Bagatelaro

Johan Hammond Rosbach: Bagatelaro.
Eldonis Esperantoforlaget A/S, Oslo.

MR 2/1952

Recenzo de Stellan Engholm

En antaŭparolo nomata Averto la aŭtoro diras, ke la ĉefa celo de la libro estas doni facilan kaj varian legmaterialon al samideanoj, kiuj ne plu estas puraj komencantoj. Tiun taskon la libro tre bone plenumas. Rosbach estas lerta kaj sperta Cseh-metoda instruisto, kaj li scias esprimi sin tiel, ke ankaŭ novaj adeptoj de la lingvo facile komprenas.

Tio tamen estas flanka afero. Unualoke la libro meritas atenton pro siaj literaturaj kvalitoj. Tiuj estas evidentaj, sed ĝuste prijuĝi ilin estas afero parte ne facila. Ŝajnas al mi, ke en la rakontoj - estas dekkvin rakontoj kaj ses poemoj en la volumo - mankas io, kio estas esenca por vera rakonto, io, kio donas animon kaj memstaran vivon. Por ke rakonto fariĝu vera rakonto, la aŭtoro devas travivi ĝin, trovi ĝiajn okazojn kaj personojn same gravaj kiel personojn kaj okazojn en la reala vivo aŭ eĉ pli. Povas esti, ke tio ne estas tute plenumita. La aŭtoro rakontas por distri, por gajigi, por pensigi kaj kortuŝi legantojn, kiel rakontisto kun tia celo rakontas al sia publiko. Eĉ en la lasta rakonto, Anna Maria, kie oni sentas la venton de literatura alto, ŝajnas al mi, ke estas ioma tia manko aŭ ke kunestas io superflua, kio ĝenas la puran impreson. Sed tute certa mi ne estas. Povas esti ke mi parte misjuĝas kaj tro malalte taksas.

La aŭtoro efektive povas respondi al miaj rimarkigoj, ke li ne havas litsraturajn pretendojn kaj ke miaj supraj rimarkigoj tute ne estas bezonataj. Tiuokaze mi devas diri, ke la evidentaj literaturaj kvalitoj de la libro devigas min kiel recenziston paroli serioze kaj sincere pri ĝi ĝuste el literatura vidpunkto. Kaj jen mi daŭrigos per la kvalitoj, pri kiuj mi estas plene certa.

Rosbach estas eminenta rakontisto. Jen la komenco de unu el la rakontoj : "Mi staris sur la ferdeko kaj manĝis ĉerizojn, kiam la ŝipo proksimiĝis al la kajo de la bela turistloko apud Sognefjordo. Estis unu el la ĉefaj amuzoj de la loĝantaro rigardi la ŝipon kaj la alvenantajn turistojn - tial multkapa homamaso bruis kelkcent metrojn for de la ŝipo. Kiam la ŝipo ankoraŭ pli alproksimiĝis, mi povis klare diferencigi la vizaĝojn de homoj, kaj unu el la unuaj, kiujn mi ekvidis, estis li, ia vendisto de ŝulaĉoj." - Tian komencon de rakonto faras nur tiu verkisto, kiu multe kaj konscie laboris por akiri kiel eble plej perfektan rakontmanieron aŭ kiu havas grandan naturdoton por rakontado plus ne malmulte da konscia laboro pri sia stilo. - Au : "Jam mia patro diris al mi, ke mi havas la feliĉan povon travivi ion eĉ dum kelkaj momentoj, kiam la vagonaro haltas ĉe malgranda stacio meze en la arbaro. Eble. Mi almenaŭ preskaŭ ĉiam ion travivas. Mi ŝatas vidi. Mi ŝatas piediri laŭ mallarĝaj vojetoj inter ŝtonegoj kaj arbetoj, inter marĉoj kaj lagetoj. Mi ŝatas la panoramon el la alta montpinto: aliaj montoj leviĝas unu malantaŭ la alia, lagetoj kristale brilas - la pejzaĝo senfine etendiĝas . . ."

Tia, estas lia stilo. Li klare distingas la impresokreajn kaj rakontokonstruajn detalojn kaj sen rimarkebla peno kaj cerbumado redonas ilin per perfekte adekvataj vortoj. Ĉiam li trovas kontentige da detaloj kaj okazoj - tamen ne uzas tro multajn - kaj scias aranĝi ilin en la ĝusta maniero, kaj ĉiam liaj propozicioj kaj frazoj havas tiun intenson kaj tiun dinamikon en la sinsekvo, kiun oni trovas nur en tre altnivela stilo. Ĉiu frazo nepre kaptas la intereson de la leganto.

Tiuj kvalitoj troviĝas ankaŭ en liaj versaĵoj, kiuj estas fabloj. La plej bonaj el ili havas iom de la viva freŝeco de la fabloj de La Fontaine. La ŝercaj ne havas literaturan valoron, sed kompreneble ili bone taŭgas por la celo indikita en la enkonduko.

Mi vidas, ke mi nenion menciis pri la okazoj en la rakontoj.

Nu, kiel mi diris, la rakontoj estas distraj, gajigaj, pensigaj kaj kortuŝaj, ili estas tre variaj kaj oni legas ilin kun streĉita intereso. La ceteron vi mem eltrovu.

Jen do libro, kiu povas interesi ĉiujn, de komencantoj kaj aliaj homoj, kiuj legas por lernado aŭ distro, ĝis legantoj kun ekskluzive literaturaj interesoj. Se la esperantistoj estas tiel multaj, kiel oni asertas, kaj se ili havas tiom da intereso por sia lingvo kaj ĝia evoluo, kiom ili pretendas, ili devus en unu du jaroj aĉeti almenaŭ dek mil ekzemplerojn de tiu ĉi libro. Lasante la bonajn librojn sur la bretoj de la eldonejoj vi mortigos la krean entuziasmon de talentaj verkistoj kaj malhelpos la evoluon de la lingvo kaj la movado.

"Pli aĝa" certe estas pli bona ol "pli maljuna", kiam temas pri knabo (p. 18). "Subkonscienca" estas korektinda skriberaro por "subkonscia" (p. 92). Dudeko da preseraroj iom malbeligas la tekston sed neniel malhelpas legadon.

S. E.