Tiu Toskana septembro

Tiu "Toskana septembro" ne multe heligos mian Tomjeran novembron! Pri "Varmas en Romo", kiun verkis, sola, Corrado Tavanti, mi iam skribis: "certe leginda romano. Nur bedaŭre, ke oni rapide konscias, ke la aŭtoro ne sufiĉe baniĝas en la Esperanta literaturo kaj konsekvence uzas plurloke lingvon, esprimojn, kiuj estas "ekster-normaj".

Ĉi-foje okazas la malo: lamas la intrigo, sed la lingvaĵo (ĉu pro Ertl?) glatas, eĉ plurloke ŝprucas: "ĉiu profetas por propra profito", "antaŭe ŝi sambenkis kun", "elglitis el la ĉaro por lozigi la piedojn". Do nun ni povas esperi, ke la tria provo de Corrado Tavanti (kun Istvan Ertl prefere) kunigos kaj intrigon kaj stilon!

Ĵak Le Puil, LKK 56, okt.-dec. 1990, p. 13.

 

 

Reen al:

Tiu Toskana septembro Corrado Tavanti Ĉefpaĝo originala literaturo