Maria kaj la Grupo

recenzas Ralph Dumain

Pri la frenezaĵoj kiujn mi spertis nur kiel iama estrarano de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono mi povus verki spican skandalromanon aŭ televidan "sapoperon". Sed kiel esperantologo mi konscias ankaŭ nian historion kaj scivolas pri la etoso de la plej socie interesa epoko de nia movado, la intermilita. Esperanto havas nenian ekzistokialon en Usono, sed verŝajne ĝi havas pli firmajn radikojn en orienteŭropaj landoj, speciale en tiu epoko. Plue, mi estis iam kortuŝita de la vivhistorio de Emba kaj eĉ de liaj simplaj monotonaj poemoj. Mi ne elspezus la koston de la lastatempa reeldono de la libro, kiu verdire ne valoras la monon, sed mi bonŝancis pruntepreni ekzempleron de la originala eldono de 1936. Kvankam la verko plejparte malplenas je literatura valoro, mi trovis en ĝi kelkajn amuzaĵojn tro familiarajn kaj iom surprizan finon.

Petro Baka aniĝas al loka grupo kiu apartenas al la landa Esperanto-asocio, kaj ni vidas la grupon tra liaj okuloj. Regas etoso de alternanta tedo kaj sencela amuzado kun multa krokodilado. Estas diversaj pompuloj kiuj pensas unue pri propra singlorigo kaj ambicioj, pretendante al gravaj paŝoj por la movado. Estas diversaj frakcioj. Unu havas prioritaton de bona kunvenejo, dancbaloj, kaj amuzaj distraĵoj por junuloj. Alia nomiĝas la "gazetvermoj", kiuj defendas kontraŭajn interesojn. Estas literatura revuo Aŭroro, por kiu kaj por si mem ĝia ĉefa subtenanto celas grandiozan rolon. (Li eventuale sukcesas persone alproprigi ĝin kiel profitdonan entreprenon). Estas klikoj kaj tiaspecaj kaŝemaj personaj rilatoj inkluzive de amoraj inter la grupanoj. Precipe estas kaŝataj komplotoj de la diversaj klikoj por realigi proprajn ambiciojn kiujn akompanas laŭtaj proklamoj pri bonfarto al la movado. Tamen, krom tiuj personaj ambicioj ne evidentas ia serioza okupado pri la supozataj celoj de la Esperanto-movado

Krom la novulo Petro, la sola escepto estas la sindediĉa, malsaneca Maria, kiu tiras nenian atenton al si mem sed efektive estas la ŝarĝbesto kiu faras ĉion por la grupo. Ŝi celas tutan anonimecon, estante tute sindona eĉ asketisme por la movado, kaj silente toleras la aferaĉojn de la grupo, eventuale eĉ kalumniojn kontraŭ si. Petro estas kortuŝita de Maria kaj fariĝas sia sola amiko en la grupo, sed li apenaŭ povas kompreni ŝian superhoman eltenemon.

La romano ne komenciĝas tre interese, sed akcelas interesiĝon la vigla komplotado kaj kelkaj amuzaj aferoj en la teksto. En la gazeto enŝteliĝas preskoboldo : oni celas danki per manpremo samideaninon por ŝia kontribuo, sed la teksto legiĝas "ni premu forte ŝiajn mamojn" [p. 58]. Tio estas nur vortludo, sed vere ridiga estas la jena afero [p. 84, citita ĝuste kun gramatikaj eraroj] :

La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis :

-- Gesamideano, mi petas la gvidantaroj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.

-- Kion diris tiu ĉi maljuna simio ? -- demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.

-- Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu matsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante. Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.

Nu, ĉi tiu satiraĵo nepre trafis mian agnoskon kaj ridkapablon. Sed male ol tiaj aferoj estas la malegoisma idealismo de Maria, kiu ŝajnas al mi ne bazita sur la reala mondo, tial malaprobinda. Maria konfidas al Petro, ke amuzaj distraĵoj devojigas de la "nobla celo" kaj "alta idealo" de Esperanto [p.60]. Nu, estas bone submeti proprajn dezirojn kaj bezonojn al efektivigo de iu idealo, kondiĉe ke onies laboro havas realan konekson al io plenumebla en la mondo. Alie, ĝi estas nur senutila sentimaleco, kvazaŭ religia kredo. Tial la kontrasto inter Maria kaj la egoistoj ne estas plene konvinkiga. Cetere, Emba maltrafas la okazon profunde konstati, kial ekzistas la situacio kiun li kritikas, kiu ja estas serioza problemo en la Esperanto-movado. La apudmeto de nebula mondocelo kaj sinrigarda egoismo estas nek akcidenta nek kontraŭdira. Ĝi devenas de la fakto, ke Esperantistoj efektive ne scias, kion ili volas aŭ celas. Ili volas fari ion gravan kaj fariĝi iel gravaj, sed ne scias kiel fari, do ili agas tiel.

Eventuale ni lernas pluajn detalojn de la mondbildo de Maria [p. 110-111]. Nesurprize, temas pri internacia fratiĝo kaj paco, t.e. la interna ideo. Laŭ Maria, tro fortas personaj interesoj kaj malfortas la ideala flanko de la afero. Sed ŝi aldonas ion novan kaj surprizan [p. 111], al mi kaj al Petro :

Ĉu vi povus diri al mi; kial estas pli forta la movado de la laboristaj esperantistoj? Ĉar ili taksas serioze la celojn, fiksitajn de Zamenhof, eĉ alligas la celadojn kaj interesojn de la tuta laborista klaso.

Tio estas la unua mencio de laboristaj Esperantistoj al Petro kaj al ni. Tiel ni lernas ke la "grupo" priskribata en la romano estas io alia kaj aparta de laborista grupo. Aldoniĝas al la surprizo la favora sinteno al la laborista grupo, kiu havas en la rondo de Petro malbonan reputacion kiel "ĉifonuloj", subtavolaj subhomoj danĝeraj al Esperanto.

Kulmine de la romano, oni trovas, ke la kasisto estas ŝtelinta la kason kaj forfuĝinta kun samideanino, cetere lasante graveda antaŭan amatinon. Maria mortas en hospitalo kaj testamentas al Petro siajn posedaĵojn kaj finan mesaĝon.

Hontinde, el la grupo partoprenas en la funebra ceremonio nur la prezidanto kaj Petro. Sed alvenas

surprizo [p. 158-161): neatendite aperas taĉmento de la laborista grupo kiu vigle kantas funebre memore al Maria. Ĉi tiu estas la unua kontakto de Petro kun la laboristoj, kies reala karaktero negas liajn antaŭsupozojn. Li informiĝas, ke Maria vivis aldonan "sekretan" vivon en la laborista grupo.

Okazas ŝanĝoj en la "grupo". Ekz., la gejunuloj babilas pri la dezirindeco de laŭnecesa nova balohalo. Eĉ en iliaj trivialaj prioritatoj troviĝas kontraŭvole konsidero pri la reala ekstera socia mondo : unu membro estas judino kiu eble ne estas bonvenigota ĉe la nova halo [p. 164]. La ceteraj serĉe cerbumas kiel rimedi tiun praktikan problemeton sen alfronti la etikan demandon. Emba lerte priskribas ĉi tiun aferon kaj implicas la socian demandaron de Esperantismo.

La grupo devas alkutimiĝi al pli modesta se ankaŭ stabila vivmodo. Post longa foriro denove vizitas ĝin la iama graveda forlasita Elza, kiu aktivas en la laborista grupo. La aŭtoro donas finan pikon [p.167] :

Sinjoro Ĉuka rigardis ŝin longe kaj poste li klinis la kapon.

-- Mi tre dezirus havi ankaŭ ĉi tie tiun vervan vivon, kiu estas ĉe ili.

-- Ankaŭ mi estimas ilin, ĉar ili estas kontraŭ la neologismoj -- publikigis sian opinion samideano Toboc.

Dum la kadukuloj de la "grupo" daŭras elpensi siajn grandiozajn revojn, Petro parolas private kun Elza, kiu konfesas al li, ke la etoso de la laborista grupo estas pli serioza, pli frateca, malpli klaĉema [p.171].

Do, finfine la libro temas ne nur pri la altruisma Maria, sed funkcias kiel propagandilo por la laborista Esperanto-movado. Ĉi tiu estas la surprizo, kaj kvankam propagando ne estas beletro, ĉi tiu temo donas pli da ĉarmo al la libro. Sed instigiĝas demando: kial Emba ne verkis rekte pri la laborista movado mem? Ĉu estis politikaj cirkonstancoj en 1936 pro kiuj oni nur aludus al tiu temo? Mi ŝatus de historiistoj informiĝi plu pri la socia subteksto de ĉi tiu romano. La ununura mencio de antisemitismo sugestas la kreskantan minacon de faŝismo kiu celus engluti la mondon. En tiaj cirkonstancoj la interna ideo fariĝas io multe pli serioza.

La aferoj prisatiritaj estas jam familiaraj al mi. Mi volus eltrovi ion pli specifan pri la enhavo de la menciita laborista Esperanto-movado. Pli ol tio, mi sopirus, ke kvankam la nuna epoko estas tute alia, onu povus revivigi laboristan Esperantistan agadon (sen stultaj stalinismaj kaj anarkiismaj postrestaĵoj), interalie por instigi iom da enhavo en la aktuala malsincera kaj sterila Esperanto-movado.

Maria kaj la Grupo. Originala romano de Emba. Budapest : Literatura Mondo, 1936. Antaŭparolo de Julio Baghy. 172 p. (Literatura Mondo 54; Beletristika Serio 5).

 

 

Reen al:

Maria kaj la grupo EMBA Ĉefpaĝo originala literaturo