Arne, la ĉefido

Recenzo en La Kancerkliniko, Jan-Feb-Mar 2006, numero 117.

Arne, la ĉefido, rakonto el la vikinga epoko, Leif Nordenstorm, 2005, 110 paĝoj, Kava-Pech.

Arne, la avo de Arne "manĝigis la aglon" en Kurlando. Jen, komence, ĉarma poezia esprimo por diri ke la maljuna Arne mortis. La juna Arne vivas feliĉe en la vilaĝo kaj multe petolas kun sia amiko Gunnar. Ili eĉ sukcesas partopreni veran ĉasadon de Alkoj. Ankaŭ kun Trumbe Arne ŝatas amuziĝi… sed tiu lasta estas sklavo, kaj kun sklavo ekzistas reguloj… Ankaŭ kun la sklavknabinoj, kiujn cetere oni povas amindumi laŭvole… Sed la avino de la juna Arne estis ekssklavino, kaj tial la patrino de Arne volas ke la sklavoj ne estu malbontraktitaj.

Iun tagon aperas en la vilaĝo du fremduloj, strange vestitaj kaj senarmilaj, kiuj venis de Bremeno en Saksio por prediki la evangelion pri Kristo ĉe reĝo Björn en Birka. Piratoj atakis ilin. "Vi estas miaj gastoj" diras Björn, la patro de Arne, la ĉefido. Ili ne longe restos en la vilaĝo, sed Arne, la ĉefido, faros multajn demandojn pri tiu nova dio. Ĉu tio ŝanĝos lian vivon, ni ne scias, sed lia amikeco kun la sklavo Trumbe certe plifortiĝas.

La rakonto estas ĉiam vigla, kaj la tuto legiĝas unuglute malgraŭ kelkaj naivaĵoj. Oni nur povas bedaŭri, ke la afero finiĝas iom abrupte.

Ĵak Le Puil (Ne indikita)

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Ĉefpaĝo originala literaturo