Vojaĝo al Kazohinio

________________________________________

Recenzo: Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári

de Tomas PUMPR

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 115-120

________________________________________

La infanoj en la tuta mondo ŝatas la fabelon de Jonathan Swift pri Gulivero kaj liaj vojaĝoj al Liliputo kaj Lando de Gigantoj. La libro altiras ilin per sia naiva kaj plastika rakontaĵo kaj fea fantazio. Tamen la maturaj homoj komprenas, ke la verko estas plena de mizantropa amaro, ironio kaj pesimisma sarkasmo, per kiuj la aŭtoro revenĝis sin kontraŭ la homa socio pro la ruinigo de liaj vivplanoj.

De post la tempoj de Swift pasis jam pli ol du jarcentoj. La pinto de lia plumo jam ie-tie rustiĝis, ĉar elviviĝis la cirkonstancoj, kontraŭ kiuj ĝi estis akrigita. Swift ja vivis en la jarcento de floranta feŭdismo kaj de manufakturoj, sed nia mondo spertis ŝanĝojn kolosajn tiel, ke la eksteraj formoj de la homa vivo estas apenaŭ kompareblaj kun tiuj de niaj prapraavoj. Ĉu progresis paralele kun la tekniko ankaŭ la homa intelekto? Kiel tion vidus Gulivero de Jonathan Swift?

________________________________________

Tiun fabelon elektis Sándor Szathmári modelo en sia libro "Vojaĝo al Kazohinio". (1) Li konscie kaj malkaŝe akceptis la ideon kaj la laborplanon de Jonathan Swift, ja eĉ lia heroo havas la saman nomon. Sed ni ne troviĝas en fea lando de mirakloj. Ĉio, kion la heroo spertas, estas en la atingpovo de la teknikaj eblecoj. Ankaŭ la nova Gulivero estas viro de nia jarcento, brava kaj ŝtat-lojala civitano, kiaj svarmas en la mondo. Nepre ne gravas, ke lia patrio estas hazarde nomata Anglio kaj ke li servas sub la standardo de Lia Majesta Moŝto.

La historio komenciĝas en la jaro 1935 en la tagoj de la italia-abisenia konflikto. Anglio trovis necesa, sekurigi la interesojn de la civilizacio en la Ekstrema Oriento. Gulivero akceptis postenon de kirurgo sur brita militŝipo, kiun tamen la japanoj torpedis kaj dronigis. La soldatojn en la savboatoj dispelis uragano kaj Gulivero saviĝis unusola sur bordo de nekonata insulo.

Estis Kazohinio, la lando de la hinoj. Ilia teknika civilizacio estis eble je unu jarcento pli progresinta ol la eŭropa: la unuarangaj ŝoseoj kaj trafiko, domoj solidaj, agrable loĝeblaj kaj plene elektrigitaj; aŭtomataj fabrikoj; ĉio ekstreme higiena kaj komforta; ne ekzistas mono kaj salajro, nek disputoj kaj konfliktoj; la varoj kuŝas en la magazenoj je ĉies dispono kiel publika rabaĵo; kiu bezonas ion, simple prenas, kaj laŭ la ritmo de la malpleniĝado de la magazenoj laboras la fabrikoj kaj tuj kompensas la mankon. La zorgoj pri loĝado, vestoj, nutrado estas forgesitaj ...

Gulivero ne kapablas sufiĉe admiiri la senperturban funkciadon de la publikaj aranĝoj. Li estas afable akceptita kaj ĉiuflanke helpata kaj instruata. Tamen mirinde: malgraŭ tio, ke li ellernis la lingvon de la hinoj, li ne povas kun ili konversacii. Lia tradicie edukita intelekto ne trovas komunan bazon de interkompreniĝo. Li vane serĉas la sekreton de la ŝtata organizo: ne ekzistas ŝtato, ne ekzistas regantaj organoj, oficoj, parlamento, tribunaloj, polico; neniu ordonas, neniu dividas la taskojn, ĉio plenumiĝas de si mem kaj per si mem, plejeble racie, plejeble ekonomie, sen krizoj kaj karamboloj. La hinoj dum la jarmiloj de sia ekzistado subpremis la atavismajn instinktojn, kiuj malhelpus la progreson de la socio, kaj evoluigis novajn instinktojn, konformajn al la fizikaj leĝoj de la ekzisto en la novaj cirkonstancoj de la celkonscia kooperado.

La ĉefa principo de la hina vivo estas la "kazoo", kvazaŭ ni dirus: justema sinteno. Ĝi estas severe matematika koncepto por la egaleco de la servado kaj reservado, aŭ alivorte, ke individuo akiru la plej altan bonstaton per la socio. Racie dividita laboro kaj ripozo, konduto al la homfratoj tiel, ke ĉiu produktu plejeble multe sen malutilo al la sano.

Ĉio, kio kontraŭas al la koncepto de la ĝusteco, de la kazoo, estas "kazio", absurdaĵo. Instruita kaj sancerba homo ne faras kaziaĵojn: li ne prenas varon, kiun li ne bezonas, li ne foruzas la tempon per nenecesaj babiladoj aŭ per neutila agado, sed partoprenas en produkta laborprecedo.

lom post iom Gulivero orientiĝis almenaŭ supraĵe en la labirinto de la kazooj kaj kazioj. Sed lia eŭropa menso estas konsternata, ke en tiu perfekta socia mekanismo mankas la animo: la hinoj ne havas sentimentojn, ili ne posedas koncepton pri belo, bono, moralo, honesto, amo, noblo, patriotismo, unuvorte: por la altaj idealoj, kiuj ekzaltas kaj nutras la animon de la eŭropa homo kaj donas al lia surtera ekzistado pli superan, transmondan celon. La hinojn ne interesas la historio, ili ne havas religion, filozofion, pentrarton, beletristikon, sporton, ludon. Inter ili ne ekzistas sentoj de amikeco, kamaradeco kaj amo. La rideton aŭ ekploron ili opinias kuracenda konvulsio. Kvazaŭ ekzakte pensantaj aŭtomatoj kaj robotoj de produktiva laboro, ili mute preterpasas unu la alian, ne sentante bezonon ion komuniki al sia najbaro, se tio ne utilus rekte al la plialtigo de lia laborproduktivo. Izole kaj silenteme ili pasigas siajn ripozhorojn per gimnastikado, per promeno en parko, per bano en la maro.

La "seksan laboron" ili faras senceremonie kun tiu, kiu havas tempon kaj inklinon. La familia vivo estas al ili fremda. La gepatroj ne konas siajn infanojn, la infanoj ne zorgas pri tio, kiuj estas iliaj gepatroj. La sento de pudoro estas al la hinoj nekomprenebla.

La hinaj hospitaloj senigas la pacienton je la suferoj, ĉesigante la malsanon; sed se tio ne estas ebla, ili "ĉesigas" la pacienton mem per mortiga injekto. La kadavrojn ili ne sepultas, sed sekcas kaj utiligas ĉiujn ties organojn.

Kun la ekstreme perfekta kaj senmanke funkcianta socia organismo, garantianta riĉan abundon kaj bonstaton al ĉiu civitano, ĉiupaŝe kaj ĉiumomente kolizias la eŭropa peensmaniero de Gulivero. La hinoj ne okupiĝas pri aferoj elpensitaj, kiuj ne havas. logikan rilaton al la reala mondo. Tiaj aferoj estas por ili "kazi". Al la plej amuzaj ĉapitroj de la libro apartenas tiuj, kiel Gulivero kiel apostolo de la eŭropa civilizacio polemikas kun la hinoj kaj penas klarigi al ili la utilecon de la eŭropaj sociaj kaj ekonomiaj institucioj, kiaj estas la ŝtato, la parlamento kaj elektado, la armeo, la justico kaj polico; la limigado de la troprodukto, la mono, la bankoj kaj varinterŝanĝado, ktp. La hinoj per sia sobra klarvido malkovras en ili nur kaziaĵojn, paradokse superfluajn komplikadojn de simplaj aferoj. Vane li defendas la amikecon, la varman familian senton, la amon al la patrio, la gloron de la batalado kaj sinoferado por la idealoj. Li fiaskas, kiam li penas veki animon kaj sentimentcjn en sia amatino, aŭ inici ŝin pri la belaĵoj de l' muziko.

Por Gulivero la fantasmagoria maŝineca vivo inter la hinoj baldaŭ fariĝas neeltenebla. Nenie societo, nenie babilantaj kamaradoj, nenie kultura vivo. Al li ŝajnas, ke li freneziĝos. Lia psikiatro dediĉas multe da energio al la peno, elkuraci Guliveron el liaj psikaj manioj, rekonduki lin al la sobra mondkoncepto, kiu deziras nenion starantan ekster la realo. Fine li rezignas kaj deklaras Guliveron spiritmalsanulo.

Ja ankaŭ en Kazohinio estis tiaj homoj, kiuj kredis je realeco de siaj falsaj ideoj. Tiuj estis nomataj "behinoj" kaj estis internigitaj en grandampleksa teritorio, ĉirkaŭita de muro, kie ili vivis laŭ siaj maniaĵoj. Gulivero petas, ke oni enportu lin tien, kie li esperas trovi animhavajn estaĵojn kaj homojn kun varma koro.

Tiel komenciĝas nova periodo de lia aventuro. Dum en la unua parto de la romano la aŭtoro montris al ni la absurdaĵojn de la eŭropa civilizacio en glacia spegulo de senskrupule nesentimentala raciismo, nun li donas al ni okazon observi ĝin en kurba spegulo de la karikaturo. Groteska maskerado ludiĝas antaŭ niaj okuloj.

La behinoj vivas dividitaj en partiojn: la partio "kona" kultas la kvadraton, la partio "kemon" la cirklon, kaj ambaŭ senĉese kverelas, interbatalas, eĉ militas. Ilia vivo estas regata per komplikaj groteskaj reguloj de etiketo kaj modo. Ne estas permesate paroli pri tiel simpla fiziologia funkcio, kia estas la manĝado. La animoj de la infanoj estas kripligataj en lernejoj, kie oni al ili inokulas fanatikan amon al la partiaj "anebaoj" -- altaj kaj sanktaj idealoj sen ia ajn reala bazo.

La behina socio estas tavoligita laŭ rangoj. La superuloj havas potencon super la ekzistad-ebloj de la subuloj, porciigante iliajn nutraĵojn kaj vestojn. La ekonomio estas plene anarkia: ili forbruligadas la varojn por sekurigi la abundon, ili detruas la domojn, por havigi al la homoj loĝejojn.

Ne estas necese longe priskribadi ĉiujn sensencaĵojn kaj ĥimerojn, kiujn sciis elpensi la malsanaj spiritoj de la behinoj. Ni diru nur, ke la malfeliĉa Gulivero devis partopreni en ilia frenezado; ne estis al ii eble retiriĝi en izolon kaj vivi modeste por si mem, ekster la behinaj idiotaĵoj.

Finfine estis deklarita "buku", la sankta milito de la kemonanaj kaj konaanoj. Gulivero rifuzis partopreni en la sensenca interbuĉado kaj li estis kondamnita al morto sur ŝtiparo kiel "lamiko" = herezulo. En la ekstrema momento savis lin ekspedicio de la hinoj, kiuj venis repacigi la batalantojn: Ni estas atestantoj de la fina sceno, kiam ambaŭ partioj konkorde turnas siajn nesufiĉajn armilojn kontraŭ la hina patrolo, kaj en patosa sinofero sub la alte levitaj simboloj de la cirklo kaj kvadrato, kantante pereas en venenaj gasoj.

Gulivero estis savita el la danĝero de la morto, sed lia menso ne repuriĝis de la propraj imagaĵoj; plue li restis behino.

Ni finu la rakontadon nur kelkvorte, ke Gulivero sukcesis kaŝe konstrui motorboaton kaj pere de ĝi revenis en la civilizitan mondon de sia patrio.

La libro pri la moderna Gulivero estas romano gaje amuza, sed samtempe edifa, incita kaj maltrankviliga. Ne estas eble legi ĝin kaj resti indiferenta al la probiemoj, kiuj estas en ĝi traktataj. Ĝia satiro estas trafa, akra, senindulga. Sed ĝi havas du Janusajn vizaĝojn: la unua ironias pri tiuj mekanismemaj teoriuloj, kiuj volus la homan vivon senigi je ĉiuj "noblaj sentoj", je ĉiuj agrablaĵoj, kiuj ne servas ĝuste al la varproduktado, la dua ridegas pri la miopaj fanatikuloj, kiuj siajn "idealojn" altigas al absoluta principo, en kies nomo estas necese batali, eĉ morti. La komenco de ĉiu malbono en la mondo ŝajnas esti en la senbrida partiemo: nacia, religia, politika, ideologia. Ĝi blindigas la homon tiel, ke li, vidante tute klare la absurdaĵojn ĉe siaj najbaroj, estas absolute nekapabla vidi la samon ĉe si mem. La behineco estas nekuracebla.

Ankaŭ Gulivero nenion ellernis el sia aventuro: forirante el la insulo de la hinoj, li dankas al Dio, ke Li permesis al li trovi tiun ĉi riĉan landon kaj ke al li estos permesate plenumi la noblan patriotan taskon: nome organizi ekspedicion, kiu fiksos la standardon de lia patrio sur la bordoj de Kazohinio kaj ekspluatos la neelĉerpeblajn riĉaĵojn de la lando.

Nu, ni ĉiuj havas niajn behinaĵojn. Sed unu instruon ni povus preni el la libro: ni provu kompreni la relativan valoron de niaj "anebaoj" kaj la samrajtecon de niaj homfratoj.

Eble iu ofendiĝos, legante karikaturon pri si mem. Li diru al si kun Gulivero: "La okuloj min doloras. Mi tro longe rigardis en la sunon".

La romano de Sándor Szathmári havas ankaŭ aliajn interesajn flankojn. La aŭtoro komencis labori super ĝi en la jaro 1935 esperantlingve. La eldonejo "Literatura Mondo" volis aperigi ĝin. La militeksplodo malebligis tiun planon. Unu elmigrinto kunportis la manuskripton en Francion, sed la eldono ne estis ebla.

Tiam la aŭtoro reverkis la libron hungarlingve. Ĝi aperis en kripligita formo en 1941, poste rekompletigita en la jaro 1946. Unu tempon la vendado de la libro estis malpermesita. En la jaro 1957 ĝi estis eldonita la trian fojon. Dume SAT en la jaro 1958 povis aperigi la verkon en la originala Esperanta formo. Estas laŭdinda entrepreno. La enhavo de la libro estas certe proksima al la Esperanta publiko. Ni aldonu ankaŭ, ke la lingvaĵo de la aŭtoro estas riĉa, la stilo flua, kaj la preseraroj, pro kiuj la eldonejo speciale petis indulgon de la legantoj, tamen ne estas tiel katastrofaj, malgraŭ la ekstreme malfavoraj cirkonstancoj de la kompostado.

La moderna Gulivero de Sándor Szathmári estas digna kaj fierinda posteulo de la heroo, kiun inventis Jonathan Swift.

________________________________________

Piednoto

(1) "Vojaĝo al Kazohinio", originala romano de Sándor Szathmári, 320 pĝ. Eld. S.A.T. 1958. 12 NF.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo