Ligo al Monato  

HISTORIO, KIU FARIĜAS PARTO DE LA HISTORIO

Paŭlo Sergio Viana


Oni atribuas al Konfuceo la jenan saĝan frazon: “Se vi volas scii la estontecon, studu la pasintecon”. Pri tio mi pensis dum la tuta legado de “Historio de la Esperanta Literaturo”, larĝspira verkego de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (eldono LF-Koop, eldono 2015, sub aŭspicio de Akademio Internacio de la Sciencoj San Marino, PEN International/Esperanto-Centro kaj Akademio Literatura de Esperanto). La pli ol 700-paĝa, grandformata, tole bindita, fortika volumo destiniĝas al honora loko sur la bretaro de ĉiu Esperantisto, kiu prenas la lingvon kiel vere seriozan kulturfenomenon. Kaj se skeptikulo ĝin tralegos sen blinda antaŭjuĝo, tiam li certe ricevos skuon je siaj duboj pri la signifo de Esperanto, en ĝia dua jarcento. Vere konvinka verko.

Tra la libro menciiĝas miloj da aŭtoroj, kiuj pli aŭ malpli grave kontribuis al la Esperanta literaturo, inter la jaroj 1887 kaj 2012 (kun aludoj ĝis 2015) – kaj tio sufiĉus por montri, ke Esperanto ne estas simple ludo de viziuloj. Prozo, poezio, teatro, eseo, revuoj, la diversaj skoloj kaj eĉ la interreta vojo – vasta estas la analizado. Oni plej ofte emfazas la originalan literaturon, krom se tradukoj estas vere elstaraj. Sed ne temas simple pli longa listego. Ĉiu aŭtoro ricevas komenton, kaj la komentoj estas nepre sagacaj kaj kleraj. Neniu ricevas nemerititan laŭdon, neniu ricevas maljustan kritikon. Por la leganto, la avantaĝo estas, ke se iu verko estas substrekita kiel grava, tiam li povas fidi, ke tia ĝi nepre ja estas. Oni evidente ne verkis por plaĉi al aŭtoroj, sed por rigore analizi la verkojn. Kurioze, ke tra la libro ofte oni legas la epiteton “morna”.

Sed ne nur pri fakaj seriozaĵoj temas la libro. Male, ĝi kaptas la literaturajn konsiderojn por registri historiajn faktojn, kiuj montras la vivantecon mem de la komunumo. Esperanto vivas por la homoj, kiuj ĝin uzas en sia ĉiutaga vivo. Mi citas kelkajn kuriozaĵojn de la historio, pri kiuj multaj el ni ne scias:

- ĉu vi scias, ke oni iam proponis “Esperantistan fajfsignalon” ? (p. 57);

- ĉu vi scias, ke la aŭtorino de la unua Esperanta romano verkita de virino estis brita, kaj aktiva en Aŭstralio? (p. 83);

- ĉu vi scias, ke Aleksandro Zamenhof, la plej juna frato de Ludoviko, revis kaj provis starigi judajn koloniojn en Brazilo? (p. 27);

- ĉu vi scias, ke la fama Raymond Schwartz estis unue germana civitano, poste franca, kaj batalis por Germanujo en la Unua Mondmilito, kaj por Francujo en la Dua? (p.163);

- ĉu vi scias, ke Lanti, kiu iniciatis la SAT-movadon, sin mortigis? (p.179);

- ĉu vi scias, ke la revuo Nuntempa Bulgario iam havis 10000 abonantojn? (p. 195);

- ĉu vi scias, ke Shatner, la protagonisto de la Esperanta pionira filmo Incubus estis la sama de la originala serio Star Trek? (p. 369).

Tia redaktado de libro pri historio faras ĝin agrabla kaj eĉ amuza. Forestas pedanteco, ĉeestas konstanta montrado, ke literaturo ekzistas kiel parto de la vivo mem de normalaj homoj.

Aparte mi miras pri la kompetenta kaj malfacila elekto de la menciindaj aŭtoroj. Gravuloj, kiuj markis la Esperantan kulturon, ricevis foje diversajn paĝojn; etuloj, kiuj produktis apenaŭ malgrandan kontribuon, ricevis kelkajn liniojn. La esplorado estis certe tre laboriga, kaj la kribrado dilema. Kiam flankenlasi iun? Jen pensiga flanko de tia verko pri Historio. Ĉar certe forestas el la libro de Minnaja kaj Silfer multaj aŭtoroj, kiuj estis relative gravaj en siaj lokaj movadoj – kaj tio povus aspekti maljuste, rilate tiujn “modestajn batalantojn”. Mi povus paroli pri almenaŭ du brazilaj aŭtoroj, kiuj forte influis la tiulandan movadon per siaj verkoj, kaj tamen ne aperas en la indekso de nomoj de la recenzata verko: Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga. (Estas vero, ke ili sin dediĉis precipe al tradukado, sed same faris la menciitaj Kabe kaj Grabowski.) Supozeble, el aliaj landoj aliaj meritoplenaj aŭtoroj restis for.

Oni povas facile kompreni, ke la Historio de la Esperanta Literaturo ne povus esti plenplene kompleta. Iom el ĝi oni devis fortranĉi, ĉar ĝi ne konceptiĝis kiel enciklopedio. Certe la aŭtoroj eĉ ne pretendis tion, por eviti tro pezan, lacigan libron. Kaj mi juĝas, ke la aŭtoroj tion faris tute ekvilibre. La mankojn studemuloj devas traserĉi aliloke, kaj ĉi tio denove montras, kiel riĉa estas la Esperanta kulturo: malfacile estus elĉerpi la materialon.

Pri la teksto mem ne necesas laŭdo: Minnaja kaj Silfer estas konataj “modernaj klasikuloj”. Ilia teksto fluas serioze kaj samtempe malpeze kaj vivece, tra 54 ĉapitroj pli-malpli samlongaj. La preso estas klara, kun multaj senkoloraj ilustraĵoj, preskaŭ ĉiupaĝe. Por faciligi konsulton, aldoniĝis referencoj, glosoj, bibliografio, antologio kaj indeksoj de bildoj, verkoj, revuoj, temoj kaj personoj. La kovrilo ŝajnas al mi tre bela.

Unufraze: la aŭtoroj produktis imponan verkon pri la Historio de la Esperanta Literaturo, kaj ilia verko de nun fariĝas parto mem de la historio. Ne eblus al la Esperantistaro sufiĉe danki ilin pro tia majesta laboro.

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio: Historio de la esperanta literaturo. Kooperativo de Literatura Foiro. La Chaux-de-Fonds. 2015. 748 paĝoj.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo

Historio de la esperanta literaturo      

Giorgio Silfer