Ligo al La Ondo de Esperanto

Kolore sed ne kohere

Trevor Steele: Diverskolore. 111 p. Sezonoj, Kaliningrado 2005.

La volumo Diverskolore de Trevor Steele enhavas 27 erojn, el kiuj 16 jam aperis en diversaj gazetoj. Proksimume duono de la enhavo estas vojaĝpriskriboj, tamen sufiĉe diversspecaj. Sekvas kelkaj reagoj al recenzoj kaj alio (ne ĉiam klaras al kio), du membiografiaj epizodoj kaj kvar noveloj.

El la vojaĝpriskriboj la pli granda parto devenas el kvarmonata restado en suda Barato (Hindio) en 2004. Aliaj temas pri Aŭstralio, Honkongo, Litovio. Unu, kiu okazas en Riodeĵanejro, estas tipa "moderna urba folkloraĵo" aŭ legendo.

La volumo de estas relative malkohera. Mi trovis nek evidentan interligon inter la diversaj tekstoj, nek klarigon pri la principoj de elekto.

Ŝajnas ke ĉiu okcidentano vizitanta Baraton bezonas iel esprimi sian skuan sperton. Mi legis plurajn vojaĝpriskribojn pri la lando, aŭ eble ni diru: pri homo kiu vizitas Baraton. La notoj de Steele je komparo tamen ŝajnas al mi palaj, supraĵaj kaj spicitaj per nedigestitaj miskomprenoj. Kvankam mi ne konas la landon, mi trovis detalojn erarajn, sed pli grave - en kelkaj tekstoj regas ia tono, kiu ne tre plaĉas al mi. Steele parolas pri malriĉeco, bruo, malpuro, bovinoj, kasta sistemo, sed iel ni neniam atingas sub la unuan turistan impreson. Stranga ŝajnas al mi la dufoja ripeto (p. 16, 18), ke en Barato oni ne punas bovinojn paŝantajn surstrate. Punas? Puno ja kutime estas reago al krimo, ĉu ne?

Troviĝas multaj Esperantaj vojaĝpriskriboj, precipe pri vizitoj al "samideanoj" diverslande. Kompare la tekstoj de Steele sendube superas multajn aliajn. Al la nivelo de Spomenka Štimec (en Geografio de miaj memoroj kaj Nesenditaj leteroj el Japanio) tamen restas longa distanco. Kie Štimec kreas literaturon el ĉiutagaĵoj, Steele emas fari banalaĵon el mondaj problemegoj. Evidente, mi preferas la unuan.

En Libe fraind Igor ni renkontas homojn en "balta landeto". La tono de tiu teksto ege malplaĉas al mi pro ĝia senkore supereca primokemo al la rolantoj.

Du eroj traktas la romanon Sensorteco de Imre Kertész. En unu Steele lanĉas la interpreton, ke laŭ Kertész "ankaŭ la judoj kulpas" (p. 64) pri la nazia genocido. Laŭ mi tio estas miskompreno. Respondeco pri propraj agoj kaj reagoj estas unu afero. Kolektiva kulpo pri tio, kion faris al oni aliaj jam estas tute alia. Sekvas letero al Kertész, kiu, kvankam mi konsentas kun la ĉefa opinio de Steele (pri la fieco de Bush), tamen ŝajnas al mi egocentra kaj maldelikata.

La noveleto Bonŝanco ŝajnas baziĝi sur la ideo, ke se oni verkas tekston pri rasisma sintenado kaj en ĝi interŝanĝas "blanka" kun "nigra", rezultas malrasisma teksto. Laŭ mi la afero ne estas tiel simpla.

La stilo kaj lingvaĵo de la verko estas bonaj. Nur escepte mi trovis makuletojn (grifo p. 23 = krifo, turnis p. 33 = turniĝis, senson p. 73 = sencon, divorci ŝin p. 90 = forlasi ŝin?, rezigni ŝin?, plonĝis p. 92 = enigis).

Trevor Steele ĝuas renomon kiel altnivela Esperanta verkisto. Espereble ĉi tiu verketo ne serioze difektos tiun reputacion, kvankam ĝi apenaŭ plifortigos ĝin.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Diverskolore Trevor Steele Listo de recenzoj en La Ondo de Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo