Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski

de Gaston WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 155-160


Sub tiu titolo Antoni Grabowski, kiu esperantistiĝis jam en la unua jaro de nia movado, aperigis en 1893, "kolekton da versaĵoj en la Lingvo Internacia Esperanto", kiel diras la subtitolo. Ĉar tiu libro fariĝis raraĵo, eĉ inter la unuaj esperantaj presaĵoj, (la esceptan bonan ŝancon traesplori ĝin mi ŝuldas dankeme al amiko Hans Jacob!), estas interese ĝin priskribi kaj iom studi ĝian sorton en nia literaturo.

La libro estas bele prezentita, laŭ la tiama gusto: 160 paĝoj, de 10,5 x 15,5 cm., sub verda kovrilo. Grabowski presigis ĝin ĉe W. Tümmel, en Nurnberg, probable je siaj kostoj. Dediĉita "Al la Amikoj-Esperantistoj", ĝi entenas unu antaŭparolon, verkitan en Ivanovo-Voznesensk (Vladimira Gubernio), 110 poemojn (el kiuj 23 originalaj), ordigitajn laŭ la alfabeta vico de la aŭtornomo (kun la escepto de Zamenhof, kiu staras la unua), "Registron de l' enhavo" kaj kvarpaĝan katalogon de la "Literaturo de la L.I. Esperanto".

Jam la antaŭparolo estas historie grava peco: je la unua fojo (kaj certe ne la lasta) esperantisto rebatas la kurantan opinion, ke oni ne uzu internacian lingvon por literaturaj celoj. Kaj ĉar la argumentoj de Grabowski ne estas banalaj, mi citos tiun komencon:

Antaŭ vi, Amikoj-Esperantistoj, kuŝas tuta libro de kantoj, tuta granda bukedo el la printempaj floroj de nia juna internacia poezio.

Longe kaj diligente mi kolektadis la materialon por la "Liro", hodiaŭ prezentas kun ĝojo la pretan libron al nia amika rondo, kaj esperas, ke ĝi estos akceptita afable kiel nova kaj grava akiro de la literaturo Esperanta.

Se iam mi aŭdis l' antaŭjuĝon, ke lingvo internacia ne povos taŭgi por la poezio -- La Liro fine kaj plej bone pruvas la kontraŭon; -- se oni esprimis la opinion, ke lingvo internacia ne bezonas poezion, per la Liro vidiĝas en ligita parolado plej bone la forto, fleksebleco kaj eŭfonio de nia lingvo, kaj, kio estas pli grava, la Liro montras, en kiel alta grado poezio perfektigas lingvon.

La silaba severe mezurita longeco de versoj, la elektado de vortoj belsonaj, ilia harmonia dismetado en ritmaj grupoj de troĥeoj, jamboj, daktiloj, amfibraĥoj kaj anapestoj, la entranĉoj cezuraj, la rima kunsonado de vortoj, la serĉado de novaj rimoj kaj la evitado de la monotonaj rimoj sufiksaj, per unu vorto la tuta artista teĥnika aparato de la formo influas forte sur la enhavon kaj kaŭzas, ke la poeto, devigita ĉiam zorge elektadi inter la diversaj eblaj manieroj de la esprimo de sia penso -- formas novajn retorajn figurojn kaj pentraĵojn kaj riĉigas la frazeologion per lertaj mallongaj kaj precizaj turnoj de parolado, kiuj poste fariĝas ankaŭ l' akiro de la prozo kaj de la lingvo de la ĉiutaga vivo.

La vastiĝo kaj enfluo de la lingvo Esperanto kreskos unutempe kun la kresko kaj disvolvo de la bela literaturo; kondamni la lingvon de la komenco esti nur ĵargono komercista, signifas tion saman, kiei subfosi la estontecon de la lingvo...

La daŭrigo de tiu antaŭparolo estas malpli ĝusta, kaj ĝi klarigas la rapidan senfamiĝon de tiu unua poezia antologio en nia lingvo: tie, nome, Grabowski klarigas, ke, por levi la belsonecon de la lingvo, li decidis, ne tuŝante la gramatikon, reformi kelke la radikojn, aŭ por akiri pli internacian akcenton (li skribas: radjo, linjo, liljo ktp. anstataŭ radio, linio, lilio ktp., aŭ apostrofas ĝenan vokalon kaj skribas: neb'lo, ok'lo, suk'ro, az'no, Ital'jo ktp. anstataŭ nebulo, okulo, sukero, azeno, Italujo ktp.) aŭ por eviti "sovaĝan" sonon (li skribas: bald'e, ank'e, anta'uloj ktp.; li uzas kjam, kjel, tjal, tjam ktp. anstataŭ kiam ktp. kaj ed anstataŭ kaj) (1).

Pcr kompreni lian starpunkton, oni devas memori, ke en la tiama "Esperantisto", Zamenhof mem malfermis liberan tribunon por la reformoj diversloke postulataj: la iniciato de Grabowski estis do tute regula en tiu tempo -- sed, evidente, post la negativa voĉdono de 1894, la ortografio de la "Liro" fariĝis dorno en la okuloj de la esperantistoj, kaj krome Grabowski mem malproksimiĝis de iliaj vicoj dum pluraj jaroj.

Cetere mi opinias, ke kelkajn el liaj licencoj oni eble povus denove uzi kun profito, interalie la kvar jenajn (montritajn per grastipoj), kiuj ne ŝajnas al mi tiel revoluciaj kaj estus tiel oportunaj:.

Senflugila un' knabeto

(No 58: "Demando")

... Kiu staris ankor'e nuda mez ĥaoso

(No 60: "Al la virino")

Kje 'stas floroj ed esperoj ...

(No 62: "Revaĵo")

Foj' en la arbaron
Mi sole ekiris...

(No 72: "La trovo")

Sed Zamenhof ne forgesis sian admiranton de la unua jaro nek ties gravan antologion, kaj, kiam, en 1903, li preparis sian "Fundamentan Krestomation", li decidis tien enmeti, kiel poezian parton, la "Liron de la Esperantistoj" -- certe kun la konsento kaj eble helpo de Grabowski. Kompreneble, li devis rekorekti la "reformitan" ortografion de la unua eldono, kaj jam tio malhelpis lin konservi kelkajn poemojn, ĉe kiuj tia modifo tro profunde ŝanĝus la ritmon aŭ la rimojn. Aliajn pecojn li delasis, verŝajne pro ilia malalta nivelo, aŭ pro la neceso akiri liberan spacon: ĉar al la "Liro" li volis aldoni du grandajn pecojn poeziajn, la unuan akton de Hamleto kaj la unuan kanton de la Iliado, por reprezenti la draman kaj la eposan muzojn.

El la 110 poemoj de la Liro, finfine konserviĝis en la Fundamenta Krestomatio nur 57; estis aldonitaj 11 novaj, el kiuj unu de Zamenhof mem. Jen kelkaj detaloj pri tiu operacio: La Liro komenciĝis per la zamenhofa poemo Al la 'Esperantisto', poste sekvis: L' Espero, Al la fratoj, Mia penso, Ho mia kor' kaj la 12 tradukoj konservitaj senŝanĝe en la F.K.; sed en ĉi tiu, Zamenhof formetis la unuan poemon, kaj aldonis, inter la du sekvantaj, La Vojo, verkitan nur en Julio 1896.

El la ceteraj poemoj, estis forstrekitaj tri poemoj de L. Belmont, du de Devjatnin, du de Dombrowski, 15 de M. Goldberg, 14 de Grabowski, 3 de Lorenc, 3 de Nauman kaj 11 de diversaj aliaj aŭtoroj. Inter la nove aldonitaj poemoj, ni citu (krom La Vojo kaj la du lastaj longaj eltiraĵoj precipe du poemojn de Kofman: Filino de Iftah kaj La sklavoŝipo: Kofman estis vere la revelacio de la esperanta poezio en la jaroj 1895-1900.

Pri kelkaj detaloj, la lego de "La Liro" alportas al ni utilajn klarigojn, kiujn estus provintaj uzi la novaj editoroj de la "Fundamenta Krestomatio", Londona eldono.

La "Liro" almetas la antaŭnomojn de la poetoj: tiel ni ekscias, ke "M. Goldberg" staras por "Mozes Goldberg"; legu same: Eduard Haller, Ferdinand de Kanaloŝŝy-Lefler (la T de la F.K. estas do eraro), Ivan Lojko, Frantiŝek Vlastimil Lorenc, Aleksander Naumann, Emil Smetanka, Leonid Sokolov, Karl Svanbom, Samuel Ŝatunovski (neniu el tiuj kuŝas en la Enciklopedio!).

Krome, laŭ la subskribo de kelkaj popolkantoj (No 65: El latine; No 66: El itale ktp.) ni povas finfine diveni, kiu estas la mistera aŭtoro de "Alaŭdeto" (pĝ 361): tiu "Boheme" estas simple minuskla en la "Liro", kaj signifas "el la bohema lingvo"!

Fine, mi notos, ke inter la poemoj forĵetitaj de Zamenhof el la represo en la F.K., tri interesas la ritmiston: la unua, tradukita el la rusa Nadson far Dombrovski, estis verkita per polmodaj aleksandroj:

Amiko, frato mia ...
Amiko, frato mia, laca, doloranta,
Fortigu la animon per sankta espero!
Ne rigardu, ke nune malbono reganta
Fstas sur la lavita de la larmoj tero!

Ne rigardu, ke oni rompas idealon,
Ke la sango fluadas senkulpa, tioma!
Kredu, estonta tempo detruos Baalon,
Kaj ree venos amo al la gento homa ...

La du aliaj, verkitaj de M. Goldberg laŭ araba rakonto, prezentas (la unuan fojon, mi kredas, en nia literaturo) ekzemplon de italmodaj aleksandroj:

Denaro laŭdata
Laŭdata vi, denaro, flavruĝa, brula, bela,
Migranto malproksima de l' lando subĉiela! ...
La zorgon al kolegoj forgesi vi devigas
Kaj brilon de plenlumoj bril' via malumigas,
Vi karbon la brulruĝan de kolereg' estingas,
Per vi ja liberecon kaptita sklav' atingas.
Se punon mi ne timus de Dio la senmorta,
Jam dirus mi kuraĝe: "Denaro la plej forta!"

Evidente la malperfekteco de tiaj versoj klarigas, ke Zamenhof preterlasis tiujn poemojn; kurioze estas tamen, ke li neniam uzis tiujn du specojn de aleksandroj (eĉ kiam li tradukis el Mickiewicz). La motivo ŝajne estas, ke tiuj du ritmoj ne apartenas al la rusa poezio (nur en la XVIIa jarcento kelkaj poetoj imitis la polan aleksandron, sed de tiam ĝi plu ne estis uzata) kaj sekve sonis fremde al lia orelo, formita en la rusa lingvo kaj literaturo. Tamen la kazo ne estas la sama, ĉe tiuj du versoj, kaj, se la postvenintaj poetoj konfirmis la kondamnon de Zamenhof pri la unua, ili malkonfirmis ĝin pri la dua. Tio cetere estas tute komprenebla: la pola aleksandro estas silaba verso, kaj la silabaj versoj estas eblaj nur en lingvo sen fortaj akcentoj, kiaj estas la pola, la franca aŭ la japana; en Esperanto, la akcentoj fiksaj sur la 6a kaj 12a silaboj ne ŝufice distingiĝas de la aliaj akcentoj, kiuj necese ekzistas interne de la du hemistikoj, kaj la rezulta impreso estas tiu de neregula serio de jen kvin jen ses piedoj, el kiuj unuj estas trokeoj, aliaj amfibrakoj laŭ la kaprico de la aŭtoro. Male, la aleksandro laŭ la modo de la italaj "martelliani" estas silab-akcenta verso, kun regula sinsekvo de jamboj kaj du egalaj hemistikoj, tute taŭga al la fonetiko de nia lingvo. Jen la kaŭzoj de la malsukceso de la unua, kaj de la sukceso de la dua.


P. S. -- Ĉar jam mi elvojiĝis pri la versarto, oni eble pardonos al mi pluan deflankiĝon. Mi ĉiam miris, kiel Zamenhof, kies oreloj estis tiel delikataj al la harmonio, povis permesi al si la uzon de tiuj "abortaj rimoj", ĉe kiuj la finaĵoj estas malsamaj:

Kion havis mi plej karan,
La junecon, mi ploranta
Metis mem sur la altaron ...

Aŭ, en tradukoj:

Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan ...
Morta bato de la glav' de Br
uto!
Vi mortigis patron! Tero t
uta ...

Difekto, kiun pie gardis la rusaj esperantistoj, kaj kiun mi ĵus retrovis en traduko el Esenin ("La Suda Stelo", 1959, VI):

Kaj sur vojaj randoj vent-ermito
Tretas herbon per paŝado gl
ita ...

Nu, foliumante traktaton pri la rusa poezio, mi trovis la respondon: tiu miskutimo devenas simple de la transporto, en Esperanton, de apartaĵo de la rusa poezio, kie, ekde la dua triono de la XIXa jarcento, oni adoptis la Moskvan prononcon, kiu konfuzas, je la fino de la vortoj, la neakcentitajn vokalojn a kaj o; e, i kaj ja: sada (de ĝardeno) rimiĝas kun nado (necesas), ĉar, kvankam malsame skribitaj, la finaĵoj same prononciĝas en la Moskva maniero. Tiun apartaĵon Zamenhof kaj liaj sekvantoj enkondukis en Esperanton, ne rimarkante, ke tie ankaŭ la prononco tute malsamas, kaj ke, sekve, ne temas pri rimoj.


Piednoto

(1) En la ĉi-supran tekston mi restarigis la kutiman skribmanieron.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo