Detala prezento – amika portreto

Marjorie Boulton, Poeto fajrakora: La verkaro de Julio Baghy. 144 p. Saarbrücken 1983, Arthur E. Iltis.

Jen Marjorie Boulton faris relative detalan prezenton de la verkaro de Julio Baghy. La verko estas plivastigo de kvin prelegoj, po unu pri la poezio, romanoj, noveloj, dramoj kaj persona karaktero de Baghy. Tiu lasta baziĝas grandparte sur la plurjara kunlaboro kaj amikeco inter Boulton kaj Baghy.

Tiu persona konateco ja donas iujn avantaĝojn sed kompreneble ankaŭ riskas dampi kritikan sintenon. Efektive ĉi tiu verko nur tre milde, escepte kaj sendetale kritikas. Iuloke ĝi danĝere proksimiĝas al panegiro.

Boulton sukcese montras la vastecon laŭ ĝenroj kaj temoj de lia verkaro. De kelkaj verkoj prozaj kaj dramaj ŝi detale resumas la intrigon. Ekzemple ŝi post dupaĝa resumo de la tragedio Samumo el 1924 konstatas, ke ĝi estas “ekzotika melodramo” (p. 79), kio ĉe ŝi tamen ne signifas malfavoran prijuĝon.

Iom surprize por mi, ŝi konsideras Hura! el 1930 lia plej bona romano. “La fina impreso de Hura! estas de verko solida, riĉa, originala, intelekte kaj psikologie honesta, kaj ekvilibra eĉ meze de ekstravagancoj” (p. 52). Ŝi eĉ rigardas ĝin “unu el la ĝisnunaj tri plej grandaj romanoj en Esperanto” (p. 49).

Pri la du verkoj supre menciitaj Boulton ne mencias prijuĝojn de aliaj, sed aliokaze ŝi ja foje faras tion. Ekzemple ŝi citas el la recenzo de Ludoviko Totsche (Lajos Tárkony) pri la novelo Printempo en la aŭtuno : “tiom da dolĉo koncentriĝis en ĝi, ke ĝi fariĝis dika siropo”. Sed tion Boulton refutas: “lia verdikto [...] ŝajnas al mi simptomo de ioma beletrista diabeto” (p. 68).

Ankaŭ kritikon de Emba (Imre Baranyai) pri manko de realismo ĉe Baghy ŝi refutas: “Kiam Emba esprimis deziron, ke Baghy verku ‘bazante siajn rakontojn sur la reala vivo’, estis eble, ke lia koncepto pri la reala vivo estis tro mallarĝa” (p. 70).

Kio plej multe mankas al mi en la verko de Boulton estas analizo kaj kritiko pri bazaj ideoj esprimitaj en la verkaro de Baghy. Ĉar li estis verkisto idealisma kaj moralisma. Lia tre konata sopirado al “pli homa homo” vere meritus kritikan traktadon. Krome mi volonte legus – kaj kial ne ĝuste de Boulton – analizon de la maniero portreti virinojn en liaj verkoj.

La plej ampleksa kaj eble plej interesa el la kvin ĉapitroj estas tiu pri la “poezia personeco” de Baghy. Ankaŭ en tiu plejparte mankas kritiko, sed tio ne estas problemo – temas pri amika portreto de fascina persono. Tamen ankaŭ la kvar priverkaj ĉapitroj estas tre valoraj kaj ebligas al la leganto iom konatiĝi kun unu el la plej gravaj korifeoj de la Esperanta literaturo. Por pli detale studi kaj prijuĝi liajn verkojn, oni mem legu ilin!

Sten Johansson

 

Reen al:

Poeto fajrakora Marjorie Boulton Fakaj verkoj pri Esperanta literaturo Ĉefpaĝo originala literaturo