Ligo al Monato  

Atentinda movada romano

Mikaelo Bronŝtejn famas jam delonge en la rondoj de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ĉe kies tendaroj ofte sonis liaj kantoj. En aliaj mondopartoj li ne tiom famas, sed almenaŭ en la UK en Vieno li povis prezentiĝi al internacia esperantista aŭskultantaro, kvankam en iom malfavoraj cirkonstancoj, ĉar certe la etoso de prelegosalono en viena konferencejo je la dua posttagmeze ne multe similas al tiu de SEJM-tendaro. Nun aperas de li originala romano.

La enhavo de la romano ne tiom malsimilas lian antaŭan libron “Legendoj pri SEJM”, ĉar la protagonisto de la romano estas esperantisto, kaj la agado disvolviĝas en junulara esperantista medio. Retroviĝas do la frenezaj rakontoj pri la strangaĵoj de politika sistemo, kiu oficiale agnoskis Esperanton, sed samtempe akre kontraŭis ĝin kaj penis malhelpi ĝin per ĉiaj burokrataj obstakloj. Ekzemple, la ŝtato presis 5000 ekzemplerojn de Esperanta suplemento al Moskvaj Novaĵoj, sed preskaŭ ĉiuj ekzempleroj iris rekte al arkivejo, el kiu oni ne rajtis fordoni ilin, ĉar ili estis “ŝtata havaĵo”. En la sama arkivejo ŝimis, nelegite, ĉiuj Esperantaj libroj kaj revuoj senditaj el aliaj landoj.

Sed la libro ne estas nura kolekto da anekdotoj; ĝi havas romanan intrigon rakontantan pri la spertoj de la protagonisto, kiu komence estas sincera kaj iom naiva partiano, sed kiu laŭgrade malnaiviĝas per tiuj spertoj, vidante, ekzemple, kiel la ŝtato vere pritraktas esperantistojn, kaj kiel la persekutoj de KGB kaŭzas la memmortigon de unu el liaj plej karaj amikoj.

La lingvaĵo de la romano estas kelkloke ruseca, sed malpli, ekzemple, ol eĉ la reviziita eldono de Metropoliteno, kaj lingvaj eraroj tute ne estas tro oftaj: “efekto” anstataŭ “efiko”; “plenas da”; “impresige” anstataŭ “impone” aŭ “imprese”; kaj manpleno da similaĵoj. Pri la formoj “flamanda” (anstataŭ “flandra”) kaj “kanoto” (ŝajne anstataŭ “kanuto”) oni supozeble ne rajtas plendi, ĉar ili estas zamenhofaj, sed eblas plendeti pri la manko de gloso por la vorto “kedoj”1.

Ekzistas jam cento da originalaj romanoj en Esperanto, do oni ne ĝojas pri ĉiu ajn aldono en tiu kampo. Tamen ĉi tiu romano sukcesas, laŭ mi, per tio, ke ĝi bele spegulas la epokon kaj la medion, en kiu ĝi lokiĝas, kaj pro tio, ke ĝi priskribas movadan, esperantistan, medion, kiu estas surprize malofta temo por niaj romanoj.

Edmund GRIMLEY EVANS

Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg. Eld.: Impeto, Moskvo, 1993. 133 p. ISBN: 5-7161-0004-X. Prezo ĉe FEL: 300 BEF + afranko.

1. Rusa amiko klarigis, ke temas pri speco de malmultekosta sporta ŝuo tre populara dum la 50-70aj jaroj kun plandumo kaj pinto el kaŭĉuko kaj supro el tolo. En la rusa: kedy.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo