Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj


František Omelka: Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj.
Bind. prezo 6 ŝilingoj, afr. 4 p, Eldonis: The Esp. Publishing Company.

MR 4/1952

Recenzo de Stellan Engholm


La supre nomitaj du rakontoj aperis originale en Esperanto, la revuo de UEA, kaj estas nun haveblaj en formo de plaĉa kaj bone bindita libro.

La rakontoj estas aventuraj, kaj mi supozas, ke la aŭtoro skribis ilin unualoke por junaj legantoj. La unua enhavas mirindan materialon por aventura rakonto de alta literatura valoro, sed ŝajnas al mi, ke la verko ne respondas al la ebleco de la materialo. En bona rakonto la okazoj mem devas doni al ni impreson de malfacilaĵoj kaj penado, de persisto, grand-animeco kaj heroeco. La aŭtoro mem emfaze atentigas la leganton pri tiaj aferoj, sed la personoj kaj la okazoj mem faras malmulte da impreso. Estas multe da dialogoj, kiuj en la stilo tro multe similas al dialogoj de esperantaj kunvenoj. — La esprimo "25-kilometra kvadrato" en la antaŭparolo estas ne taŭga. Se oni eventuale esprimas sin tiel en iu lingvo, esperanta leganto tamen ne povas scii, ĉu temas pri 25 kvkm, ĉu pri kvadrato kun 25-kilometra flanko, ĉu pri kvadrato, kies 4 flankoj havas 25 km. — Gunnard Kasson eslas stranga unikaĵo inter svedaj nomoj.

La konstruskeleto por la dua rakonto estas pli aventurnovele ŝablona sed taŭga por tia verkaĵo. La literaturaj mankoj de la unua rakonto troviĝas ankaŭ en la dua.

Al tiu prijuĝo el literatura vidpunkto mi aldonas, ke la lingvo estas simpla kaj korekta, kun tre mallongaj frazoj, ke la aŭtoro rakontas vigle kaj ke troviĝas multe da aventurrakonta materialo en la volumo. Mi tial sincere rekomendas la libron al daŭriĝaj kursoj kaj similaj studrondoj kaj cetere al ĉiuj, kiuj legas por lerni la lingvon. Por tia celo ĝi estas bonega.

S.E.

Malgranda revuo, N-ro 4 (1952), p.121-122

 

 

 

Reen al:

Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj František Omelka Listo de recenzoj en Malgranda Revuo Ĉefpaĝo originala literaturo