Malgranda Revuo 1950:

Invito al ĉielo

James D. Sayers : Invito al ĉielo. Eldonis: Siegfried Ziegler Eldonejo Prezo ne indikita.

Antaŭ nelonge s-ro Hult postulis en MR pli belajn kaj pli bone faritajn librojn. Jen unu. La papero estas tre bona, la bindo solida, la kartona kovrilo bongusta, la ilustrita papera protektkovrilo bonkvalita. La tipografio estas en si mem plaĉa, sed bedaŭrinde troviĝas tie kaj tie difektitaj literoj. Tiu manko ne detenu vin de aĉeto de la libro. Ĝi rilatas sole al belaspekto kaj neniel malhelpas legadon.

La protektkovrilo prezentas mondspacan raketveturilon survoje al Marso. Tiu bildo indikas la ĉefan kadron de la okazado sed ne ĝian esencon (kaj estus tre malfacile prezenti ĝin per unu bildo). La esenco troviĝas sur la spirita, homevolua plano. Oni eble povas diri, ke estas la rakontarto de Jules Verne levita al la spirita plano. Antaŭ la legado de tiu ĉi libro mi apenaŭ estus kredinta, ke fantazia teknika romano povus sukcese servi kiel esprimilo por serioza kaj profunda vivkoncepto. Leginte la libron mi konstatas, ke la aŭtoro sukcesis en tio, laŭ mia impreso plene. Ke li sukcesis devas dependi de lia propra personeco, de lia propra alta vivkoncepto. Lia celo estis prezento ne de fantazia okazado sed de tio, kio entute, absolute, estas la plej grava en nia vivo.

La tempo estas kelkajn jarojn estonte de la nia, kaj la nunaj problemoj kaj danĝeroj fariĝis akutaj. La enhavo efektive estas arde aktuala, por ĉiu homo en la mondo. La aŭtoro mencias, ke la unua instigo al tiu rakonto estis libro, kiu interpretis bibliajn profetaĵojn laŭ rilato al nia tempo. Mi ne scias, ĉu la aŭtoro konsideras tiujn klarigojn pli malpli laŭlitere veraj. Se jes aŭ se ne, li ĉiuokaze pentris grandiozan bildon de la plej esenca afero en la homa ekzistado. Al mi persone ŝajnas, ke maŝinoj ludas tro gravan rolon en la vivo de spirite tiel altnivelaj homoj kiel la marsanoj. Tio tamen estas punkto kiu, se ni eventuale ne aprobas ĝin, neniel detruas la esencon de la libro.

Legante tiun libron mi ĉiam havis la senton, ke mi legas ion seriozan kaj tre gravan, kion mi devas serioze konsideri. Tiu efiko, kiel dirite, devas dependi de la personeco de la aŭtoro, sed la rimedo por atingi ĝin estas la stilo. Se mi ne tre misjuĝas, ĝi havas en sia esperanta formo multajn valorajn kvalitojn de bona angla stilo, kaj mi kredas, ke oni povas nomi ĝin bona, eĉ se oni uzas Biblion aŭ Vojaĝojn de Gulliver kiel mezurilon.

Kelkaj rimarkigoj : sur p. 33, 1. 5, la vorto "ĉirkaŭi" estas erara kaj malklara. Ĉirkaŭiris ? Ĉirkaŭkaptis per la rigardo ? Meze de la sama p. : Fariĝis - estis farata ; samlinie : transvidebla - travidebla. - Kelkajn liniojn pli malsupre : tiel travidebla, tiom diafana - la du vortoj ne estas samsignifaj. - P. 54 kaj aliloke troviĝas "senkonscie" anst. "nekonscie". P. 57 kaj 58 "ĝentile" iom strange uzata anst. ekz. "molmove", "malpeze". - Kelkloke estas uzata "popolo", kie mi preferus "homoj". - Sur P. 126, 137, 151 kaj eble aliloke "tiam" anst. "poste". Ŝajne la sencoj "poste" kaj "tiam estas tiel kunfanditaj en la angla "then", ke anoj de la angla lingvo skribante esperanton ne ĉiam atentas pri la diferenco. Mi ofte vidis tiun eraron.

S. Engholm.