SEP RAKONTOJ

ORIGINALE VERKITAJ EN LA LINGVO
ESPERANTO
DE

IVAN MALFELIĈULO

*

PARIS

PRESA ESPERANTISTA SOCIETO

1906


Al Sinjoro Ivan Malfeliĉulo

Kara Samideano,

«Lingvon oni lernas nur por ĝia literaturo», diras ofte niaj kontraŭuloj pretendantaj, ke oni ne lernos Esperanton, ĉar en ĝi ne ekzistas literaturo. Jen estas riproĉo, kiun vi prave volis eknuligi. Mi ja ne povas deteni min diri tie ĉi, kiom ĉarma estis al mi legado de viaj rakontoj. Kun vi mi vivis rekte en la Naturo; kun vi mi sentadis ĝian profundan amemon, ĝian poezion, ĝian trankvilan feliĉecon al kiu nia senprudenta kaj malsaĝa koro miksas tro ofte malĝojon kaj suferon; kun vi ankaŭ mi penetris la karakteron apartan de l’ popolo rusa, kiun vi tiel bone konas, kiun vi pentris per sperta plumo de homo longe vivinta inter homoj kaj ame prilaborinta l’ animon de iliaj infanoj.

Sen ia dubo, kara samideano, viaj ceteraj legantoj ankaŭ ekkonscios tiun ĉi sentaron; ili kun vi, sub elŝajno de ironio, malgajiĝos al malalta idealeco de urbanoj por envii al sorto de tiuj kamparanoj, kiuj sciis elkatenigi sin el teraĵoj por pli proksime ami la Naturon. Tiu ĉi sento donu al ili la ideon agi same, kiel vi, kaj donaci al Esperanto literaturon personan, originalan, vivitan, kiu perfektigos samtempe la lingvon kaj nin mem!

Sincere via

Paul Fruictier.


ENHAVO

Ankoraŭ unu malagrablaĵo
En la arbaro
La militofero
La pignesto
Dum atendo de l’ pramo
Rememoro
Ciganino


ANKORAŬ UNU MALAGRABLAĴO

Fine mi atingis la celon de mia longa veturado en glitveturilo. La ĉevaloj lacaj, malfacile spirante, altrenis mian veturilon al la perono de granda duetaĝa lernejkonstruaĵo vilaĝa, kies tri flankoj rigardis malafablan tombejon kun nigraj lignaj krucoj kaj nur la kvara estis turnita al la vojo. La vilaĝo estis tre malgranda; sur la strato estis vidata neniu. Kun koro premata de doloro mi rigardis la vilaĝon: rekte antaŭ mi staris preĝejo malgranda; dekstre, tri-kvar dometoj malnovaj kun malgrandaj kaj malpuraj fenestroj; maldekstre, grandega konstruaĵo grizkolora, pli simila al malliberejo ol al lernejo, kaj post ĝi longa, senfina vico da tombkrucoj...

— Kia abomena loko, diris mia veturigisto, alligante la ĉevalojn al ĉirkaŭbaraĵo. Mi kompatas vin, sinjoro...

Mia koro ekdoloris pli forte, ĉar mi jam antaŭvidis enuan unutonan vivadon, kiu atendas min meze de tombkrucoj.

Sur la lerneja sojlo aperis alta figuro de lernejservisto; en sia mano li tenis lanternon kun enmetita resto da sebkandelo, kiu verŝas ĉirkaŭe lumon malfortan. Dum mi kun granda peno liberigis miajn piedojn el multepeza kovrilo ĉirkaŭŝutita de neĝflokoj, li longe rigardis min per siaj okuloj maljunaj, kaj, videble, vidis min malbone. Fine, li, kvazaŭ ion konsiderinte, starigis lanternon teren kaj ekkuris al mi.

— Ĉu vi estas la instruisto? — li demandis, veninte. Kaj ankoraŭ ne ricevinte mian respondon, li daŭrigis: — Permesu al mi... jen mi helpos vin, sinjoro!... Ne klopodu, mi deportos viajn valizojn en la lernejon... mi ĉion ordigos...

— Ĉu vi, maljunulo, atendis min?... Vi estas, videble, lernejservisto?

— Jes, jes, sinjoro... Mi jam pensis, ke nia lernejo restos sen instruisto... Dudek jarojn mi servas jam ĉi tie; mi servis al dekdu instruistoj... Volu iri post mi... jen ĉi tien, sinjoro!

Mi eniris longan mallarĝan koridoron, en kies anguloj kaj plafono pendis araneaĵoj, blankiĝintaj pro la neĝo kaj brilantaj per milo da steletoj diamantaj. La planko malpura estis kovrita per dika glacitegaĵo kaj oni devis havi multe da lerteco por ne ekgliti kaj ne fali. En fino de la koridoro estis vidata pordo. La maljunulo, haltinte antaŭ ĝi, longe sonoris per granda ŝlosilaro, ne povante trovi la ŝlosilon bezonatan. Kiam ĝi, fine, estis trovita, li uzis tutan sian lertecon kaj energion, sed, kiel intence, liaj manoj tremis kaj la ŝlosilo ne povis enmetiĝi en la fendon. Tamen, post longa peno, la pordo estis malfermita kaj mi, simile al animo peka, post longa vico da malfacilaĵoj, fine prosperis atingi la paradizon, — instruistloĝejon... Bedaŭrinde ĝia forno ne estis hejtita; feliĉe, la klopodema servisto trankviligis min, parolante, ke post kvarono de horo li povas fari la loĝejon pli varma eĉ ol infero. Mi decidis pacience atendi, min amuzante per ĉi tiu espero.

Dum estis enportataj miaj sakoj kaj hejtata la forno, mi ĉirkaŭrigardis mian estontan «malliberejon». Ĝi estis malgranda kaj malpura; tri malaltaj fenestroj, turnitaj al la tombejo, estis prujnigitaj. Unu tablo kun piedo rompita; du seĝoj kun tiom dikaj piedoj, kvazaŭ oni supozis sidigi sur ilin ne instruiston, kiu preskaŭ ĉie kaj ĉiam estas ial maldika kaj malpeza, sed ian grandegulon; lito kaj super ĝi granda pentraĵo en kadro antikva, prezentanta ian belulinon duonnudigitan kun vangoj similaj al grandaj maturaj pomoj ruĝaj — jen estis la ornamaro de la modesta loĝejo.

Mia koro ekbatis pli malsaneme, kiam mi ekpensis, ke en tiu ĉi ĉambro mi devos pasigadi, eble dum longa tempo, la horojn enuajn de ripozo vintrovespera... Por distri la pensojn melankoliajn mi ree ekrigardis en unu fenestron: sed, malfeliĉe, mi forgesis, ke ili ĉiuj estas kovritaj de prujntavolo kaj tra ĝi oni povas vidi nenion. Tiam mian atenton altiris la du aliaj fenestroj. Iliaj kadroj estis tute kovritaj per iaj surskriboj kaj pentraĵoj malsagacaj, skribitaj krajone. Simile al arkeologo, trovinta skribaĵon sur muro ruinigita de idolsanktejo antikva, mi eklegis ilin kun scivoleco.

Super ĉio estis pentrita tombo kun kruco super ĝi; ĉirkaŭ tiu ĉi pentraĵo estis skribita: «La vojo neevitebla». Pli malsupre estis vidata pentraĵo de ĉerko; sur kies supro mi tralegis: «Mia loĝejo estonta»... En alia loko mi legis: Memento mori!, «La morto estas plej granda bono», «Vivi aŭ morti?»..., ĉu mi vivas?» kaj similaj.

Sur la muro apud fenestro, per mano malsama ia optimisto pli lerte pentris du glasetojn kaj botelon, sur kiu estis skribita mallonga sed saĝa sentenco: «La konsolo en la vivmalĝojo».

Mian okupon interrompis la servisto, portanta temaŝinon.

— Ha, vi legas... — li parolis ridetante. Viaj antaŭuloj makuligis ĉiujn fenestrojn; sed vi ne maltrankviliĝu: printempe oni koloros la fenestrojn...

Mi respondis nenion. Ne gajaj pensoj amasiĝis en mia cerbo: mi bedaŭris mian ĵus lasitan lernejon kun pura ĉambreto bele tapetita, kun altaj fenestroj rigardantaj belan ĝardeneton.

Ektrinkinte unu glason da teo, mi kuŝiĝis en la liton, aŭskultante interparolon de mia veturigisto, kun la servanto.

— Tie ja estas la tombejo? — parolis la veturigisto, montrante per kapmovo la fenestrojn. — Ĉu vi kutimis al najbaroj tie loĝantaj?

— Mi kutimis... Oni parolas, ke iafoje la mortintoj aperas super siaj tomboj; sed tio ĉi okazas malofte... Ili ja estas kvietaj; pli kvietaj ol la vivantoj.

— Nu, mi ne loĝus tie ĉi eĉ unu tagon. Malfeliĉaj instruistoj!... Por salajro malgranda ili devas loĝi sur tombejo, ĉiutage rigardi krucojn kaj nove elfositajn tombojn! Ĉu oni ne povus elekti alian, pli konvenan lokon por la lernejo?

— He, vi, stranguloj! ĉiuj mallaŭdas nian lernejon; ĉiuj timas la tombejon, tamen neniu ja evitos ĝin... Kompreneble, niaj instruistoj estas homoj junaj, ili amas amuzaĵojn... sed... plej ofte ili ankaŭ estas homoj kuraĝaj. Mi konas unu sinjoron; li estis ankaŭ ĉi-tiea instruisto... Nu! Dum li estis sobra li timis nenion; sed vespere, ĵus li revenis hejmen, ebria, li kriis al mi: «onklo Dementi, mi timas! Iru, pasigu la nokton apud mi...» Li estis homo mirinda... bona. Sed unufoje vizitis lin unu mortinto... kaj post tiam li forlasis la instruistoficon kaj forveturis. Li loĝis ĉi tie ne pli longe ol duonjaron.

— Ĉu memafere la mortinto vizitis tiun ĉi instruiston? — mi demandis la maljunulon, viŝante malgrandajn gutojn de ŝvito malvarma tuj aperintajn sur mia frunto. — Ĝi estas tre interesa. Volu rakonti! Ĉu vi mem iam vidis ilin...

Mi leviĝis de la lito kaj sidiĝis apud li. La maljunulo ekrigardis min atente kaj, videble, traleginte en miaj okuloj la timon, kiu ĉirkaŭkaptis min, ruze ekridetis, iom klinis sian preskaŭ tute senharan kapon kaj diris:

— Ne! Sinjoro, mi vidis ilin neniam. La virinoj senlaboraj babilas multon, sed ĉu iu kredas ilin?...

Mi rimarkis, ke la maljunulo ruzas. Kredeble, mia malkuraĝeco hontinda ne forglitis de lia akra rigardo; tamen tiu ĉi demando ekinteresis min, mi decidis agi decideme.

— Ne timu, aminda! Mi ja estas kuraĝulo: mi timas nenion.

— Mi kredas. Tamen nun estas noktmezo... Similaj rakontoj estas senutilaj... hm... hm...

Li ektusis, enverŝis teon en mian glason kaj komencis:

— Antaŭ ses jaroj tie ĉi loĝis ankaŭ juna instruisto... hm... mi tute perdis la memoron. Mi forgesis lian nomon... nu, tamen mi diros ĝin al vi poste. Tiu ĉi instruisto estis bonanima, kora homo... Nu... Li ne timis la tombejon: kontraŭe, li amis nian lokon trankvilan. Dum horoj liberaj li amis promeni laŭ nia tombejo. Mi ankaŭ iafoje partoprenis en tiu ĉi promeno. Tiam mi ankaŭ ekamis tiun ĉi lokon pacan... La herbeto mola gaje rigardas ĉielon, kovratan de maldikaj nubetoj blukoloraj. Laŭ la arbetoj saltas birdetoj... belaj, malgrandaj birdetoj... Ie murmuras fonto ne vidata kaj de supre akompanas ĝin la kanto de alaŭdo... «Ĉu bone ĉi tie, maljunuleto?» — li parolis ofte al mi. Mi nenion respondis, nur ekbalancis per kapo anstataŭ respondo. Mi ja estas malklera, neinstruita vilaĝano... Mi ne povas interparoli kun sinjoro instruita... — Rigardu, — li parolis, — ĉirkaŭe ĉi tiujn monumentojn malĝojajn kaj naturon kiu ĉirkaŭas ilin. Tie malsupre estas morto kaj tie ĉi — la vivo... Kie aliloke oni povas lerni la lingvon, la naturon?...» Ho, li estis stranga, saĝa junulo... — daŭrigis la servisto post mallonge. — Mi estas maljunulo malsaĝa, perdinta memoron, prudenton... Nu, bonaj homoj, vi volu pardoni min, se, eble, mi ion forgesis, aŭ rakontis malsame, ol mia sinjoro mortinta...

— Ĉu li jam mortis?... — mi demandis.

— Li mortis... Li parolis: «La morto estas transiro de ĉi-tiea vivo malfeliĉa kaj mallonga al vivo eterna senmalĝoja...» Ses jaroj jam pasis de tiam... jam unu kruco super lia tombo putriĝis... antaŭ hieraŭ mia nepo faris alian... Li estas ekslernanto lia. Nu, oni scias, ke infanoj estas kapablaj longe memori la bonon: liaj lernantoj estintaj — nun ili jam estas junuloj — eĉ ĝis nun ne povas ekrememori pri li sen larmoj...

Per la pugno maldika li elviŝis larmon sur sia vango.

— Mi, babilulo maljuna, eble, malhelpas al vi, sinjoro? — li demandis min. — Vi laciĝis pro la vojo... volu kuŝiĝi. Adiaŭ! Ĉu vi pasigos la nokton en mia ĉambreto? — li demandis la veturigiston.

Sed mi ne volis lasi la maljunulon, kiu prosperis akiri mian simpation de la unua renkonto kaj petis lin resti ankoraŭ ĉe mi. Sincere dirante, la nekutima proksimeco de tombejo ankaŭ multe timigis min. Sed mi ne volis montri min malkuraĝa kaj, malgraŭ la nokto, diris al la maljunulo jam konsoliĝinta:

— Maljunulo! — vi ruzas... Vi promesis rakonti al mi pri la mortinto vizitinta instruiston...

La maljunulo faris plej senkulpan vizaĝon kaj ekbalancis per kapo.

— Kara sinjoro!... ho, kara mia, pro Dio, ne kredu... Ĉu oni povas kredi al ĉia rakonto?... krom tio, li estis tiam ebria...

— Kiu estis ebria, ĉu la mortinto?... — demandis la veturigisto, kaj laŭte ekridis. La rido infektis min kaj poste la maljunulon. Baldaŭ la ĉambrarkaĵoj altaj estis skuataj de nia unuvoĉa ridego...

... — Li ĉiam estis enuanta dum vesperoj, — la maljunulo ekparolis post paŭzo longa. Li amis nek legadon, nek aliajn amuzaĵojn bonajn... Post vespermanĝo li ordinare aŭ kuŝis sur la lito, laŭtege kantante iajn kantojn gajajn, aŭ dormis... Li posedis voĉon bonegan... fortan... Mi aŭdis nenie voĉon similan... Nu! ĉar li estis homo saĝa... instruita — li bezonis homan societon. Oni scias, ke tie ĉi tute forestas homoj instruitaj... feliĉe, li ne estis fiera, li ne malestimis nin, vilaĝanojn malsaĝajn... Baldaŭ li prosperis konatiĝi kun ili. Tuj li iris ian vilaĝeton, ekzemple Koperje’on, aŭ Borok’on. Sendube vi rimarkis, ke vilaĝoj ĉirkaŭaj kuŝas proksime unu de alia... Niaj vilaĝanoj estas gastamaj! Ili ne lasas gaston malsata... ili kune kun la instruisto iom drinkadis brandon. Malfrue vespere, aŭ eĉ nokte li revenadis hejmen ebria. — He, maljunulo, donu la temaŝinon! — li kriadis, sidiĝante apud mi kaj rakontante siajn aventurojn, timante eniri sian ĉambron... Unufoje, tiam ja estis ia festo... ŝajne, dimanĉo... li, laŭ sia kutimo, foriris ien promeni, kaj mi hakis lignon. Mi estas malriĉa... Mi devas perlabori kopekon provizan por bezonoj neantaŭvideblaj... Tiam mi hakis la lignon de la pastro... lia dometo staras kontraŭ la preĝejo; eble, vi rimarkis ĝin... Tiam estis printempo. Ĉirkaŭ sesa horo vespere mi vidas: mia sinjoro revenas balanciĝanta... mi forĵetis la hakilon. Ĉu oni povas labori ekster la domo, se la sinjoro venas hejmen? Eble li volas trinki aŭ manĝi, mi devas prepari ĉion... — He, vi, pekulo, — li diris, — ĉu oni povas labori dum festo?... Preparu la temaŝinon! Estis ankoraŭ sufiĉe lume, kvankam la krepusko nerimarkeble malleviĝis de supre, kiam mi enportis la temaŝinon... Post tio pasis ne pli ol duonhoro. Subite mi ekaŭdis laŭtan ekfrapon, sonoron de vitroj disbatataj kaj krion teruran. Dio indulgu nin!... Kio okazis?... Mi enkuris ĉi tien kaj... kaj vidas: l’ instruisto palvizaĝa staras en mezo de l’ ĉambro... sur la planko kuŝas amase disbatitaj vitroj kaj rompaĵoj de jen tiu ĉi fenestrokadro... Li ekvidis min kaj ekkriis tiom severe, ke mi eĉ timis... tiel li neniam kriis kaj insultis min. «Fripono, ĉu vi estas lernejgardanto?... Ĉu vi dormas, besto maljuna?... Se oni mortigos min, do vi ankaŭ senmove sidos en via nesto malbenita...» Mi provis trankviligi lin, sed, malgraŭ miaj vortoj, li longe daŭrigis insultadon. Nur post longe mi komprenis el liaj vortoj, ke li vidis... mortinton intencintan eniri lian ĉambron tra fenestro. Kiam li ebria trinkis teon, li ekvidis subite ian ombron blankan ekglitintan apud la fenestro malfermita. Post iom da tempo ĝi ree ekglitis kaj la instruisto mirinta ekvidis klare la mortinton en kitelo blanka intencantan eniri la ĉambron. L’ instruisto minacis, sed vane: la mortinto persiste sin movis tra la fenestro. Tiam la instruisto uzis lastan rimedon por forpeli la arogantulon: li ekkaptis plenan glason da bolaĵo kaj ĵetis ĝin en la vizaĝon mem de la mortinto. Kompreneble, li ne sukcesis vundi la mortinton, ĉar li estis nur imagita, sed disbatis la fenestrokradon kaj ĝiajn vitrojn... He, sinjoro mia, ŝajne, vi tute ne dormos hodiaŭ! — li diris rimarkinte mian ekscitecon. — Mia rakonto malsaĝa nur dis...

Subita ekfrapo je la sama fenestro trarompis lian parolon.

Mi ektremis, la sango metiĝis en la kapon; la rakontinto paliĝis kaj la veturigisto forsaltis de sia loko kaj, murmuretante la preĝon por forigo de malbonspirito, almetiĝis al mi.

Kredeble la fenestron ekfrapis nebulo aŭ vento ekŝancelis la vitron, tamen tiu ĉi ekfrapo subita kaŭzis grandan konfuzaĵon. La maljunulo rifuziĝis fini sian rakonton, — ni ne estis kapablaj aŭskulti ĝin. Ni triope faris konsiliĝon rilate al pasigo de l’ nokto kaj unuanime decidis pasigi ĝin kune en sama ĉambro.

Post kvaronhoro la lampo jam estis estingita kaj mi, kuŝante en la lito, klare aŭdis raŭkan ronkadon de la maljunnlo. Li estis feliĉa, sed la veturigisto longe turniĝadis de unu flanko alian, murmuretante preĝojn, — kaj mi ĝis mateno mem kuŝis sendorme. Kelkfoje mi ekdormetis, sed tuj antaŭ miaj okuloj aperadis jen alta, bluokula instruisto kun pala vizaĝo, promenanta inter tomboj, jen l’ aventurulo ebria, jen figuro de la mortinto mem.

Pasis du semajnoj — dekkvar enuaj vintraj vesperoj. Plu mi ne povis loĝi en tiu ĉi «malliberejo». Mi, fine, komprenis, ke ĉiu homo, loĝanta en tiu ĉi loĝejo, havas antaŭ si nur du vojojn: aŭ freneziĝi kaj, senĉese pensante pri la morto, iradi laŭ la tombejo, kalkulante la krucojn supertombajn kaj rigardante tombojn freŝe fositajn, — aŭ superverŝi l’ enuon en izoleco per brando... Sed tiuj ĉi vojoj ambaŭ povas kuniĝi, ĉar ili ambaŭ kondukas al sama celo...

Longe konsiderinte ĉion, mi lasis la lernejon. Estis frosta mateno. El ĉiuj forntuboj estis leviĝanta nigra fumo densa, ne disfluiĝanta en l’ aero frosta. Apud la perono de la lernejo ree staris paro da ĉevaloj jungita al glitveturilo. Ĉiuj miaj kestoj jam kuŝis en ĝi. Ekpreminte la manon de la maljuna servisto, mi rapide sidiĝis, fermis okulojn kaj ordonis peli la ĉevalojn. Al miaj oreloj alflugis la sonorado de la ŝlosilaro en manoj de la servisto. Rerigardante, mi ekvidis lin plorantan.

— «Nu, maljunulo, vi estas malfeliĉa... Atendu nun novan dekkvaran instruiston!» parolis mi pense, kaŝante vizaĝon en la kolumon felan de la vojpelto.


EN LA ARBARO

Mi, juna knabino, ĝuis la plenan liberon. Nia granda, duetaĝa domo staris apud krutega bordo de fonto sekiĝinta, sur kiu tie kaj tie ĉi kuŝis senorde grandegaj ŝtonoj kovritaj de griza musko, maldika arbetaĵo, kiun mi nenie aliloke renkontis kaj kies nomon mi nescias eĉ nun; ĝin ĉirkaŭadis malnova, de neniu flegata, ĝardeno; ĝia ĉirkaŭbaro staris granda nigra arbaro, etendiĝanta je dekoj da mejloj.

Mia patro estis homo tre okupata; la patrino jam estis mortinta: sen amikinoj, sen gefratoj pasigis mi la junecon en izoleco meze de la naturo. Dum la vintroj kruelaj kaj la aŭtunoj pluvaj mi sopiris en mia ĉambro, ofte ploris sen ia kaŭzo kaj konstante rigardis kun amo la desegnojn fantaziajn pentritajn de frosto sur la fenestrovitroj. Iafoje mi promenis kun la patro glitveture en la arbaro, kie ĉiu monteto, ĉiu abieto estis konataj al mi de la infanjaroj.

Sed ĉiujare kune kun reviviĝo de l’ naturo reviviĝis mia animo, malaperadis mia sopiro. Ĵus la neĝo fluidiĝis kaj forfluas rapidaj akvoj printempaj, mi ne povis lasi la arbaron kaj la ĝardenon. Rampadi sencele sur la krutaĵoj, promenadi en densaj, apenaŭ traireblaj arbetaĵoj estis por mi vera plezuro.

Unufoje, kiam mi estis deksep-jara fraŭlino, mi ekamis... nun eĉ estas por diri ridinde, — malkleran vilaĝanon junan! Vere li estis belulo, kuraĝa ĉasisto kaj ĝoja kolego; sed tiu ĉi mia amo estis malfeliĉa. La patro rifuzis min doni al li... Mi petegis lin, ploris, minacis min mortigi mem — li estis neŝancelebla.

Somere mia amato devis fariĝi soldato kaj forveturi malproksimen. Antaŭ nia disiĝo ni renkontiĝis en la arbaro, ambaŭ ekploris, plendis je la sorto kaj promesis resti fidelaj.

Tiam mi unuan fojon ekkonis malĝojon. La koro doloregis, l’ animo estis premata de freŝaj rememoroj feliĉaj. Simile al frenezulino, mi vagadis en la arbaro la tutan tagon ne sentante malsatecon aŭ soifon. La tago estis varmega, sed l’ ombro arbara moderigis la varmegon. En senforteco mi malleviĝis teren; apude kreskis en granda nombro vakcinioj. Ilia suko bongusta prosperis trankviligi min iom...

— La patro min ne amas, li neniam bedaŭros eĉ se mi pereos ĉi tie... Ke li kvankam unu fojo, maltrankviliĝu pri mi; ke li serĉu min ĉi tie!... — mi parolis. Kaj neatendite en mia kapo naskiĝis penso kuraĝa pasigi en la arbaro la nokton venontan. Ekrigardinte la ĉielon, mi ekmiris.

La sunglobo varmega jam malleviĝis post la senfine granda arbaro; ĝiaj radioj lastaj ankaŭ malaperis en la arbarfoliaro densa; ĉio trempiĝis en la malvarmeta duonlumo vespera kaj nur, de ie malrapide ŝoviĝanta, malfruiĝinta nubeto, kolorita per ruĝo purpura, rememorigis ĵus pasintan tagon varmegan.

Baldaŭ mi prosperis trovi grandan betulon, sub kies branĉoj, apud ĝia trunko, kuŝis abiŝtipo dika. Sur ĝi mi decidis pasigi la nokton sendorme.

Post iom da tempo, malpeza, kiel flugilo anĝela, la roso silente ĉirkaŭkovris per sia malsekaĵo la muskon molan, la herbaron kun luksaj floroj kaj la sablon disŝutitan larĝestrie laŭ fluvaĵo de la rivero proksima. La tero, ekdormante, ekspiris plenbruste. Tiu ĉi ĝia ekspiro eksonis kiel eĥo de tondro malproksima kaj malfluidiĝis en densa blanka vaporo, dissterniĝanta super la riverakvo trankvila.

Venteto malforta trakuris tra branĉoj, ekmovis karese foliojn kunmetiĝintajn de l’ tagvarmego, kaj de ĉiuj flankoj eksonis mallaŭta melodia brueto, interparolado amika. La malafabla belulino de l’ nokto — la duonluno pala — dismetis la densajn nubetojn kaj, kun scivolemo, ekrigardis la mondon ekdormantan. Ĝiaj pli junaj fratinoj — l’ oraj steletoj — ankaŭ volas vidi la panoramon de l’ nokto disvolviĝantan sub iliaj piedoj; sed malfeliĉe, ili estas tro junaj, malgrandaj kaj senfortaj, la nuboj do estas tre grandaj kaj multepezaj; kiamaniere ili dismetos la nubojn? Krom tio, ilia pli maljuna fratino, malgraŭ sia maljuneco, opinias sin mem belulino; ŝi ankoraŭ ne perdis l’ esperon edziĝi kaj, timante, ke ŝiaj fratinoj ne delogu ŝian fianĉon — ian bravulon senzorgeman, konatan al ĉiu en la tuta stelmondo, malpermesas severe al siaj fratinoj montri sian vizaĝon post la kortpordoj. Sed oni scias, ke se ia fraŭlino volos fari ion malpermesitan, do tiam ne povos malhelpi al ŝi eĉ la patrino, des pli la fratino... Tial l’ orbuklulinoj senatente aŭskultas la konsilon de la ĵaluzema fratino, atendante l’ okazon kiam la nuboj formigros kaj neniu malhelpos rigardi kion ili volos.

Kelkaj nubetoj flugas rapide, senĉese ŝanĝante sian fantazian vidon, aliaj — malrapide. De tempo al tempo inter ili tie aŭ tie ĉi ekaperas malgrandaj pecetoj de klara ĉielo, en kies profundaĵoj tuj ekbrilas la malgrandaj okuletoj de petolaj steloj. Ilia brilo afable penetras en la densaĵon de foliaro kaj arĝentumas ĝin per sia lumo sorĉema.

De l’ nordo ekmoviĝis granda nigra nubego kaj kovris l’ arbaron per nepenetrebla kovrilo malluma. En la kaverno profunda de la betulo putriĝinta ekvekiĝis gufo: jen ĝi purigis l’ okulojn, ekkombis per ungo sian kolon lanugan kaj eksendis al l’ arbaro sian saluton vesperan: «Hu-hu-hu... u!» Mia koro sentema ekbatis de tiu ĉi neatendita krio; la najtingalo, iom intencinta komenci kantadon, subite interrompis sian trilon. L’ arbaro ektremis, la folioj silenliĝis interparoladon en la plej interesanta loko. Laŭta eĥo ripetis la noktkanton de l’ gufo kaj longe ne povis silentiĝi en la aero vespera.

La mallumo densiĝis. Inter l’ arbotrunkoj timeme englitis la noktaj fantomoj facilaj kaj maldikaj, simile al fumnubo aŭ vaporo. Per paŝoj neaŭdeblaj ili ekiris laŭlonge kaj laŭlarĝe la tutan arbaron. Ili paŝetas silente kaj nur malofte esprimas sian miron aŭ indignon per movo de siaj longaj malgraciaj manoj. De ilia akra rigardo povas kaŝiĝi nenio... Noverompita branĉo de abio, rabita nesto de birdo, ofendita besteto — ĉio altiradis ilian atenton, ĉio atendis ilian rigardon kaj helpon, kiuj estis tuj aperantaj.

Kiom da mirindaĵoj okazis dum tiu nokto en la arbaro antaŭ miaj okuloj!... La branĉoj rompitaj estis tuj kuracitaj, la nestetoj rabitaj pleniĝadis per novaj ovetoj, la malsanaj kaj ofenditaj birdoj kaj bestetoj ricevis konsolon kaj resaniĝon.

Jam pasis la noktomezo. Sur la oriento malproksima ekbruliĝis jam la ĉielruĝo matena, tamen la bonfaremaj fantomoj senlace daŭrigis sian agadon kompatplenan. Malproksime ekkantis koko; la fantomoj maltrankviliĝis, rigardis la ĉielon ekruĝiĝintan kaj rapidis antaŭen... rekte al mi.

Ia teruro nekomprenebla ĉirkaŭkaptis min kaj ia forto netenebla min tiris for de l’ fantomoj. Fine, laciĝinta, mi ekfaletis je arbo kuŝinta kaj falis, ferminte l’ okulojn de timo.

Io facila, kiel venteto, ĉirkaŭkaptis min; ia voĉo delikata trasonis melodie super mia orelo, kaj kordoloro kun laceco tuj malaperis kiel sonĝo malagrabla...

Longe mi kuŝis kun okuloj fermitaj, ne volante lasi la trankvilecon; fine, mi ilin malfermis kaj kion mi ekvidis? Mi kuŝis jam ne en la arbaro malproksima, sed en la ĝardeno apud la domo mem patra. Ies mano zorgema ĵetis sub min amason da musko mola, kaj antaŭ mi, sub ombro de altaj aceroj, staris la fantomoj, apenaŭ videblaj ĉe la lumo de l’ suno reaperiĝanta. Simile al nubeto pluva, disblovata de vento, ili malgrandiĝadis kaj tute malaperis en la bluaĵo matena.

Kun vigleco mi eksaltis de la kuŝilo muska, retrovinte la senzorgecon infanan, kiun mi perdis antaŭ nelonge per l’ enamiĝo kaj kiun revenigis al mi la bonaj fantomoj arbaraj.

Fraŭlinoj, karaj miaj amikinoj, volu aŭskulti mian konsilon: simile al mi — ne timu la amon: ĝi estas ja sola benita donaco ĉiela, donita al la homoj. Vere, ĝi iafoje kaŭzas al ni, malfeliĉulinoj, maltrankvilon, malĝojon, eĉ suferojn... sed ne forgesu ankaŭ la feliĉajn noktojn sendormajn, kiujn ĝi ofte donacas al vi, la multon da revoj dolĉaj kaj sennombrajn varmajn kisojn...

Kiam do l’ amo turmentos vian koron, kiam vi lacaj, malgajaj, serĉados konsilojn aŭ partoprenon en via amo malfeliĉa ĉe viaj amikoj kaj ne trovos ilin — tiam iru en la arbaron, kuŝiĝu sub larĝbranĉan betulon kaj tie pasigu la nokton.

Tie en la malvarmeto bonodoranta la brusto spiras pli facile kaj la koro, vundita per l’ amsago, batas pli trankvile. Tie, eble, vizitos vin ankaŭ la fantomoj kaj proponos al vi siajn bonservojn...

Aŭ, eble, ili ne loĝas en viaj arbaroj?...


LA MILITOFERO

La stepo senlima, senfina, — kovrita de herbaro alta, inter kiu tie kaj tie ĉi balanciĝis la kano, rozo sovaĝa kaj tearbo, — dormis ankoraŭ. La oriento jam iom ruĝiĝis, sed en la naturo ankoraŭ nenio volis vekiĝi. Stepfloroj avideme ensuĉadis la delikatajn gutetojn de l’ roso malvarma; alaŭdoj silentis, metinte la kapon sub flugilon, en la densa herbaro, kiu en kelkaj lokoj estis ĉifita, kovrita per iaj strangaj malfluidiĝintaj ruĝaj marĉaĵoj. Ĉirkaŭe estis vidataj la nigraj konturoj de iaj objektoj senorde disĵetitaj laŭ la tero; la mallumo matenkrepuska malhelpis vidi ilin bone.

Sur la herbaro ĉirkaŭĉifita kuŝis homo juna, forta. Liaj okuloj estis fermitaj — li dormis ankaŭ. Disŝirita soldata vestaĵo kovris liajn piedojn, korpon, dismetitajn manojn kaj malsupran parton de vizaĝo. Apude kuŝis, kovrita per makuloj sangaj, lia trapafita ĉapo, pafilo kun bajoneto rompita kaj senorde disŝutitaj kartoĉoj, rompaĵetoj de kuglegoj kaj malplena akvujo. Li dormis maltrankvile kaj lia korpo iam post iam tremadis, iaj teruraj sonoj de suferado neelportebla flugadis el lia gorĝo... Videble li estis vundita (ĉar sub lia dorso ruĝiĝis sanga marĉaĵo). Teruraj sonĝoj premis lian animon elturniĝintan kaj malhelpis trankviliĝi.

Li sonĝis batalon.

«La fajro, fumo, bruego de pafilegoj, la fajfo de kugloj flugantaj, la muĝo de bomboj krevantaj, la krioj de komando. Li staris en la unua vico de sia regimento. Antaŭ ili — en la malproksimeco — sin trovas la multenombra amaso de la malamikoj. Iliaj laŭtaj krioj kaj insultoj simile al eĥo malproksima estas aŭdataj de iliaj terfosaĵoj fortikaj.

Io ekbrulas en la malproksimeco, rapidas antaŭen kaj, ekfajfinte apud li mem, entrafas lian malsupran parton de l’ ventro...»

Li vekiĝis, ektremis, laŭte ekĝemis de doloro kaj ekpremis per mano la vunditan lokon, kvazaŭ la malamika kuglo ĵus vundis lin.

*

Alaŭdo, dorminta najbare, ekaŭdis tiun ĉi ĝemon, vekiĝis, levis singardeme la kapon, sed ĉio estis jam silenta, nenie estis vidata danĝero kaj ĝi trankviliĝis:

La sonĝo daŭriĝas: «Meztago... La sunaj radioj brulas la suferantan korpon soifantan...

— Trinki!... akvon!... — nevole elflugas peto el gorĝo lia.

Sed neniu aŭdas la voĉon de l’ heroo forlasita.

Ia bruado ŝancelis aeron silentan... la sonoj de paŝoj estas pli kaj pli aŭdeblaj. Jen iaj soldatoj, videble fremduloj, proksimiĝas, preterkondukante vunditojn... Antaŭ ĉiuj du soldatoj kondukas maljunan oficiron kun mano rompita: li kuŝigis sian kapon grizharan sur ŝultron de unu soldato kaj ion murmuretas. Poste iras silente, sin apogante je mano de kolego, unu maldika, palvizaĝa soldato juna. Liaj vizaĝtrajtoj estas malbonformigitaj de suferado turmentema: sur lia nuko estas vidata granda makulo sanga...

Post ili moviĝas vico senfina da herooj kripligitaj; kelkaj el ili iras kun rimarkinda pacienco, aliaj krias, malbenas la tutan mondon kaj varmaj larmoj ĉirkaŭverŝas iliajn vizaĝojn suferantajn...

— Ho, mia Dio! Kiom da oferoj superfluaj, bezonaj al neniu!... Kiom da sufero, malĝojo... Kiom da sango!... — li murmuretas, rigardante la vunditajn kolegojn.

— Trinki!... Donu akvon! — fine ekkriis li, sentinte la soifon reaperiĝintan.

Unu soldato, portanta portilon kun vundito kuŝanta, haltas, ekrigardas ĉirkaŭe, serĉante per okuloj la krianton; venas al li kaj metas al liaj lipoj plenan akvujon; poste li kovras lin per ies vestaĵo ŝirita...»

Li ree vekiĝis. Li volis danki la soldaton bonan, helpintan al li, sed neniu estas apud li. Li ĉirkaŭrigardas kaj kun malĝojo konscias, ke malsanema sonĝo donis al li nenion konsolantan krom ripeto de terura pasintaĵo. Per manoj tremantaj li prenis l’ akvujon kaj trinkis restaĵon de varmiĝinta malbongusta akvo. La suno ekrigardis la batalkampon, sed tuj returniĝis de abomena hombuĉejo, sin kaŝinte post delikata facila roza nubeto.

*

La nokta mallumo ree kovris la teron per sia malvarma kovrilo. Ie malproksime krias ĥoroj, festante pro herooj mortintaj kaj ilia krio malagrabla sonas en la pura aero, rompante harmonion sorĉan de l’ nokto mistera. Ektremis la koro de unu steleto kompatema, ekvidinta de alta ĉielo la solan forlasiton. Ĝi ekvolis sin klini pli malsupre al li, karesi lian palan vizaĝon per siaj molaj radioj... Sed, videble, ĝi estis nesingardema, ĉar la ĉielo blua forglitis de ĝiaj piedoj — ĝi perdis la egalpezecon kaj falis senfundan aeran profundaĵon. Ĝiaj radioj falis sur la soldaton kuŝantan; agrabla sonĝo kunigis liajn okulharojn, disverŝinte laŭ la malsanema vizaĝo ĝojan plezuron.

«La bela vilaĝo, ĉirkaŭita per densaj ĝardenoj kaj betuloj maljunaj, rebrilas en la kristala supraĵo de rivero. Tie kaj tie ĉi verdiĝas senfinaj kampoj kovritaj per sekalo matura. Knabinoj, gaje kantante, revenas hejmen kun la rikoltiloj sur ŝultroj; — ilia kanto sonas simile al sonoriletoj arĝentaj. Petoluloj — junuloj — amasiĝas apud ili, ŝercas kun ili kaj penas superi ilian kanton per ĝoja rido, malproksime aŭdata. Sur la amaso de garboj sidas malgaja virino juna — lia edzino kun filo malgranda en brakoj. Li metis sian beletan vizaĝon al brusto patrina kaj dormas. Jen li levis la kapon, tiras la patrinon je mano kaj murmuretas: «Panjo! Kie estas la patro?... Ĉu li baldaŭ revenos al ni... ĉi...

Ŝi respondas nenion, nur, kovrinte sian vizaĝon per la antaŭtukoj ŝi ekspiras malfacile kaj ploras...»

*

Io maltrankviligas la dormanton. Li malfermis okulojn: la nigra, nepenetrebla mallumo kuŝis ĉirkaŭe. La malsekaĵo nokta penetris tra lia disŝirita vestaĵo ĝis lia korpo; li ekmoviĝis kaj paro de iaj birdoj kun malagrabla krio forflugis de liaj piedoj, svingante malfacile per siaj grandaj flugiloj.

— La korvoj jam antaŭsentas baldaŭan akiron... bone!... Ke morto venu pli rapide!... Ho, Dio mia, kia doloro en brusto, en ventro!... — li ekĝemis tusante malfacile.

Li penas ĉion forgesi, ree ekdormi, sed ĵus vidita sonĝo malhelpas. Ĝi ree transportis lin el la fremda malafabla stepo en la vilaĝon parencan.

— Mi mortos ĉi tie sen pento... Fremdlando estos mia tombo, — kontraŭvole zumis la penso malgaja en lia kapo. — Neniu enterigos mian korpon: — ĝin disbekos la birdoj sovaĝaj kaj dismetos la stepventoj... Mia filo ne vidos min plu. Neniu povos montri al li tombon de la patro...

Ree nerimarkeble venetas la dormo feliĉa, ĉirkaŭprenante per sia varma spirado la malvarmiĝintan suferanton. Ree li sonĝas:

«En densa nebulo estas vidata sulkiĝinta vizaĝo de ia maljunulino; laŭ ŝiaj vangoj maldikaj rapidas larmoj. Ŝi kuras al li, svingante malespere per manoj aere. Vento furioza ŝiras ŝiajn dismetiĝintajn grizajn harojn. Ŝi estas tre bone konata al li, sed kiu ŝi estas, li nun ne povas diri.

— Kien vi kuras?... Kion vi perdis? Ne ploru! — li penas ekkrii, sed lia voĉo ne obeas al li: li vidas sian patrinon.

— Ne forveturu, mia fileto!... Kiu enterigos min, maljunulinon?... Ho, ne veturu militi... oni mortigos vin!...

Ŝiaj vortoj estas senfortaj: li brave sidiĝas sur la ĉevalon kaj krias:

— Haltu, panjo! Ne kuru... konsoliĝu! Mi baldaŭ revenos...

Sed volas patrino ankoraŭ, eble por la lasta fojo, meti la kapon de sia ido al la suferanta koro patrina...

Jen ŝi ekkaptis lin je mano, kisas ĝin... Larmoj, simile al rivereto printempa, neteneble fluas sur ĉevalon, teron, glitas laŭ ŝia vestaĵo. Li ekbatis per la vipo sian ĉevalon kaj veturas antaŭen; ŝi, sin apoginte je acero, laŭte ploregas...»

*

Sed ekbrilis kvazaŭ fulmo kaj malaperis la malproksima patrujo kun siaj altaj arbaroj kaj densaj ĝardenoj; malaperis la knabinoj kantantaj, la filo... eĉ la patrino maljuna. Li kuŝas senmove, silente meze de fremda, nekonata stepo kun manoj kunmetitaj kruce sur la brusto, kun l’ okuloj fermitaj por ĉiam. La brusto heroa jam plu ne moviĝas, la koro laciĝinta ne batas...

Tamen en liaj oreloj ankoraŭ estas aŭdataj resonoj de la mirinda melodio. Ĝi iom similas al la sonoj de konata vilaĝa muziko kaj al la kantoj senzorgaj de knabinoj, sed pli bela, pli pura ĝi estas.

La vento purigis ĉielon de nuboj kaj de la supro de nokta blua ĉielo ekrigardis miliono da steloj gajaj. Subite ili paliĝis kaj ĉesigis sian rondon dancan, vidinte l’ oferaĵon kuŝantan en stepo, l’ oferon alportitan al dio monstra, nesatigebla, al la milito...


LA PIGNESTO

Post longedaŭra norda vintro kun ĝiaj kruelaj frostoj, neĝaj ventegoj kaj melankolia ventplorego dum longaj vesperoj, fine, alflugis longe atendita gasto: la printempo.

La neĝo profunda rapide degelis sub blovado de vento akra. Tie kaj tie ĉi jam estis vidataj arbetaĵoj, elstarantaj el neĝaj amasegoj, kaj malaltaj kreskaĵoj. Frugilegoj blanknazaj — unuaj sciaĵportistoj de revenanta printempo — jam sin balancis sur la nigraj branĉoj de betuloj apud konstruitaj nestoj; estis atendataj aliaj birdoj: sturnoj, alaŭdoj, kaj gruoj. La birdoj nemigraj ankaŭ elmontris neordinaran movadon: paseroj ĝoje pepadis, saltante laŭ arbetaĵoj; pigoj longvostaj laŭte kriis en densaĵo de maljuna multebranĉa pomarbo. Ili estis elektantaj la lokon oportunan por konstrui la neston fortikan; ili, videble, serĉadis la lokon, kie la ĝardenmastro ne povus rimarki ilian konstruaĵon, kie la homo malbona ne povus kaŭzi malutilon al pigidoj sendependaj.

Unu paro da pigoj nespertaj malprospere elektis lokon por sia nesto apud mia fenestro sur malsupraj branĉoj de maljuna, duonputriĝinta pomarbo kaj vigle komencis laboron. Antaŭe, mi neniam estis vidinta konstruadon de pignesto kaj scivole mi rigardis, kaŝita, la birdlaboron.

Unu pigo, videble pigino, diligente kolektadis la sekiĝintajn arbbranĉojn, tabuletojn de korboj rompitaj, pecojn de stupo kaj musko, prenitajn el la domfendoj, kaj portadis ilin al sia amanto, kiu uzis la materialon liveritan kun arto mirinda.

Kiom da klopodoj, kiom da zorgoj havis tiam tiuj ĉi birdoj laboremaj! Kuŝiginte en la nestfundamenton ian branĉeton aŭ muskpeceton, la konstruanto forsaltis de la nesto, ĉirkaŭrigardis ĝin, rigardante ĉu bone ĝi estas kuŝigita. Poste li ree komencis laboron kaj ree ĉirkaŭrigardis atente la konstruaĵon. Lia edzino fidela de tempo al tempo aperis apud li kun nova materialo, prospere trovita, en sia beko. Ŝi saltadis ĉirkaŭ sia edzo kaj, per laŭta krio, aprobis ĝian laboron.

Vespere la nesto estis tute finita. La birdoj kontentaj sidis apud ĝi, silente revante pri idoj naskotaj, pri ilia zumado ĝoja... kia feliĉo!...

Dum la tago sekvanta ambaŭ birdoj ien forestis, malofte vizitante sian neston; ili estis devigitaj flugadi malproksimen por trovi molan lanaĵon.

Mia neatendita forveturo en la vilaĝon proksiman, preninta de mi du tagojn, malhelpis al mi daŭrigi la observadon komencitan. Reveninte hejmen, mi ekiris ĝardenon al l’ arbo konata. Ĵus mi proksimiĝis al nesto, la paro da birdoj, maltrankvile kriante, elflugis el ĝi. En tiu ĉi krio ilia estis aŭdataj ploro, petegoj. Metinte ŝtuparon al arbo, mi ekvidis unu oveton, kuŝantan en la nesto kaj, kompreninte la kaŭzon de maltrankvileco de birdoj, decidis plu ne ripeti vizitojn al la nesto.

Post kelkaj tagoj, la ĝardenmastro venis la ĝardenon. La krio de pigoj altiris lian atenton.

— Malbenitaj pigoj!... li murmuris. Ili estas tre... malutilaj.

Apud la ĝardena ĉirkaŭbaraĵo staris amaseto da infanoj. Lia rigardo falis sur ilin. Svinginte per mano al knaboj, li diris:

— Rompu la neston!... malbenitaj bird...

Malferminte la fenestron, mi petis la senkorulon, indulgi la birdojn, eĉ proponis monon por la malutilo kaŭzota de la nestgemastroj. Sed li ne volis aŭskulti min.

Unu knabo, vigligata de l’ pastro, alrampis al la nesto kaj per unu movo de l’ mano renversis la neston teren. Du iaj objektoj elfalis el ĝi kaj disbatiĝis...

Plu rigardi mi ne povis; la larmoj nebuligis miajn okulojn. Longe post tio ĉi mi ne povis aŭskulti indiferente la krion korŝirantan, senesperan de birdoj senidiĝintaj, ne volantaj forflugi for de sia nesto kuŝanta sur la tero.

Mi pensis malgaje: en kelkaj landoj infanoj aranĝas ligojn de birddefendantoj, sed ĉe ni oni instruas ilin ruinigi birdnestojn... Kia kontrasto!


DUM ATENDO DE L’ PRAMO

La pluva aŭtuna tago proksimiĝis al vespero. Nuboj nigraj, pelataj de vento en nombro nekalkulebla, rapide kuris laŭ la malafabla ĉielo. La herbaro jam flaviĝis; la apudvojaj betuloj estis senfoliigitaj kaj malgaje movetis siajn nudajn branĉojn. Gutoj de pluvo faladis iel mallerte, kvazaŭ kontraŭvole, kaj falante formis sur la supraĵo de marĉaĵoj vezikojn — antaŭsigno de longedaŭra malbona vetero.

Mi rapidis al bordo de rivero, kie mi intencis sidiĝi en la pramon kaj transveturi. La pluvo sukcesis malsekigi min tute kaj tremo kuradis laŭ miaj malvarmiĝintaj membroj. Mi esperis trovi la pramon jam ĉe mia bordo — imagu do mian ĉagrenon, kiam mi, veninte borden, ekvidis, ke ĝi ĵus forveturis la alian flankon. La pluvo pligrandiĝis kaj mi rapidis en malgrandan tabulan tendon, starigitan sur la bordo (ordinare nomata «atendejo»). Iu jam sidis tie, ĉar mi aŭdis interparoladon.

La tendo estis malgranda; tra la putriĝintaj tabuloj de la muroj blovis vento akra kaj en unu loko de tegmento estis truo, tra kiu la tuta akvo de la tegmento fluis internen. Sur la benko sidis du virinoj, apud la pordo staris, kredeble ĵus veninta, vilaĝano. Mi rapide sidiĝis kaj distre rigardis miajn najbarojn. La vilaĝano estis alta viro kun longa nazo kaj larĝa flavruĝa barbo; grandaj botoj kaj jako el hejma nankeno estis lia vestaĵo. Laŭ lia ruĝa vizaĝo, lipharoj kaj barbo fluis ŝvito, miksiĝanta kune kun gutoj da pluvo. Preninte el poŝo tukon malpuran li ĉirkaŭviŝis la vizaĝon. Tuj post ĉi tiu operacio, li komencis alian. El alia poŝo li elprenis malgrandan betulŝelan tabakujon, metis ĝin al nazo kaj longe kaj peneme ŝarĝis ĝin per pulvoro tabaka. Mi eksentis la malagrablan odoron kaj tuj ekternis.

La virinoj indiferente rigardis jen min, jen la vilaĝanon, manĝante pecojn da pano. Unu el ili estis malalta, maldika maljunulino. Ŝia vizaĝo kaj manoj estis tiom maldikaj, ke ŝi estis pli simila al mortinto ol al homo vivanta. L’ okulkavaĵoj estis tre profundaj kaj sur ilia fundo brilis senvive du malklaraj okuloj. Ŝajnis, ke ia ŝerculo intence ĉirkaŭmetis ŝian kranion kaj ostojn per haŭto sola por timigi la bonajn homojn. En unu mano ŝi tenis grandan pecon da pano, en alia ian ĉifonaĵon, kiu anstataŭigas tukon; per ĝi ŝi viŝadis senĉese sian vizaĝon malsekiĝintan de larmoj; apude staris ŝia junipera bastono. La alia virino estis sufiĉe juna vilaĝanino en hela kalikota vestaĵo. Ke pluvo ne povu malsekigi ŝian kapon, ŝi, laŭ kutimo de vilaĝaninoj ŝparemaj, metis sur la kapon la parton malsupran de l’ sarafano.

La vilaĝano rigardis la virinojn malamike kaj, fine, ekmurmuris severe al la maljunulino ploranta:

— Nu! Kio okazis? Ĉesu!... Ĉu vi esperas helpi per larmoj?... Malsaĝaj virinoj... Vere oni parolas, ke virino havas la harojn longajn kaj saĝon mallongan!...

— He, mia kara!... — komencis la maljunulino, — mi estas tre malfeliĉa!...

— Ŝia nepo malgranda malaperis... — interrompis ŝin la juna virino. Li ie promenis kaj ne revenis hejmen... Mi parolas al ŝi, konvinkas ŝin, ke li estas viva... ke lin «kondukas» la spirito malbona...

— Ne mensogu!... — diris severe la vilaĝano. — Ĉu la diablo bezonas knabojn? Jen, se li renkontus vin!...

— Ĉu vi freneziĝis? Mi ja estas baptita; mi kredas je Dio!... Mi havas krucon sur la kolo...

Li ne timas vian krucon!... — persiste rediris la vilaĝano.

— Ne! Li timas!... ĉar kruco kaj timiano estas du solaj objektoj timigantaj diablon. Aŭskultu, kion rakontis mia edzo mortinta...

— Sekve vi jam prosperis liberiĝi de unu edzo?! Ha! Vi estas lertulino! Kaj, kredeble, vi baldaŭ posedos alian?... — interrompis la vilaĝano malice rigardante la junan virinon.

— He, vi malbenita! Ĉesu, se vi volas aŭskulti! Mia edzo mortinta, ke Dio pacigu lian pekan animon, rakontis:

«Unufoje mi iris vespere laŭ la arbaro kaj vidis: diablo maljuna tiras antaŭ mi vilaĝanon ebrian... La vilaĝano estis forta kaj la diablo — pli forta... La vilaĝano volas forkuri — ne lasas lin la diablo. Fine, la diablo ekvidis proksime la riveron kaj decidis dronigi lin. Li ĉirkaŭprenis la vilaĝanon kaj ekkuris al la rivero grandpaŝe — la vilaĝano krias, skuas per manoj kaj piedoj, esperante liberiĝi... ne! — la diablo forte lin tenas per manoj. Jen ili proksimiĝis al la rivero... La vilaĝano ploras, preĝas... Nenio helpas! La diablo kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj ĵetis la vilaĝanon en la riveron. Sed ne dronis la vilaĝano, li eĉ ne falis en l’ akvon, sed al la piedoj de la senkompata diablo. Tiu ĉi ekkoleris; li puŝas sian akiron en l’ akvon per piedoj kaj manoj — la vilaĝano tamen kuŝas sur la bordo. La diablo eĉ miris; li staras kaj gratas la kapon nekombitan per fingroj. Fine, li ĉion komprenis — eĉ ekridegis de ĝojo. Sin klininte al la vilaĝano kuŝanta, li disŝiris lian ĉemizon kaj... vidas ĉirkaŭ la kolo estas metita ŝnureto de kruco. Li etendis manon malpian al la ŝnuro, intencante forŝiri ĝin, kaj tuj retiris la manon kaj laŭte ekkriis, kvazaŭ iu bruligis ĝin... Ree li provis formeti la krucon malhelpantan, — ne!... De kolero kaj doloro la diablo ĝemis, kraĉis la vilaĝanon kaj forkuris...»

— Mia edzo vidis ĉion ĉi tion per propraj okuloj, sidante en la arbetaĵo... Subite li vidas, ke la diablo, lasinte la vilaĝanon ebrian, iras rekte al li... Sed ne tro ektimis mia edzo — li estis sentimulo!... Ĵus la diablo proksimiĝis al li — li tuj rektiĝis kaj faris signon de kruco antaŭ mem la vizaĝego diabla... Tiu ĉi ekblekis, poste li ekkuris laŭ la arbaro, rompante laŭvoje centjarajn kverkojn, acerojn...»

La virino finis. Ni ĉiuj sidis silente; la vilaĝano komencis la unua:

— Ĉu vi vokis la pramon? — li demandis la virinojn.

— Ne! — respondis la maljunulino, — Ĝi alnaĝos ĉi tien sen nia voko.

— Mi vidas ke vi neniam veturis sur pramoj. Ĉi tiuj pramveturigistoj estas grandegaj friponoj. Nun ili sidas, kredeble, apud lignaro brulanta kaj ne volas pensi pri ni... Jen mi ilin!...

Li eliris ei tendo kaj laŭte kriis, svingante per manoj: «He, vi, friponoj, alkonduku la pramon ĉi tien!... Sen-taŭ-gu-u-loj!... Ĉu vi surdiĝis?... Hundoj malbenitaj!...»

Longe li ĝuis je insultaĵoj; fine tuta lia provizo da insultaĵoj malpleniĝis kaj li, kun vizaĝo kontenta, revenis la tendeton.

Dum unu minuto neniu parolis, nur de tempo al tempo la maljunulino interrompadis la silenton per ploro, aŭ subita atako de vento furioza supersonadis la pluvbruon tegmentan.

— Kien vi iras? — demandis la vilaĝano la maljunulinon plorantan.

— En la urbon, mia kara! En la urbon!... Mi sciigos la policon...

Ree silentiĝo. Nur estas aŭdataj malproksimaj krioj de veturantaj pramistoj.

La juna virino formanĝis la panon, stariĝis, faris signon de kruco kaj ree sidiĝis ekspirinte profunde.

— Kial vi, najbarino, spiras tiom profunde; ĉu vi rememoris vian mortinton?... Nu!... Kial vi nun klinigis vian nazon? Rakontu ankoraŭ ion pri la diablo. Vi, ŝajnas, bone lin konas...

Mi ekridetis. Tiom ridinda estis ĉi tiu sceno.

Ŝi rimarkis mian rideton kaj, iom konfuziĝinte, sin turnis al mi:

— Vi, sinjoro, ne aŭskultu lin, malsaĝulon, mokulon!... Li kredas nek je Dio, nek je diablo...

— Ne, vi mensogas!... ekkoleris la vilaĝano. Mi kredas je Dio, sed vi longlanga virino — je diablo...

— Foriru, sentaŭgulo! Kiu mezuris mian langon?... Vi mem posedas ĝin pli longan... Foriru! Kial vi algiuiĝis al mi, — ŝi ekkriis minace, puŝante la vilaĝanon per kubuto.

La vilaĝano foriris murmuretante ion. La vizaĝoj de miaj najbarinoj gajiĝis; mi rimarkis, ke lia apudesto ne estis plaĉanta al ili.

— Vi, eble, konis, sinjoro, — ŝi sin turnis al mi, — l’ onklon Mitrofan’on el vilaĝo Rogopivcevo? Li estis bona, pia vilaĝano!... Nur li trouzis brandon... Li rakontis al mi dum la pasinta Kristnasko, sidante ĉe ni je tablo kun ĉerpilo da biero en mano, kiel la diablo mokis je li.

— Ree oni komencis paroli pri diablo! — murmuris timeme la maljunulino, apenaŭ movante siajn makzelojn sendentajn. Pardonu min, pekulinon, Sinjoro!... Baldaŭ estos nokto... kaj ili babilas pri diablo.

— Unufoje iom ebria, li revenis hejmen, el urbo, de foiro, — rekomencis la virino, kvazaŭ ne aŭdinte la rediron de la maljunulino. — Estis aŭtuna vespero. La piedoj glitas laŭ la terkoto, la pluvo batas en vizaĝon... li iras en la arbaro kaj laŭte parolas ion kun si mem. Subite li vidas: proksimiĝas al li nia pastro vilaĝa Patro Nikifor... salutas lin kaj ridetas.

— Kien vi iras, Mitrofano? Baldaŭ jam venos la nokto malluma.

— Mi timas nenion! —respondis Mitrofano.

— Bone! bone! — la pastro laŭdas lin. — Ĉu vi, Mitrofano, volas drinki brandon?...

— Mi volas!... Donu, pastro sankta; ĉu vi posedas ĝin?

— Iru post mi, ĉi tie proksime estas mia loĝejo...

«Dio mia! — ekpensis Mitrofano, haltinte por unu momento, — la pastro Nikifor ja mortis antaŭ kvar jaroj; kiamaniere li reaperis? Mi ja per miaj propraj manoj fosis la tombon por li... — Mitrofan’ staras senmove kaj pensas.

— Iru, iru post mi!... rapidigas lin pastro Nikifor. — Mi tre laciĝis... Mi nun bone drinkos kune kun vi.

«Ree Mitrofano ekmiris: — la mortinta pastro estis homo tre pia kaj trinkis nenian drinkaĵon...

«Tamen li decidis rigardi la pastran loĝejon kaj drinki la brandon — ja malofte venas okazo drinki brandon senpage! Post du-tri paŝoj Mitrofano ekvidis bonegan duetaĝan domon, ĉirkaŭitan per abioj senorde plantitaj; tra la grandaj fenestroj gaje brilas lumo.

— Jen estas mia domo! — parolas la pastro. — Eniru!...

«Mitrofano eniras. Kiaj ĉambroj!... La reĝo ne posedas tiajn en sia palaco, — li pensas. En mezo de granda tablo staras granda lampo kaj ĉirkaŭ ĝi... neelparoleble... longa, sennombra vico da boteloj kun brando, vinoj... Rigardas Mitrofano la pastron — li forĵetis la ĉapelon pastran kaj eksaltis kien?... — Rekte la tablon kun boteloj!...

— Sidiĝu, bona homo, drinku!... — kaj li enverŝis tuj por Mitrofano plenan teglason da brando. Mitrofano prenis en la maldekstran manon la glason kaj intencis, laŭ la bona moro de kristanoj, fari per dekstra mano la signon de kruco... Sed tuj li vidas: ho, mirindaĵo!... ĉio malaperis kaj la pastro bona, kaj domo kaj eĉ la brando... kaj mem Mitrofano staras en profunda kavaĵo akvoplena...»

La rakontinto silentis por iom da tempo. La voĉoj de pramistoj proksimiĝantaj jam estis klare aŭdataj. Baldaŭ al ili aliĝis la konata voĉo de la vilaĝano. La virinoj leviĝis de siaj lokoj.

— Vi aŭdis la parolon malsaĝan de tiu vilaĝano, ke diablo ne timas la krucon, — parolis la juna virino, elirante kun mi el la «atendejo», — nun vi scias, ke li timas eĉ signon de kruco, metata sur la vizaĝo de homo...


REMEMORO

Sendube ĉiu homo iam dum sia juneco provis kaj ĝuis la unuan amon. Kia mirinda vorto — la unua amo! Kiom da pureco kaj ĉasteco sonas en ĝi... Kaj kio povas esti por homo pli bona, pli ensorĉiganta ol tiu ĉi unua amo? Kiam la homo estas pli feliĉa, se ne tiam, kiam li vidas apud si je unua fojo la knabinon amatan?... Tiam ja la koro brulegas per flamo de espero, tiam la idealo luma staras antaŭ ni kaj, simile al lumturo en la maro ondiĝanta, montras al ni la veran vojon.

Kaj mi — obeema al komuna leĝo de l’ naturo — iam estis juna. Kaj mi havis iam la unuan amon...

Mi tiam estis instruisto vilaĝa... mi ekamis junan, belan, lumsaĝan fraŭlinon; ŝin oni nomis Annjo.

Estis printempo. La arboj verdiĝis, la herbaro floris kaj verŝis bonodoradon ĉirkaŭe. Ni tiam estis enamiĝintaj kaj promenadis kun mano en mano laŭ la bordo de l’ rivero rapida. La ondoj glitadis laŭ la ŝtonetoj brilaj, kaj ŝajnis al ni, murmurante ion nekompreneblan, sorĉan, misteran...

Ni evitadis la rigardojn de l’ homoj ĉar homoj tre ofte ne komprenas la sentojn homajn... Vi eble miras, leganto? Ĉi tio ŝajnas al vi iom stranga?...

Kaj nin kun plezuro rigardis la suno, dum nokto malluma la luno kaj steloj. Ili balancis per kapo al ni kaj senvorte parolis, ke ni ne perdu vane la tempon rapide forkurantan.

Ni amis unu lokon. La vojeto ĉi tie krute iris malsupren al la rivero inter densaj arbetaĵoj de alno, saliko kaj sambuko, en kies foliaro ĉiuvespere kantadis najtingalo — la ĉiama akompananto de enamiĝintoj. Ankoraŭ pli malsupre estis ĵetita trans la rivero ponteto malgranda.

Tie ĉi nin povis jam vidi neniu dum la horoj de la malfrua vespero. Annjo staris ordinare sin apoginte je la balustrado de la ponteto kaj ĵetadis florojn en la rapidajn ondojn. La luno lumis al ni kaj ni, rigardante la fornaĝantajn florojn, gaje babilis.

Ofte dum ĉi tiaj minutoj la stranga antaŭsento de la morto proksima min ĉirkaŭprenadis. Kial ĝi aperis ĉe mi? Eĉ nun mi ne povas klarigi.

— Annjo, — diris mi unufoje al ŝi. — Mi sentas, ke mi vivas lastan mian printempon. Dum la sekvanta printempo mi kuŝos jam tie, en la tombo profunda...

— Ne maltrankviligu mian koron! Kial vi parolas pri morto, dum estas vivo ĉirkaŭe?...

Ŝi iom ekpensis. Poste, ajn ion ekrememorinte, ŝi metis sian manon en poŝon, prenis el ĝi ian malgrandan objekton, rapide alligis al ĝi ŝnureton kaj pendigis ĝin sur mian kolon. Mi ne malhelpis al ŝi.

Estis io mistere solena en ĉiuj tiuj ĉi movoj rapidaj.

— Tiu ĉi objekto, — ŝi diris, — estas medaljono. Ĝin donis al mi mia patro antaŭ sia morto. Mi jam parolis al vi, kiel amis min mia patro... Kiam li sentis, ke post kelkaj minutoj li mortos, li ordonis venigi min. Li kuŝis pala, senmova kun okuloj malbrilaj. Mi stariĝis antaŭ lin sur genuoj... larmoj neteneble fluis el miaj okuloj. — Patro! patreto! — mi murmuretis kisante lian frunton, vizaĝon kaj manojn. Ŝajnis al mi, ke li min ne rekonis, kaj la sento, ke mia patro amata min jam ne rekonas, min multe turmentis. Fine, li tuŝetis per mano mian kapon, ajn ion rememoris kaj diris per voĉo tremanta: «Ho, mia filino amata! mi estas malriĉa... mi restigas al vi nenian riĉaĵon... kaj ĉi tio estas mia kulpo. Pardonu min! Anstataŭ la riĉajo mi donos al vi ĝin... ĉi tiun medaljonon.» — Li montris al mi ian malgrandan objekton, pendantan sur lia kolo. Per manoj tremantaj li donis al mi ĝin, parolante: «Akceptu ĝin, mia filino, — ĝi posedas forton sorĉan. Ĝi konservos vin, aŭ la homon ĝin posedantan, de ĉiu malbono... ĝi longigos lian vivon. Se vi ekamos junulon korege, pasie, do donacu ĝin al li.» — Jen, mia kara, posedu ĝin; kaj ne timu vian antaŭsenton, nur kredu, ke ĝi vin konservos.

Plu paroli ŝi ne povis. La larmoj de l’ amo, de bondeziro ekfluis el ŝiaj okuloj.

Mi obeis al la vortoj de l’ amatino kaj konservadis ĝin, tiun ĉi malgrandetan arĝentan medaljonon, simile al ia sanktaĵo. Dum preskaŭ dekdu jaroj ĝi pendis sur mia kolo.

*

La tempo pasis. Mi jam maljuniĝis, miaj nigraj haroj jam blankiĝis, sulkoj kovris mian vizaĝon. Nun mi ne timas la morton, kontraŭe mi ĝin deziras, sed ĝi forkuras de mi kvazaŭ intence. Kial?... Mi ne estas homo superstiĉa, sed miaj pensoj nevole sin turnas al malgranda objekto sur mia skribtablo, — al la medaljono arĝenta.

En tiuj ĉi minutoj la malĝojo, malgajo plenigas mian koron kaj la sulkiĝintaj lipoj murmuretas: Kial?...

— Se vi, Annjo, posedus ĝin, do vi eble vivus ankaŭ nun... Vi volis doni feliĉon al mi, kaj mi... kun ĝojego kuŝiĝus en tombon... Annjo, Annjo! reaperu!...

Sed malgaje kaj vane sonas mia voĉo en la ĉambro. La homo ne povas revoki alian homon el tombo.

... Mallume brulas petrolo en lampo sur mia tablo labora, lumigante senordan amason da paperoj kaj ŝian lastan donacon, la medaljonon, mian ĝojon kaj malfeliĉon.


CIGANINO

I
KANTO MALNOVA

Iel nerimarkeble kaj neatendite okazis, ke ili ambaŭ enamiĝis reciproke. Kvankam en tiaj okazoj multe helpas oftaj kunvidiĝoj kaj servemeco reciproka, malgraŭ tio, inter Olga kaj Ivan estis granda profundaĵo, devinta ĉiam disigadi ilin. Olga, filino de riĉa butikisto kaj posedanto de grandaj arbaroj kaj falĉkampoj de urbeto S*** estis dekok-jara fraŭlino; Ivan, samurbano, dudekdu-jara filo de juĝisto. Ŝi lernis nur en komenca lernejo, li do finis lernkurson de meza lernejo, vizitadis dum du jaroj universitaton, sed pro sano malbona estis devigata lasi la universitaton kaj ekloĝi hejme. Tiamaniere li pasigis en la domo gepatra jam du jarojn. Dum ĉi tiu tempo, evitante societon de egalaĝuloj, mode malĉastiĝintaj, pasigantaj siajn tagojn sen idealo, sen ideoj noblaj, en ebrieco, en feliĉa nescio de deziregoj de bono kaj vero, li multe laboris por efektivigi sian penson malnovan pri religi-morala sanigo de la junularo lernanta. Por ĉi tiu celo li multe skribis en lokaj kaj ĉefurbaj gazetoj kaj sukcesis akiri multajn partianojn, kiuj entuziasme renkontadis ĉian lian novan artikolon, laŭdis liajn originalecon kaj lertecon de pensfluo kaj antaŭdiris al li estontecon brilantan, kiam li prenos la unuan lokon en komitato kreota de la regnestraro por forigi la malbonon enradikiĝintan.

Oni povus opinii lin homo feliĉa: memafere, li, videble, saniĝis, — almenaŭ lia vizaĝo, antaŭe maldika kaj flavkolora, nun ricevis nuancojn ruĝajn; li havis ĉie-dismetitajn samideanojn kiuj diigas lin; li ĝuis apudeston de gepatroj amantaj, ilian amon... Sed ofte okazas, ke ies feliĉo ŝajna estas tre ne konforma al realeco. Ivan sentis amikajn revokojn je postuloj de sia animo, ĝuis memkontentecon, kiu ĉiam aperas post plenumo de ia, notita de ni mem, celo kaj... nenion plu. La koro patrina nek varmigis lian animon luman, nek estis fonto de nesekiĝeblaj karesoj, dorlotoj kaj amo. Ĝi, tiu ĉi koro patrina, rajte apartenanta al li, — estis turnata al bagatelaj zorgoj de vivo vanta, al kontentigo de postuloj de la edzo, despoto, kaj okupata de du idoj pli junaj.

La patro ankaŭ estis malmulte alportanta partoprenecon kaj amon en vivon de nia heroo: homo tre ekflamema, eterne premata de zorgo pri mongarantio de sia familio, eterne pasiganta vivon kim siaj klientoj jen en oficejoj, jen hoteloj, drinkejoj kaj bierejoj, li havis malmulte da tempo por iaj interrilatoj kun la filo. Vere, iafoje li, kvazaŭ rememorinte pri ekzistado de Ivan, interparolis kun li, pensis sciiĝi pri lia mondo interna, sed tiuj ĉi interparoloj, ordinare komenciĝintaj de ambaŭ flankoj amike, estis mallongaj, neagrablaj kaj ofendemaj. Pli ofte la patro en la komenco faradis facilan riproĉon al sia filo je lia kaŝemeco, izoleco de kolegoj, eĉ senlaboreco. Ivan rediris, trankvile kaj majeste li klarigis al la patro, ke li ne povas agi alie, ke li nek aprobas agadon de siaj kolegoj kaj eĉ de mem sia patro, nek volas paroli pri tio.

Tie ĉi estis finita la interparolo, plu sekvis monologo de la patro. Li kolereme frapis per la piedoj, ordonadis al la filo silenti kaj ĉirkaŭŝutadis lin per amaso da insultoj kaj riproĉoj maldelikataj, nemerititaj.

Krom malutilo ĉi tiuj interparoloj alportadis nenion: post ĉia vana peno kuniĝi, ĉiu el ili sentis pli kaj pli forte, ke profundaĵo pligrandiĝas inter ili; ke estas proksima neevitebla disiĝo fina, disŝiro de ĉiuj rilatoj parencaj.

II
KIU IAFOJE ANSTATAŬAS LA PATRINON

Sen bezono kaj zorgoj, gaje kaj trankvile fluis la vivo de Olga. Matene, post dormo sufiĉa kun sonĝoj sorĉemaj kaj revaj, ŝi sen rapideco ordiĝadis antaŭ granda spegulo kaj iris la butikon por anstataŭi la patron. Li estis foriranta riverbordon al arbokomercistoj aŭ falĉkampojn; ŝi pasigadis la restaĵon de tago en la butiko.

Kontentiginte l’ aĉetantojn, ŝi aŭ legis ian romanon, aŭ interparolis kun ia senlaborulo, iranta preter ŝia butiko kaj veninta babili kun la bela butikistino.

Malgraŭ ĉiuj siaj revoj kuraĝaj, Olga neniam imagis sian idealon, kiu enkorpiĝis por ŝi en Ivan, en tiaj koloroj luksaj. Ŝi multe admiris lian instruitecon kaj malfierecon kaj estis tre malfeliĉa, se li ial ne povis vizitadi ŝin ofte, al kio ŝi jam kutimis.

Kiel okazas en ĉiu urbeto, oftaj vizitoj de Ivan al butikistino juna fariĝis objekto de observoj penemaj kaj ĉikanaĵoj de maljunaj najbarinoj. Kiom da fojoj ilia interparolado amika estis interrompita de subita apero de ia ĉikanulino, veninta butikon sole pro scivoleco vidi «enamiĝintojn». En tiaj okazoj, timante, ke lia apudesto povu malhonorigi ŝian purecon, li, rapide stariĝinte de la seĝo metita de ŝiaj manoj por li, postulis unu skatoleton da alumetoj, kvazaŭ li venis nur por tio, pagis la monon kaj foriradis, lasinte la malhelpinton en malkompreniĝo.

Pli ofta atestanto de iliaj renkontoj estis policisto Piscev, homo tre ŝercema kaj gaja. Li ankaŭ amis pasigadi siajn liberajn minutojn en la butiko de Olga, sed lia ĉeesto estis neniom ĝenanta gejunulojn; kontraŭe, ili sentis, kvankam malklare, ian sindonemecon kaj estimon al li, kiel al sia favoranto.

III
NEAGRABLA SONĜO

Ankoraŭ en la komenco de ilia konatiĝo Piscev rimarkis la interligon vivan kaj reciprokan inter la gejunuloj kaj malkaŝeme sciigis ilin pri sia eltrovo. Tiu ĉi cirkonstanco memorinda havis grandan signifon en la historio de disvolviĝo de ilia amo, tial ni sciigos ĝin al legantoj. Unufoje, kiam Ivan kutime sidis kun Olga vizaĝo al vizaĝo, venis la butikon Piscev. Interrompita interparolado ne estis renovigita; ankaŭ nova, kelkfoje komencita de Piscev, ne havis sukceson deziratan. Olga nekontenta, longe farinte nuban vizaĝon, subite vigliĝis kaj, sin turnante al Ivan, ekparolis:

— Ĉu vi volas nuksojn? Prenu por memoro...

— Kio?... — enmiksiĝis Piscev. — Li ne volas nuksojn! Mi nepre plendos al via patro, ke vi ĉiam regalas fraŭlojn je dolĉaĵoj...

— Plendu!... Ĉu vi envias, ke vi ne estas regalata?

— Mi ne bezonas vian regalon, ĉar kutime en via butiko mi ĉiam mem regalas min. Nun ankaŭ, — mi manĝas nuksojn almenaŭ dum kvin minutoj, dume tiu ĉi kavaliro nur estas regalata kaj manĝis ankoraŭ nenion.

— Ĉesu, mia sinjoro, ruzi!... Mi vidas je viaj okuloj, ke vi envias. Kial vi ne estas fraŭlo? Fi, mi ne amas virojn!...

— Mi scias ĉi tion! — kaj post mallonga silento, li, rigardante rekte okulojn de gejunuloj, daŭrigis:

— Bela paro! Mi ĵuras, ke post Ĉieliro de Mario ili estos gefian...

— Adiaŭ! — trarompis konfuziĝinta Ivan, eltirante sian manon al Piscev. — Mi venis ĉi tien por aĉeti alumetojn kaj, dank’ al vi, preterlasis la limtempon.

— Atendu. Mi forgesis ion rakonti al vi ambaŭ. Mi diros solan veron... Pardonu mian arogantecon, sed mi ne estas homo babilema. Cetere, vi, kredeble, kelkfoje havis jam okazon konvinkiĝi je mia honesteco. Nun mi devas ripeti al vi: parolu kion vi volas, — mi estos muta kiel fiŝo!... Je Dio!... Tamen, kial mi proponas paroli al vi, se mi mem pli frue volis diri ion... Ĉu vi volas aŭskulti, ha?...

Olga staris silente, direktinte sian rigardon malsupre kaj, respondante nenion, distrite foliis ian libron. Ivan, kiel knabo malgranda, kaptita en malpropra fruktĝardeno, staris mallevinte la kapon. Lia vizaĝo jen ekflamadis, jen kovriĝadis per morta paleco. Juĝante je movetoj de lia buŝo, li intencis diri ion, sed restis silenta.

— Ha! Ili ambaŭ konfuziĝis... Ĉu mi eraris? Kon-fuz-iĝ-o est-as u-nu-a sig-no de en-am-iĝ-o! Jes. Volu memori ĉi tion.

— Bone! — diris Olga, fiere ekrigardinte l’ okulojn de Piscev. — Ĉu tio ĉi estas ĉio, kion vi volas diri?...

— Ne timu, mi ankoraŭ ne komencis. Nu, fraŭlinoj!... Ŝajne, ili konsentiĝos resti sen ia manĝo, nur ke oni parolu al ili pri najtingaloj, rozoj, varmaj kisoj...

— Nu, finu!... Ĉu vi ne komprenas, ke vi povas tediĝi post unu duonhoro?

— Ĉu vi scias klarigi la sonĝojn? Ne?... Vi ne scias? Mi volas rakonti al vi unu sonĝon... eble ni triope sukcesos iom klarigi ĝin. Mi sonĝis preĝejon... malplenan. En ĝia mezo staras la preĝejtableto kun kruco kaj evangelio, kuŝantaj sur ĝi. Subite mi aŭdas la voĉojn: ŝi iras!... ŝi iras!...

Olga senespere eksvingis per la mano kaj, sin klininte al Ivan, ion ekmurmuretis al li, ridetante. Piscev daŭrigis sen paŭzo:

— Mi rigardas kaj vidas kiun?... Vin, en la vestaĵo de fianĉino... Post vi rapidas amaso da popolo. Oni starigas vin antaŭ la preĝejtableto; aperas de ie pastro... En la popolo estas aŭdata murmuro: «kie estas la fianĉo?... Fianĉo forestas!...» Memafere, mi vidas: vi staras sola, malfeliĉulineto, kaj tremetas... Sed li, — Piscev ekpuŝis per la mano Ivan’on, — helpis al vi. Subite aperinte de ie, kvazaŭ falinte de ĉielo, li stariĝas kun vi... Li estas bravulo! Li, kanajlo, havas bonegan guston... ha-ha-ha!... Bonega sonĝo!...

— Bonega sonĝo! — laŭmokis Olga. — Vi sonĝis nenion!... Vi mensogas! Via sonĝo estas malbona, neagrabla...

— Ne koleru! Pro...

— Kio okazis post tio ĉi?... He, vi ne scias kion mensogi!

— Ĉio havas sian finon, ankaŭ la sonĝo. Malgraŭ mia deziro forta ĉeesti ĉe via festeno edziĝa, mi ne povis: matene mia edzino tiel subite ekpuŝis min je flanko, ke mi, kiel frenezulo, rule faliĝis de la lito sur plankon. Rimarkinda malĝentileco!... Ĉu vere, sinjoro?... He, li jam forkuris... sen adiaŭiĝo...

IV
KIA IDEO!

— Ĉu vi ofendiĝis je l’ policisto? — Olga demandis Ivan’on, sin klininte tre proksime al lia vizaĝo, kiam li vizitis la butikon en la sekvanta fojo.

— Tute ne. Kial vi supozas tion?

— Tial ke estas malĝentile, lasi sian fianĉinon kaj svatinton sen adiaŭdiro... — ŝi diris, kaŝante sian vizaĝon per la maniko larĝa.

— Pardonu! Sed tiam mi estis malsana, mi eĉ ne memoras kiamaniere ni disiĝis.

— Bone! Mi tiam decidis, ke, se lia parolo ne estas plaĉanta al vi, vi mem, sen mia enmiksiĝo, scias kiel haltigi lian langon. Li estas nia ĉiama aĉetanto kaj mi timas ĉagrenigi lin iamaniere...

— Kia ideo! Vi ĵus nomis sin mia fianĉino... Ĉu lia sonĝo estas neefektivigebla? Hieraŭ mi pensis pri ĝi preskaŭ la tutan nokton. Mi de longe ne povas rigardi vin sen amo!... Vi estas...

— Ĉesu!

— Ne, vi devas aŭskulti ĉion... Sen vi mi ne povas vivi! Vi estas mia sola konsolo...

— Ĉesu!... Silentu!... Ĉu vi nenion vidas, frenezulo, — ŝi murmuris, puŝante lin per sia mano.

Li estis tiom forlogita de sia parolo, ke li ne rimarkis subitan aperon de flanka persono.

V
DAŬRIGO DE ĈAPITRO ANTAŬA

— Olnjo, Olnjo!... Dio mia, kien vi kaŝiĝis?... — krietis Ivan, enirinte la butikon, kelkajn tagojn post tiu interparolo, kaj ne trovinte la vendistinon.

Malgranda pordo el ĉambro najbara malfermiĝis kaj antaŭ li aperis Olga en blanka nova vestaĵo kaj zorge farita harfrizo. Koketeme ridetante kaj petoleme minacante per la fingreto montra, ŝi diris:

— Kio?... Kion mi aŭdas!... Kiu permesis al vi min nomi Olnjo? Ĉu vi forgesis, ke oni povas ekaŭdi... — Kaj balancinte riproĉeme la kapon, ŝi, ŝanĝinte sian tonon severan je amike kvietan, daŭrigis: — Nu, bonan vesperon!... Kion vi volas aĉeti, sinjoro?

— Aĉeti? Kia stranga demando, kvazaŭ oni venas butikon sole por aĉeti ion. Ĉu vi ne povas doni ion, kion mi petos de vi? Mi ripetas, ke mi petos ion doni al mi, sed ne vendi.

— Nu, kion vi elpensis ankoraŭ?... Eble vi bezonas alumeton? Vi pretigis cigaron, sed ne havas, videble, alumeton... — ŝi bruligis unu alumeton kaj metis ĝin al lia nazo.

— Dankon! Sed mi bezonas alian ion...

— Kion do?... Ĉu teon, sukeron, kolbason?...

— Ne! Ĉi tion oni ne aĉetas... ĉi tio estas vendata...

— Eble sapon, farunon vi volas?...

— Ne, ne, ne!

— Nu, diru pli baldaŭ, kion vi bezonas!

— Ne! Oni povas ekaŭdi...

— Nu, montru per la mano l’ objekton bezonatan!...

Li prenis ŝian manon, almetis ĝin al sia brusto kaj, ĉirkaŭŝutante ĝin per varmaj kisoj, parolis: — jen kion mi bezonas!... Mi bezonas ĉi tiun karan knabineton...

Kiel intence, iu haltis apud enirpordo de la butiko kaj Ivan, ricevinte neatenditan baton je kolo, devis lasi sian amatinon.

Hejme li skribis letereton jenan: «Olnjo! Je nomo de sankta sento de l’ amo, volu skribi al mi ĉu vi amas min? Ĉu vi estas konsenta fariĝi mia edzino? Ĉu «jes» aŭ «ne»?... Via adoranta Ivan.»

Renkontinte sur la strato unu knabon, li komisiis al li transdoni la leteron al la fraŭlino kaj alporti ŝian respondon. Delogita per malavara rekompenco promesita, la knabo, kiel sago, ekkuris laŭ direkto montrita. Post kvaronhoro li estis reveninta, ekspirante malfacile.

Sidante sur la benko apud sia domo, Ivan tralegis respondon, skribitan krajone sur sama leterfolio per rapidema, nelegebla mano virina: «Mi ne atendis ĉi tion. Ĉu vi estos feliĉa kun mi — knabino malklera?... En strato de Malriĉuloj, apud drinkejo «Ne mallevu malĝoje la kapon», oni parolas, loĝas ĵus alveturinta ciganino antaŭdiranta estontecon; vespere, ferminte la butikon, mi vizitos ŝin... Morgaŭ volu veni al mi por sciiĝi rezultaton. «Jes, jes, jes!» Jes, mi amas vin! Via butikistino konata O. K.»

VI
ĈAPITRO SEN TITOLO

Traleginte kelkfoje la karan paperon, Ivan enreviĝis:

— Ŝi estas malklera! sed ĉi tio estas malhelpo malgranda. Dank’ al tio, nia vivo estos kaj devos esti pli ĉarma, pli feliĉa. Mi mem klerigos ŝin kaj faros el ŝia naturo mola kaj pura kion mi volos, simile al artisto sperta preparanta vaksajn skulptaĵojn delikatajn... Kaj lia imago forportis lin en malproksiman landon fantazian, pentrante antaŭ li unu post alia pentraĵojn mirindajn de feliĉo familia.

Jen li vidas grandan ĉambron en la domo propra. Sur la tablo staras temaŝino malvarmiĝinta. La hela lumo de lampo elektra lumigas amasojn da libroj, dikajn volumojn de enciklopedio, mikroskopon kaj vitrovazojn de plej diversa formo kaj grandeco. Sur la seĝo apoga sidas ŝi, profundiĝinta en legadon. Ŝia vizaĝo jam estas serioza, la vivo lasis sur ĝi nenian postsignon de senzorgeco knabina... En liaj brakoj sidas lia filo unuenaskita — dek-jara knabo; pli junaj idoj jam dormas sub kovrilo de afabla...

— Ĉu vi ekdormis? — li aŭdas subite ies konatan voĉon severan. Li ofte estis aŭdinta ĝin, sed, ŝajne, ĝi ne apartenas al Olga. La paca pentraĵo, ĵus vidita de li, subite kovriĝas per densa nebulo; li levas siajn okulojn kaj vidas antaŭ si la patron ebrian.

— Iru hejmen... Mi volas vespermanĝi...

Kiel flanka homo, Ivan, enmiksiĝante en nenian interparolon, silentis dum la vespermanĝo, malgraŭ ŝercaĵoj kaj spritaĵoj, de tempo al tempo ŝutiĝintaj sur lian kapon.

— Kio estos — ni vidos, — li pensis, sidante izole en sia ĉambro, — sed mi ekprovos morgaŭ rakonti al la patro ĉion pri mia konatiĝo kun Olga, pri mia amo... Mi imagas kiel li freneziĝos, sciiĝinte, ke mi ekamis knabinon malkleran. Li paliĝos, ekkrios, insultos min kaj, eble, proponos tuj foriri el lia domo... Jes, mi scias eĉ nun, ke nenio bona atendas min, sed, malgraŭ tio, mia kuraĝo ne perdiĝas, ĝi kreskas...

Longe li pensis, maldormante; fine la figuro de la knabino amata prenis lokon de l’ patro en lia imago; pensoj kaj revoj komencis miksiĝi, ĉirkaŭkovrante lin per sia senordeco kaosa.

VII
HEJME

La nokto pasis. La pluvo, batinta kun forto furioza je vitroj de fenestroj, revekis Ivanon. La kukolo de l’ granda horloĝo mura de la manĝoĉambro pepis dek horojn; malgraŭ tio en la ĉambro regis ankoraŭ duonlumo. Dum mallongaj paŭzoj, kiam bruado de la pluvo silentadis, el ĉambroj malproksimaj alflugadis jen ies parolo severa, jen nervema voĉo virina.

— Ne! Hodiaŭ mi entreprenos nenion, — decidis Ivan, sentante kiel ĉio trankviliĝas en lia animo. — Ĉi tiu vetero pluva kaj krioj nervemaj antaŭdiras nenion bonan. Mi ne devas rapidi... La vetero pluva finiĝos, ankaŭ la familia malpaco — tiam mi sukcesos sendube.

Preskaŭ la tutan tagon li sidis en sia ĉambro kun la plumo en la mano: tamen li estis skribinta nenian linion, ĉar liaj pensoj vojaĝis ie for de lia ĉambro.

Pasis fine, ĉi tiu tago enua. Post ĝi sekvis similaj al ĝi ankaŭ pluvaj, mallumetaj tagoj. La vento ŝiris barbare la foliojn de arboj kaj sternis per ili, kiel per tapiŝo, la vojon kotan.

Rigardante la neteneblan fluon de la pluvo, li pasigadis apud fenestro longajn horojn de anima subpremiteco: malgaja naturo aŭtuna metis profundan enpremon en lia humoro. Kelkfoje li rapidis la konatan butikon, sed ĉiafoje sendecideme revenadis hejmen, ĵus atinginte ĝian pordon: li timis montri al Olga sian malkuraĝecon.

Ĝis nun li ankoraŭ neniam estis sentinta tian malpacon animan kaj premitecon: la voĉo interna murmuretis tedeme: «iru al Olga! Ŝia malĝojo estas granda; konsolu ŝin!» aŭ «Malkovru vian animon al la gepatroj; ili ne estas ŝtonkoraj, ili komprenos vin.» — Sed samtempe li sentis, ke forestas la forto kaj la kuraĝeco por plenumi postulojn persistajn de la voĉo interna.

— Mi freneziĝos! — li murmuretis malespere. — Por kio vi, Olga, ekamis min?...

VIII
«LA SPIKO MATURA BEZONAS RIKOLTILON BRAVAN,
LA FRAŬLINO GRANDAĜA — FIANĈON JUNAN»

(El poeto samlanda)

— ... Nu, kian veteron sendis Dio al ni! Kiam finiĝos ĉi tiu pluvo? Sur la stratoj estas la koto netrairebla; en la ĉambro, mallumo malafabla... — babilis senpaŭze la onklino de Olga, trinkante jam dudekan tason da teo. — Kiel vi fartas? Mi pensas, ke vi tre enuas sen la patro... aŭ vi jam kutimis al liaj oftaj forestoj? Hieraŭ mi apenaŭ ne mortis... vere! Mia kapo tiom doloris, ke ĝis mateno mi dormis neniom. La pastredzino Glikeria neniam eraras, antaŭdirante la veteron... Kia spertulino ŝi estas! Antaŭ unu semajno mi gastis ĉe ŝi kaj ŝi diris al mi: «Memoru Maremjana Feopemptovna, la vetero nepre ŝanĝiĝos. Mia tubero ĉiam jukas antaŭ la pluvo»... Ŝi havas apud la nazo jen ian tuberon grandan — pli ol via pugneto!...

Olga ekridis.

— Enverŝu, kara Olnjo, ankoraŭ unu taseton da teo... lastan!...

— Kial lastan? Trinku mia onklino!

— Dankon! Se mi havus apetiton, mi trinkus ankoraŭ; sed kion fari — nek trinki, nek manĝi mi povas: nenion akceptas mia internaĵo multepeka... Kiam forveturis la patro? Mi atendis, ke li venos al mi por adiaŭi... Dn semajnoj ja estas granda intertempo. La malsanoj premas min — maljunulinon; unu piedo mia jam staras en ĉerko, tamen morti dum foresto de la frato mi ne volas... Kvankam mia havo estas malgranda, tamen mi posedas ion por restigi al vi... kiel la doton... Vi devas ankaŭ iam fari vian nesteton... Jen, vi jam havas dekok jarojn! Via patrino mortinta edziniĝis, estante dekses-jara fraŭlino... Kion fari?... Videble, via sorto fraŭlina estas tia: dum vi estas junaj, vi delogas junulojn, sukcese «kaptas fianĉojn», kiel oni parolas; kaj ĵus vi iom maljuniĝos, estos taŭgaj por nenio, kiel malnova komercaĵo en la butiko!... Fu!... Kiom da teo mi trinkis hodiaŭ, eĉ ekŝvitis!... Dankon, mia kara...»

Olga silente aŭskultis ŝian babiladon, helpis al ŝi vestiĝi kaj, trifoje kisinte ŝin, jam malfermis la pordon por ellasi l’ onklinon, sed ŝi haltis subite apud mem sojlo kaj, svingante en la aero ambaŭ manojn ekdiris:

— Kia malsaĝulino mi fariĝis!... Kara Olnjo, mi ja forgesis diri al vi ĉefan... Mi trovis la fianĉon bonan!... Li estas riĉa, brava kaj serioza... Kial vi silentas belulino? Ĉu plaĉas al vi miaj paroloj?... Nu, diru unu vorteton! Ĉu vi konas lin, vian fianĉon Paŭlon Firsovon?...

— Kara onklino, se vi amas min... se vi... se... — Olnjo ekploris. — Mi ne volas... edziniĝi... Li estas maljuna...

— Nu, kial vi ploras?... Neniu vin devigas... Se li ne plaĉas al vi, ekkraĉu sur lin, ke li malaperu: ni trovos pli bonan...

La onklino kaj la nevino sidis ankoraŭ iom da tempo silente, poste ekploris ambaŭ kaj, ree kisinte unu alian, disiĝis.

— Ĉu Ivan amas min? — Olga pensis malgaje, restinte sola en la domo. — Kio malhelpas al li vizitadi min?... La ciganino parolis, ke li estos mia edzo, sed mi ial ne kredas ŝian antaŭdiron. Estas danĝeraj sinjoroj instruitaj: ili senpene povas trompi nin simplajn fraŭlinojn... Kiu ne havas dian timon aŭ konsciencon, por tiu trompi fraŭlinon konfideman estas facila afero... Ĉu li intencas min trompi, fari min malfeliĉa por la tuta vivo?... Vere li estas bela, afabla, bonservema, sed liaj okuloj!... ho, mi timas ilin de longe... L’ onklino parolas la veron — nia juneco estas mallonga, post ĝi sekvas la maljuneco, velkiĝo de la beleco... Estas terure resti fraŭlino por la tuta vivo!

En la disduiĝo anima Olga pasigis ankoraŭ du tagojn kaj, fine, ne vidante Ivanon kaj nenion sciante pri li, disreviĝis je li. Dum la sekvanta vizito de l’ onklino, Olga rekte anoncis al ŝi, ke ŝi amas Firsov’n kaj estus preta tuj edziniĝi je li, se li estus iom pli juna.

— La junaj edzoj estas pli danĝeraj ol maljunaj, — parolis la svatistino sperta. — La junaj estas inklinaj al forlogoj, perfidoj — la lastaj neniam. Firsov amos vin, kiel sin mem, ornamados vin kiel pupeton. Sen bezonoj kaj mizero vi vivos kun li...

Ĉi tiu konvinko havis bonan rezultaton. La patro, reveninte hejmen kaj trovinte la filinon gajan kaj florantan, estis tre gaja. Sed lia ĝojo estis senfina, kiam li sciiĝis de sia fratino, ke Firsov, konata komercisto, estas lia bofilo estonta...

IX
KARESO GEPATRA

— Ivan, vi ree estas malsana. Rigardu la spegulon, viaj okuloj estas malklaraj; grandaj rondoj ĉirkaŭas ilin! — parolis la patrino, ŝajne, je unua fojo dum lia vivo, almetante lian frunton varman al sia brusto. — Forĵetu ĉiujn viajn planojn utopiajn, ili mortigos vin... Komencu novan vivon...

Ivan ekspiris pli facile kaj, eksentinte alfluon de kuraĝeco, kisis ŝian manon. Lia decidemeco kreskis, sed ne trovis ankoraŭ konvenan eliron por elverŝiĝi pluvege.

— Nu, mia ido amata... Kial vi estas tiom enpensema? Nu! Diru al mi sincere, kio maltrankviligas vin? Kion vi pensas nun?...

— Patrino!... — li komencis, kun petego direktinte al ŝi siajn okulojn. — Patrino, kompatu min! Ne forgesu, ke, krom vi, mi nenie povas trovi partoprenon... Vi divenis... Mi vere suferas! Mi decidis edziĝi, sed sciante, ke...

— Dio mia!... Sinjoro!... — ŝi murmuretis. — Li memafere suferas... Sidiĝu rekte mia filo!... Kial vi ne diris ĉi tion pli frue? Bone... Vi estas grandaĝa. Kia feliĉo neatendita: mi povas esperi vidi nepojn!... Permesu, mi kisos vin...

Tiam la patro, okaze enirinta la ĉambron, haltis apud pordo, kvazaŭ frapita de la tondro: — tiom nekutima estis sceno, prezentanta Ivanon en brakoj de la patrino.

— Kial vi staras? Nian domon volas viziti la feliĉo, — Ivan, nia amata Ivan edziĝas!... Ĉu vi ne scias ankoraŭ ĉi tion?...

— Edziĝas? Sed kiu estas lia elektitino?... — li demandis severe.

— Olga Krylova, filino de la butikisto el strato de Esperantistoj, — fiere respondis Ivan, kiel ajn fanfaronante je sia boparenceco estonta.

— Kiel?... Ŝi estas butikistino?... — ekkriis la patrino, larĝe malferminte sian buŝon kaj forpuŝante per la mano la filon.

— Kion vi parolas?... Ha?... Ripetu!... La filino de la butikisto?... — kriis la patro freneze.

— Jes. Nenio estas mirinda: ŝi estas tre saĝa kaj bela...

— Li ne ŝercas! — la patrino interrompis lian parolon. — Kial vi nenion kontraŭdiras al via filo, aŭ vi surdiĝis kaj ne aŭdas plu, ke li sin preparis por malhonorigi nian tutan familion per sia edziĝo... Aŭ vi forgesis, ke mi devenas el familio nobla de...

— Kiel?... — la patro rekomencis laŭtvoĉe, kunpremante la pugnojn kaj ĵetante sur la filon rigardon elvokantan. — Malhonorigi la kapon grizharan de sia patro?... Ekbati per piedoj la noblecon de parencoj patrinaj?...

— Vi forgesis ĉiujn niajn zorgojn... formetis nian amon, besto sendanka! Sinjoro!... Kial vi ne punas per la tondro tiajn filojn malpiajn? Ho!... Mi mortos... mi ne povas toleri tian malhonoron... Akvon!... — ŝi falis.

— Vi mortigis la patrinon, mortigu ankaŭ min!... Tiam neniu malvastigos vian liberecon... For! For el mia domo, patrinmortigisto... butikisto!...

X
PLORU, LARMOJ PLIFACILIGAS SUFEROJN

Estis vespero kiam Ivan, en surtuto disbutonumita, kiel fantomo, paŝetis laŭ unu strato de la antaŭurbo. Amaso da knaboj sekvis post li, mokante je li kaj, de tempo al tempo, ĵetante sur lin ŝtonojn kaj kotbulojn. Li ne aŭdis iliajn mokojn, li ne sentis ekbatojn de ŝtonoj ĵetitaj.

Sur angulo de unu strato, policisto, rimarkinte ĉi tiun procesion nekutiman, dispelis la infanojn kaj prenis Ivanon je mano. Ivan haltis, ekrigardis lian vizaĝon per siaj okuloj malklaraj kaj, salutinte lin, ekpaŝis antaŭen. La policisto ne malhelpis. Svinginte la manon je direkto de lia vojo, li ekmurmuris:

— Li estas frenezulo.

Dum tiu ĉi jaro maljunuloj estis antaŭdirantaj fruan aŭtunon. Ili ne eraris, ĉar jam en komenco de septembro arboj senfoliiĝis kaj neĝo, preskaŭ ĉiutage aperanta sur stratoj kaj ree malaperanta, jam mirigis neniun.

Kiam Ivan estis veninta la kampon, kuŝantan post l’ antaŭurbo, subite ekblovis venteto kaj la neĝo ekŝutiĝis, kiel pluvo arĝenta. Tuŝeto de la neĝo malvarma al lia frunto varma formetis lian senkonsciencon profundan. Metinte sian manon malvarman al la vizaĝo, li ekrigardis ĉirkaŭe kaj ekspiris plenbruste. Li volis instinkte reveni urbon, sed la naturo ĉirkaŭa ĵus vestiĝinta je la vintra kostumo, ŝajnis al li tiom bela, ke li haltis nevole.

Malproksime antaŭe, en la profundaĵo de la nigre blua ĉielo, fajreris silente la steloj, rebriliĝante per sennombra multeco da malgrandaj palaj fajreroj en la kristalaj neĝeroj kuŝantaj; similaj fajreroj, sed iom pli grandaj, brilis malantaŭe sur la fenestrovitroj prujnigitaj de malgrandaj dometoj de l’ antaŭurbo. Flanke, sur la monteto, ĉirkaŭata de rivereto vintre dormanta, li ekvidis konturon neklaran de alta abio izole staranta. La vento, ekŝirinte ĝiajn molajn branĉojn, alportis al lia orelo iajn parolsonojn ĉarme logantajn. Farinte kelke da paŝoj flanken, je renkonto al sonoj alflugintaj, li haltis, kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ekploregis kiel infano. En la parolo de l’ abiaj pingloj li jam ne aŭdis plu ĉarmecon: l’ arbo, izole staranta sur la kamparo kaj ŝirata de ventegoj, ŝajnis al li simila al li mem, izole vaganta for de hejmo. La vento plifortiĝanta jam ne ŝiris, sed rompis arbbranĉojn kaj ĉirkaŭŝutadis la vaganton per polvo neĝa: li ploris ankoraŭ...

XI
STRATO DE MALRIĈULOJ

Malfrue vespere de sama tago Maremjana Feopemptovna, revenante hejmen de sia baptanino Skamja, sur angulo de unu malproksima strato estis subaŭskultinta sekvantan interparolon de nokta gardisto kaj ia sinjoro malpene vestita:

— Kiel estas nomata ĉi tiu strato?

— Strato de Malriĉuloj. Vi kiun bezonas?...

— Strato de Malriĉuloj!... — ripetis enpenseme la nekonato. — Ba! Se mi ne eraras, ĉi tie estas drinkejo «Vizitn min!»?...

— Ne. Eble, «Ne mallevu malĝoje la kapon»?...

— Jes, jes!...

— Iru rekte. Post ponteto tria domo ĝi estas. Jen, eĉ de tie ĉi estas vidataj ĝiaj fajroj...

— Dankon.

— Rapidu! Ĝi estos baldaŭ fermata...

— Mi ne bezon... Bone! — respondis la nekonatulo, ekfumante cigaredon.

— Ŝajne, mi vidis vin ie, sinjoro, — diris la gardanto, ekvidinte ia vizaĝon de la nekonato ĉe lumo de l’ alumeto flamiĝinta.

— Volu ekfumi...

— Mi timas, ke vi malfruiĝos... Ĉu vi estas la maŝinisto de vaporŝipo «Vjaĉeslav»?...

— Ne!

— Pardonu! Kia simileco... He, tamen mi konas vin... Antaŭ du semajnoj mi renkontis vin en strato de Esperantistoj — en la butiko...

La maljunulino, ekaŭdinte nomon de la strato konata, formetis la kaptukon de la dekstra orelo kaj avideme kaptadis ĉiun sonon eĉ plej mallaŭtan. Dume l’ interparolo daŭris:

— Videble vi eraras.

— Ne!... Pardonu... Mi esperas, ke vi ne ofendiĝos, se mi memorigos al vi iajn detalojn: mi eniris la butikon kaj... vi kis...

— Nu, pli kuraĝe!...

— Nun mi vidas, ke vi estas sama sinjoro. Jes, vi tiam kisis la butikistinon, — belulinon.

— Kiun?... butikistinon... mian nevinon Olga’n?... — subite ekkriis tondre la maljunulino, arogante paŝanta al la interparolintoj kun pugnoj kunpremitaj, — jen mi kisos vin ambaŭ per ĉi tiuj pugnoj!... Nu... Aliru...

— Kiu vi estas, malbenita virino? — minace demandis la gardanto.

— Adiaŭ!... diris la foriranta nekonato.

— Estu sana, sinjoro!... Kiu vi estas, vagantino nokta? Ĉu vi volas pasigi hodiaŭ la nokton en policejo?...

Ŝi, kompreninte, ke ŝi havas aferon ne kun simpla mortemulo, sed kun policano, ekkuris foren, murmurante:

— Iun ŝi kisis... kia abomenaĵo!... Nu, Olga!...

La noktgardanto diris veron. Apenaŭ Ivan transiris ponteton, ĵetitan super profunda kavaĵo, li ekaŭdis ies ridon gajan, miksitan kun kantado, ebriajn voĉojn kaj raŭkantajn sonojn de gurdo malklara, flugantajn el duonmalfermitaj fenestroj de la drinkejo.

Malgraŭ la gajeco, reganta en la drinkejo, tiu ĉi estis lumigata modeste. La domo najbara estis pli malgranda, sed pli lumigata. Haltinte apud ĝia pordo, Ivan ekvidis ĉe lumo de lanternoj afiŝojn grandnombre algluitajn al muro kaj pordo:

! ! Kun permeso de l’ Estraro ! !
Por la plej mallonga tempo ĉi tiun urbon vizitas

Fraŭlino SUFFOL

ciganino, instruita de la glora antaŭdiristino S-rino
LIRMAN.

Akcepto de vizitantoj ĉiutage de la 10-a horo matena
ĝis la 12-a horo nokta.

Enirpago estas nur 50 kopekoj.
Infanoj kaj lernantoj pagas duonprezon.

Ridi, moki, partopreni en flanka interparolo estas malpermesata.

— He! jen kien mi venis! — diris Ivan, traleginte unu afiŝon kaj maldecideme prenis pordkrampon. En la vestiblo li renkontis neniun. Tiu ĉi cirkonstanco iom konfuzis lin kaj li diris al si mem: — Kia malsaĝeco. Pro kio mi iros al ŝi... Ĉu mi estas superstiĉa?

Sed liaj pensoj pluaj estis trarompataj per ies voĉo agrabla: — «Volu eniri!»

Antaŭ li staris beleta juna ciganino. Koketeme ridetante kaj sendinte al Ivan kison aeran, ŝi malfermis al li pordon nerimarkeblan kaj malaperis, kvazaŭ tra la planko.

XII
EN REGNO DE SORĈAĴOJ

Farinte kelkajn paŝojn, li ekaperis en sufiĉe vastan ĉambron kvadratan. Foresto de fenestroj, tabloj kaj seĝoj laŭlonge de muroj, kiujn li kutimis vidi en ordinara vivo hejma, multe influis lin. La tuta ĉambro estis sternita per molaj tapiŝoj; la muroj kaj plafono estis kovritaj per nigra teksaĵo kaj grandaj pentraĵoj, en helaj koloroj, prezentantaj: tripiedon kun granda kaldrono sur ĝi kaj granda nubo da vaporo eliranta; fermitan ĉerkon kun granda «?» sur ĝia tegmento; gufojn, strigojn kaj ankoraŭ iajn birdojn fablajn. En ĉiuj kvar anguloj fumiĝis en glasaj vazetoj ia pulvoro, disvastiganta akran malsobrigantan odoron. De la plafono kaj tapiŝoj, kuŝantaj sur la planko blovetis orienta parfumo. En la mezo de la ĉambro staris unu tableto malgranda, kovrita per blanka kovrilo. Je ĝiaj ambaŭ flankoj, unu kontraŭ alia, staris du benkoj molaj sen apogiloj. Sur unu el ili sidis virino nek juna, nek maljuna, nigre vestita, kun nigraj brovoj, nigraj okuloj kaj nigraj haroj. Tiu ĉi nigraĵo, superreganta en la ĉambro, estis tre konvena al ŝia vizaĝo palega; ŝajne, se, okaze, ŝi estus blondulino, la unueco de koloro, tiom frapanta ĉiun nove veninton, ne estus konservita kaj la mistereco ne tiom influanta. Ŝi ekbruligis sur la tableto du kandelojn kaj, per movo gracia de l’ mano, montris al Ivan lokon kontraŭ ŝi.

Nun, sidiĝante, li rimarkis, ke la tuta tableto estis kovrita per kartoj de diversa grandeco kun plej diversaj avertoj: «Oni malpermesas fumi ĉi tie» ; «Volu silenti» kaj ceteraj. Rigardante ilin oni povus multe miri je ŝia antaŭvidemeco.

Dum li estis trarigardanta la kartojn, la ciganino almovis al li unu el ili kun vortoj skribitaj: «Permesu enirpagon!» Ĵus li ekprenis monujon, kaj ekvolis ion paroli, li ekvidis alian karton turnitan al li: «Volu silenti!» Li nevole ekridetis, sed la ciganino faris vizaĝon severan kaj montris karteton parolantan: «Ni ridos alifoje.»

— Ke prenu diablo viajn kartojn, — li apenaŭ sin detenis por ne diri, ĉar ekvidis la subskribon ree turnitan al li: «Volu silenti!» — Kio estos? Mi havas malgrandan provizon da pacienco, — li pensis, — kiam ŝi komencos antaŭdiradon?

— Alta frunto!!... tuj ŝi diris laŭte kun alilanda akcento, atente rigardante lian vizaĝon. — Via frunto, sinjoro, estas alta kaj larĝa... Laŭlonge kaj laŭlarĝe ĝi estas kovrita per skribaĵoj nevideblaj kaj nelegeblaj por simplaj homoj.

— Nu, tralegu ion! Tio estas tre interesa... — li diris ree ridetante kaj ne finis, rememorinte l’ avertojn.

— Ĉu vi opinias tiujn ĉi skribaĵojn tre interesaj?... Tamen ni vidos; volu aŭskulti skribitan: «Ne rompu silenton!...» poste estas skribita ordono, ke mi ne legu por vi ĉion skribitan...

— Kial? Mi deziras scii ĉion, por tio mi venis al vi.

Anstataŭ respondo ŝi metis antaŭ li bileton kun: «Pagu unu rublon por sciiĝi nescieblan».

Li sen kontraŭparolo plenumis ĉi tiun postulon.

Ŝi daŭrigis: — Vi estas feliĉa. Jes! Tio ĉi estas skribita sur via frunto. Vertharo krispaĵa estas ankaŭ vera signo de la feliĉo... Ha-ha-ha!... Ho, kion scias mi nun!... Vi estas enamiĝinta — via lipharo dekstra montras ĉi tion!

— Bone! — li pensis, — ŝi divenis, ke mi estas enamiĝinta. Kion ŝi parolos plu? Kaj li decidis pacience atendi pluan fluon de la antaŭdirado.

— Sinjoro, estu malavara, ĉar nenia amatino amas avaran amanton... Tamen vi plaĉas al mi. Ĉu vi volas — mi donos al vi unu objekton... Mi deprenos ĝin de miaj propraj infanoj kaj donacos al vi. Volu aŭskulti: kien ajn vi veturos aŭ iros — ĉiam havu ĝin sur via kolo... Donu al mi ian ĉifonon puran!

Ivan eltiris sian puran poŝtukon, sur unu angulo kies estis broditaj liaj komencaj nomliteroj. Tio ĉi estis laboro de Olga.

La ciganino enŝovis sian manon en la poŝon, longe serĉis tie ion kaj, fine, metis ion en mezon de la poŝtuko. Dum ŝi, murmuretante iajn vortojn strangajn, estis kunliganta tukangulojn, li, rerigardinte, ekvidis la knabinon, antaŭ ne longe renkontitan en la vestiblo. Ŝi tenis en siaj manoj grandan kaptukon kaj, videble, subaŭskultis la antaŭdiradon.

— Ŝi estas simila al la antaŭdirantino, — ĉu ŝi estas ŝia filino? — li pensis.

La knabino, rimarkinte, ke li observas ŝin, sin kaŝis post nigra teksaĵo, prezentanta muron; ĝi ekmoviĝis kun brueto apenaŭ aŭdebla.

— Ba!... Jen mi trovis ŝian laboron! — ekkriis la ciganino ruza, kaŝante lian poŝtukon en sian poŝon, — Mi diros al vi kiu ŝi estas!... Ŝi estas...

Ĉe tiuj ĉi vortoj la koro de Ivan ekbatis nerveme, la sango alfluis al kapo. — «Ĉu ŝi divenos?» — li pensis. «Se ŝi eraros, mensogos...»

— Ŝi estas bela, bluokula, blondharulino... ŝi estas riĉa, fraŭlino!... ŝia nomo estas... Olga!... Ĉu mi divenis, sinjoro?

Kun ruĝa vizaĝo kaj manoj tremantaj pro neatendita diveno de lia sekreto, Ivan estis simila al knabo, kies petolaĵon ĵus sciiĝis la patro. Sed la ciganino ne bezonis respondon: lia vizaĝo parolis jesige kaj pli elokvente ol mem vortoj. Tial ŝi daŭrigis paroladon, malice ridetante kaj minacante nian heroon per la malgranda fingro:

— Ruzulo, li amas fraŭlinon junan, rimarkinde belan... Mi opiniis, ke vi estas pli modesta. Nun volu montri vian manplaton! Bone!... Vi atendu plej baldaŭ la larmojn... Sed kiu ploros?... Atendu: jen estas ĝojo, jen — larmoj. Baldaŭ vi ambaŭ ploros pro ia ĝojo... Volu aĉeti nun ĉi tiun taseton. Vi prenos ĝin kun vi: ĝi kostas nur 50 kopekojn!

Ivan penis esti obstina, sed ne povis toleri ŝian akran rigardon kaj plenumis ankaŭ ĉi tiun postulon.

— Bone! Rigardu: mi plenigos ĝin per akvo... Sed mi bezonas ankoraŭ unu puran poŝtukon!

Kiam ĉi tiu ŝia ordono estis plenumita, ŝi kovris la taseton per la donita tuko, metis ĝiajn angulojn sub la tasfundon kaj diris:

— Estu pli serioza, sinjoro. Jen, mi renversos ĉi tiun taseton kaj se l’ akvo elverŝiĝos, do vi baldaŭ perdos la feliĉon; se l’ akvo restos en la taseto neelverŝiĝinte, — do via feliĉo restos kun vi, — via amo alportos fruktojn... vi baldaŭ edziĝos je ŝi. Mi mensogas neniam. Antaŭ ses jaroj mi same antaŭdiris al komercisto de Hluŝica kaj ĉio antaŭdirita plenumiĝis. Nun li estas riĉa, feliĉa kaj sanema... li ĉiam akceptas min, kiel sian fratinon. Prenu ĉi tiun karbon malgrandan kaj donu ĝin al mi...

Ŝi polvigis la donitan karbon super lia poŝtuko, per kiu estis kovrita la taseto, dismetis ĝin per la mano laŭ la supraĵo de la taseto kaj ekmurmuris:

Ténty, ŝalomy — ke ĉiu malsanulo saniĝu, malriĉulo — riĉiĝu, fraŭlo edziĝu!... La komercistoj riĉiĝas — fukĉi! (ŝi ekblovis al la taseto). Junuloj amas... la juna sinjoro amas fraŭlinon — tukĉi! (ŝi ekbatis la taseton per la mano). Ténty, ŝalomy — ne disverŝiĝu!... Ŝi rapide renversis la taseton kaj eĉ unu guteto ne falis la tablon.

— Konservu ĉi tiun akvon, — ŝi diris. — Unu ĝia guto, metita en la tetaseton de virino amata, unuigos vin kun ŝi nedisŝireble. Volu preni ĉi tiun fadenglobon. Ĝi signifas vian vivon; deŝiru de ĝi unu fadenon mallongan — ĝi signifos vian junecon fraŭlan, baldaŭ deŝirotan de via vivo... Bone. Nun vi prenu ĝin en la manojn kaj faru tri ligotuberojn. Sed, dum ĉi tiu via laboro, vi volu pensi pri tio, kion vi deziras plej forte. Se ĉi tiuj ligotuberoj post nelonge maliigiĝos, do viaj deziroj plenumiĝos plej baldaŭ... Nu, pensu ion kaj faru la ligotuberon!

— Ke Olga estu mia edzino, — li ekmurmuretis kaj faris unu ligotuberon.

— Ke mi ne disreviĝu je ŝi, — daŭrigis li, farante alian ligotuberon.

— Ankoraŭ unu ligotuberon!...

— Ke la gepatroj paciĝu, — fine, li ekmurmuris kaj redonis la fadenon en ŝiajn manojn.

Ŝi metis ĝin en peceton de pano mola, kliniĝis super ĝi, murmuretante iajn vortojn sorĉajn kaj baldaŭ redonis ĝin al Ivan.

Per manoj tremantaj pro ekscitiĝo li elprenis el panpeceto la fadenon metitan tien — ĝi ne havis eĉ postsignon de la ligotuberoj.

Ie, kvazaŭ sub tero, eksonis sonorileto. La ciganino eksaltis de sia loko, estingis ambaŭ kandelojn kaj, subite lasinte lin en la mallumo, anoncis:

— Estas dekdua horo!... Ĉio estas finita...

Ŝia mano alkondukis lin en vestiblon. Ĉi tie jam atendis lin la juna ciganino. Almetiĝinte al Ivan kaj ĉirkaŭkaptinte lian kolon per siaj manoj, ŝi ekmurmuretis pasie: — Mi amas vin!...

— Ĉu vi freneziĝis? — diris Ivan, penante liberiĝi el ŝia brako. — Kiu vi estas?...

— Pli mallaŭte!... Mi estas via servantino... Kisu min, kisu!... He, vi ne volas, do mi... — Ŝi eksaltis, kiel katino, lian bruston kaj kovris lian vizaĝon per kisoj.

— Sufiĉe! — fine ŝi diris. — Nun ni iru...

— Kien? — demandis Ivan, ankoraŭ nenion komprenante kaj nur dezirante kiel eble plej rapide liberiĝi de karesoj superfluaj.

— Kiel kien?... Mi akompanos vin ĝis via loĝejo... mi ja estas via servantino.

— Mi ne bezonas je viaj servoj... Foriru!...

— Sed mi volas servi ai vi...

— Mi ekkrios, se vi tuj ne liberigos mian kolon, diris Ivan per voĉo pli laŭta, kun nervemeco rimarkeble kreskanta.

— Kriu!... Mi ŝtopos vian buŝon...

— Lasu min! — freneze ekkriis Ivan, forŝirinte ŝiajn manojn de sia kolo, — aŭ mi mortigos vin... — kaj li ekkuris straton.

— Mia kara! Kial vi ofendiĝis je ciganino malfeliĉa... Pardonu min! Mi amas vin!... Mi mortos sen vi... Vi ne scias amon pasian de ciganino!...

— Mi alvokos policiston! — minacis Ivan.

— Ĉi tio estos superflua — mi restigos vin tuj. Donacu, kara, unu rublon... vi ne pentos je via malavareco. Mi bonservos at vi... Se vi iam bezonos sekretan helpon flankan, vi nur rememoru min, Margariton... Apud preĝejo de Tri Sanktuloj vi povos ĉiam renkonti knabon, ĉifonulon... donu al li unu monereton kupran kaj ekmurmuretu mian nomon, — vi vidos kio okazos...

Li elprenis sian monujon maldikiĝintan, fordonis al ŝi rublon arĝentan kaj ekrapidis antaŭen.

— Ne forgesu, sinjoro: preĝejo de Tri Sanktuloj... Strato Komerca! — ŝi kriis, starante ankoraŭ sur sama loko.

XIII
APUD LA BUTIKO

Plua restado en domo gepatra estis neebla. Ivan estis intencanta forveturi ĉefurbon post unu tago, trovi tie malkaran loĝejon kaj labori. Li sentis sufiĉan provizon da forto kaj energio kaj ankoraŭ ne perdis esperon ree eniri en nombron de studentoj de la universitato.

Nur je antaŭtago de sia forveturo li trovis okazon oportunan lastfoje viziti la butikon kaj rakonti al Olga sian malfeliĉaĵon. Vespere, ĵus la fajroj eklumiĝis en la domoj, li ekiris straton de Esperantistoj. Ĉio estis antaŭmontranta feliĉan finon de l’ afero intencita: neordinara trankvileco kaj ĝojo nekomprenebla estis sentata; al ĉi tiu humoro estis ankaŭ konforma la naturo. Estis unua frosto granda. La neĝo gaje krakis sub botoj. Seka frosta aero, enflugante pulmojn, aldonadis viglecon al ĉiu ekzistaĵo.

Proksimiĝinte al butiko, Ivan konfuziĝis: ĝi estis fermita. — Kion signifas ĉi tio? — li pensis. — Ĉu Olga estas malsana?... La butiko neniam estis fermata pli frue ol je la oka horo de vespero.

Alian eniron en ŝian loĝejon, krom unu eniro tra la butiko, li ne sciis, kvankam ĝia ekzistado estis supozebla. Ne volante eniri domon, Ivan, tamen, deziregis vidi aŭ, almenaŭ, aŭdi ion en ĝi. La fenestroj estis tre proksimaj al la tero, ilian servon li intencis uzi. Sed, kiel intence, ĉiuj fenestroj estis kovritaj de interne per blankaj kurtenoj nepenetreblaj por la rigardo. Dume tra duoblaj fenestrokadroj estis aŭdata ia bruado malklara. Subaŭskultante ĝin, Ivan baldaŭ ekaŭdis konatan voĉon de Olga kaj ies du voĉojn virajn. Unu el ili ankaŭ estis konata al li — ĝi, sendube, apartenis al ŝia patro, sed dua?...

Farante plej diversajn supozojn kaj atinginte nenian rezultaton konsolantan, post longa, vane perdita, tempo, li estis revenanta kun disreviĝo. Lasi la urbon, gepatrojn kolerantajn je li kaj Olgan, de longe neviditan, estis tre malfacile. Sed kiel plibonigi ĉi tiujn cirkonstancojn, almenaŭ la lastan?

Rememorante siajn aventurojn de lastaj tagoj, li subite rememoris la misteran ĉifonulon apud preĝejo de Tri Sanktuluj kaj ankoraŭ pli misteran Margariton.

— Eble, ili ion sciigos al mi pri Olga? — li ekpensis. — Sendube Margarito havis nenian profiton trompi min, promesante al mi sian helpon... Kial mi ne turnis min pli frue al ŝi?...

XIV
NE MINACOJ, SED MONO IGAS PAROLI MUTULOJN

— Kien?... — demandis veturigisto Ivan’on, kiam je mateno sekvanta, metinte en veturilon ĉiujn siajn valizojn kaj sakojn, li sidiĝis la veturilon por lasi la urbon.

— Al la stacidomo... preter preĝejo de Tri Sanktuloj...

— Ĉu en straton Komercan?... Sed pli proksima vojo estas tra strato Fera...

— Mi volas, ke vi veturu preter preĝejo nomita!...

La veturigisto ne rediris plu.

Ankoraŭ de malproksime Ivan rimarkis sur la angulo de strato Komerca apud la preĝejo ian figuron senmovan. Nenia dubo, ke ĝi estas la ĉifonulo.

La veturigisto, laŭ ordono de sia sinjoro, haltis apud la preĝejo mem, kaj, scivoleco nekaŝebla, rigardis jen Ivan’on, alproksimiĝintan al la knabo ĉifonulo, jen la ĉifonulon mem. Li estis mizera knabo 10-11 jara kun malpura vizaĝo kaj longa vestaĵo, farita el milo da diverskoloraj kaj diversformaj ĉifonoj. Kiam Ivan proksimiĝis al li, la knabo formetis sian ĉapon kaj, eltirinte al li sian manon, malfermis la buŝon por diri ion, — sed, anstataŭ parolo atendata, el lia gorĝo elflugis malklara naza sono: — «ghe-e!»

— Margarito!... — diris Ivan apud mem lia orelo.

Nenia muskolo ektremis en lia vizaĝo. Estis klare, ke ĉi tiu ĉifonulo havis neniajn rilatojn al la ciganino.

— Margarito!... Knabo diru, kie ŝi estas?... Mi rekompencos vin... — ree ekprovis Ivan. — Vi silentas, bone!... Mi invitos policiston...

La knabo ree ellasis sonon: «ghe-e!»... kaj eltiris al Ivan sian manon.

— Sinjoro, lasu lin: li estas mutulo... Mi konas lin... preskaŭ tri jarojn li staras ĉi tie ĉiutage kaj petas almozon.

— Tri jaroj... — pensis Ivan. — Sekve li estas sama ĉifonulo, pri kiu parolis la ciganino... Kial do li silentas, kvazaŭ li neniam aŭdis ŝian nomon — vorton kondiĉan. Mi uzos lastan rimedon: mi donos al li unu moneron arĝentan kaj ripetos ŝian nomon.

— Margarito!... Kial vi silentas, malsaĝulo. Prenu la monon kaj faru kion mi deziras!...

Tiam okazis io, kion atendis nek Ivan, nek lia veturigisto. L’ okuloj de la knabo ekbrilis per fajro, li ekkaptis la moneron kaj, laŭte ekkriinte: «atendu duonminuton», ekkuris laŭlonge de la strato.

— Mirindaĵo!... diris la veturigisto.

— Vi parolis, ke li estas mutulo, — ĉu vi aŭdis lian parolon?...

— Nun mi vidas, ke la mono igas paroli eĉ mutulojn...

Efektive, apenaŭ pasis ne pli ol duonminuto, la knabo revenis sian lokon. Post li paŝis rapide Margarito.

— Mia anĝelo! — ŝi diris, intencante ĉirkaŭkapti lin.

— Volu paroli sen karesaĵoj! Mi rapidas fervojon... Ĉu vi scias ion pri Olga?...

— Ĉi tie la vento subaŭskultas nin... Via veturigisto alveturigos nin ambaŭ al mia loĝejo.

Ŝi ensaltis la veturilon. Ivan sen kontraŭparolo sekvis post ŝi kaj la veturilo ekveturis laŭ la direkto montrita per ŝi.

XV
LASTA ĈAPITRO

— Sidiĝu, mia amato!... Ne maltrankviliĝu: neniu nin vidos aŭ subaŭskultos ĉi tie, — diris Margarito, enkondukinta lin en malpuran ĉambron de etaĝo subtera de unu granda domo. — Ne koleru, sinjoro, je mi. Mi estas ankoraŭ juna... ni ĝoju dum ni estas junaj... Via Olga estas sana!... Ĉu vi komisios al mi transdoni al ŝi letereton? Ŝi tre enuas je vi, serĉas okazon por kunvidiĝi kun vi kaj, ŝajne, ne havas rimedojn por tio.

— Kial vi scias ĉi tion?

— Kial?... Ha-ha-ha!... — ŝi ekridis. Ciganinoj scias multon, — mi do scias ĉion!... Jes! Mi havas pli multe da oreloj kaj okuloj ol vi — harojn... Mi scias, ke vi hieraŭ dancis sub ŝia fenestro... Kial vi ne eniris ĝin? Ĉu vi timis, ke ŝia patro forpelos vin?

— Pro kio li forpelus min?...

— Pro kio?... Pro la kisoj!... Por kio vi babilis pri ili ie dum nokto?... Oni ĉion subaŭskultis. Se vi scius, kiom da larmoj kaj malĝojo kaŭzis al ŝi via babilemeco, do vi estus pli silentema.

— Permesu do... mi nenion komprenas. Kiu do sciigis vin pri ĉio... pri mia amo, hieraŭa vizito nesukcesa... pri nia kiso?...

Anstataŭ respondi, la ciganino ree ekridis.

— Kial do vi ne respondas?... Nu, diru al mi almenaŭ, kiu vi estas — ekzistaĵo mistera, ĉioscianta... Diru! Mi rekompencos vin malavare, nur vi faru min feliĉa... Diru, kies ŝi estos?... Kial hieraŭ, malgraŭ horo frua, la butiko estis fermita?... Diru al mi ankaŭ...

— Estu pa-ci-enc-ema! — majeste kaj tirate ŝi diris. — Neniu forprenos de vi tion, kion donacis al vi mem naturo. Vi estis, estas kaj estos la sola posedanto de Olga.

— Kiel?... Ripetu: mi estis, mi estas, mi...

— Vi estos ŝia fianĉo, poste la edzo, tirano, despoto! — ŝi aldonis.

— Silentu! Mi deziras esti nek despoto nek tirano... Por kio vi uzas ĉi tiujn vortojn nekonvenajn?...

*

Ivan estis feliĉa. Dum la tuta vojo li kantis ĝojajn kantetojn, sendis al iu kisojn aerajn tra fenestroj de l’ vagono; unuvorte li agis kiel homo ebria aŭ freneziĝanta.

Margarito kaj la tuta cigana nesto fripona ankaŭ estis tre feliĉaj dum ĉi tiu tago. Dank’ al malavara mondonaco de Ivan, trompita tiom facile, ĉiuj ili, ebriiĝinte pro granda kvanto da brando eldrinkita, dancis, kriis kaj kantis abomenajn kantojn malĉastajn.

Olga, longe aŭdinta nenion pri Ivan, forgesis lin tute kaj dum ĉi tiu vespero ĝuis ankaŭ feliĉon en brakoj de sia fianĉo Paŭlo Firsov.

Ĉi tiu vespero memorinda alportis feliĉon ankaŭ al la gepatroj de Ivan. Dum sama vespero ili sciiĝis, ke Olga — amatino de ilia filo — edziniĝas je komercisto Firsov...

*

Post du tagoj, reveninte sian loĝejon el universitato, Ivan trovis leteron. Disŝirinte la koverton, li tralegis nur tri komencajn ĝiajn liniojn, skribitajn de la patro, kolereme disŝiris la tutan leteron kaj ekfalis en la liton kun laŭtaj malbenoj. Li havis tempon tralegi nur jenon: «Nia kara filo! Kun ĝojo neesprimebla mi sciigas vin, ke via konata knabino Olga edziniĝis hodiaŭ. Esperante, ke vi ankaŭ partoprenos en nia ĝojo komuna, mi invitas vin ree hejmen. Monon por...»

... Ciganinoj neniam trompas!...