La verda raketo

________________________________________

Recenzo: La verda raketo de Jean FORGE

de Roger BERNARD

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 113-114

________________________________________

Jean FORGE: LA VERDA RAKETO, satira novelaro el Esperantujo. Eldonejo KOKO, Kopenhago, l96l, l47 p. l3x2l, bindita.

________________________________________

Renkonti Jean Forge sur la paĝoj de lia novelaro «La Verda Raketo» estis por mi sperto interesa. Kun Jean Forge mi persone konatiĝis en Stokholmo, en l934, proksimume du semajnojn post la tie okazinta internacia kongreso. Tiun «eventon» li certe ne memoras: mi, jes! Tiam esperantisto nur de tri jaroj kaj pala «komencanto», mi troviĝis antaŭ homo apenaŭ kvar jarojn pli aĝa ol mi, sed aŭtoro de tri esperantaj romanoj kaj filmreĝisoro de la fama U.F.A. Malgraŭ sia renomeco, li montriĝis tre amika al la antaŭ li troviĝanta nano, kaj tion mi ne forgesis!

Post preskaŭ 30 jaroj, dum kiuj li ne plu verkis por Esperanto, jen mi havas en miaj manoj lian ncvelkolekton. Sed la subtitolo «Satira novelaro el Esperantujo» tuj igas min singarda kaj hirtigas miajn pikilojn. Fakto estas, ke ĉio, en rakontoj, romanoj, k.s., temanta pri Esperanto aŭ Esperantistoj apriore odoras al mi suspektinda (senpaga avizo al konkurontoj en la Belarta Konkurso de U.E.A.!). En tiaj aferoj, la enmikso de la literaturaj ingrediencoj estas proksimume la jena: l0% da sprito, 50% da patosa lingvaĵo, kaj 50% da siropa sentimentaleco pri la «kara majstro», «nia afero», «la interna ideo», «la bravaj samideanoj», ktp. (ĉu eble la adicio indikas l20%? Povas esti: amikoj miaj scias, ke mi ne kompetentas pri ciferoj! «Pri kio do?» replikos miaj malamikoj!). Kaj, sekve, kiam mi devas ekzameni, aŭ studi, rakontojn «pri nia sankta afero», mi aliras tiujn pecojn kun la malfrandema mieno de kato, kiu plurfoje ĉirkaŭiras sian pelveton antaŭ ol enmeti kvaroncn de la langeto.

Mi do, tamen, enmetis mian langon ... Nu, la novelaro komenciĝas per la rakonto de sonĝo, kaj finiĝas per fikcia rakonto, ĝuste tiuj du specoj, kiujn mi malplej ŝatas en la literaturo (rilate la 2-an, mi pardonpetas ĉe William Auld!)! En ambaŭ tiuj pecoj, same kiel en la sep aliaj, Esperanto estas do la ĉefa «persono», kaj en ili moviĝas sur tiu esperanto-fono niaj samideanoj, cetere simpatiaj. Sed la aŭtoro fariĝas malfidela al sia moto! Kion diras la P.V.? «Satiro: ... proza verko akre kritikanta ion aŭ moke ridindiganta iun.» Nenie, krom en «Nia nigra filo», kie Forge rakontas, kiel li kaj liaj fratoj bele fiaskis kun sia eltrovaĵo Kola Ajayi, nenie oni ekvidas ombron da kritiko aŭ moko pri la etaj (se estus nur etaj!) mankoj de niaj bravaj esperantistoj. Por vera satiro ne mankus okazoj de vipado kaj draŝado! Raymond Schwartz iam skribis: «Popolo, kiu ne kuraĝas moki pri si mem, ne estas matura». Male, nia bonkora aŭtoro pentras niajn amikojn per la plej molaj kaj la plej indulgaj koloroj, kaj mi kredas, ke al siaj kolcroj li plumiksas ankaŭ sukeron, mielon kaj kremon. Ni naĝas en dolĉaĵo densigita de verdaj steletoj, surŝutita de verdaj steletoj, verdaj steloj en la nuboj, verdaj steloj sur la horizonto, verdaj steloj en la ĉambro, verdaj steloj sur la kalsono, verdaj steloj ĉie, ĉie, halt! help! mi sufokiĝas de la verdaj steloj, mi vomemas pro misdigesto ... tro da kremo ... iom da vinagro, mi petas! Dankon! Savita! Kaj tamen, kaj cetere, la libro tiel bele eldonita de Koko, kiel kutime, estas plena de kvalitoj: unue, kaj ĉefe, admirinde flua Esperanto, stilo ŝajne senpretenda, sed plenefika, samtempe simpla kaj densa: jen la vera dolĉaĵo de la novelaro! Krome, interesaj, bone konturitaj, vivoplenaj estas la figuroj de liaj herooj; aparte plaĉis al mi tiu junulino, kiu dum ses tagoj uzis la saman vagonaron ruliĝantan senlume sub longa tunelo kun la espero, kaj deziro, ke finfine amata viro profitos la okazon: ŝi ne timis voli, kion ŝi volas! Kiel bedaŭrinde, ke ni tuj refalas en la saman sukerpeĉon! Jes, kiel multe pli interesaj kaj atentostreĉaj estus tiuj noveloj, se ili ne havus por temo Esperantujon! Esperanto: la plej gurdita temo ĉe la esperantaj verkistoj! Ĉu la mondo ne entenas sufiĉe da aliaj temoj? Kion ni reprezentas kompare al la cetero de la mondo? Unu milonon? Eĉ ne! Kial ĉiam ĉerpi el niaj vicoj, kvazaŭ ni estus la umbiliko de la universo! Kaj tion priservi al ni kvazaŭ ni poreterne estus debutantoj en la vivo?

Ne, ne! Jean Forge, vi ŝuldas al ni ion alian; ion, kion vi pli ol kapablas doni al ni kaj kion ni, plenkreskuloj, meritas.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo