradukitan literaturon, tamen ial preskaŭ nur poezion kaj dramojn. Ŝia argumentado por la valoro de tradukaĵoj ŝajnas al mi direktita pli multe al angloj ol al svedoj, kiuj apenaŭ bezonas tian persvadon.

Oni eble povus deziri plian analizon pri tipaj temoj, pri la ekzisto aŭ ne de komuna Esperanta kulturo ktp, sed tio ja povus esti troa en ĉi tiel konciza verko.

Sume mi tre ŝatas la verkon kaj bedaŭras nur ke ĝi intertempe malaktualiĝis je kvardek jaroj.

Sten Johansson

 

Reen al:

Ne nur leteroj de plum-amikoj Marjorie Boulton Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo Ĉefpaĝo originala literaturo