Pinto de novelarto

Ulrich Becker: La aĵoj kaj la sezonoj. 114 p. Ilustrita de Uday K. Dhar. Pro Esperanto, Vieno 1996.

El la dek du tekstoj de ĉi novelaro, ses ricevis premion aŭ honoran mencion en la Belartaj Konkursoj de 1990, -91 kaj -95. La cetera sesopo tamen havas saman aŭ pli altan literaturan nivelon. Kelkaj tekstoj havas formon de klasika novelo, aliaj pli liberan prozan formon.

Ulrich Becker prezentas plurajn tekstojn, kie li eksperimente provas diversajn stilojn kaj ĝenrojn. Kelkaj estas ne tre interesaj, kiel Rezolucio 11.59.h kaj Bagateloj, pro kiuj oni nomis lin Nova Talento en 1990. Aliaj estas des pli frapaj.

En la titola novelo La aĵoj kaj la sezonoj li prezentas scenon en kvar versioj, ĉiu kun posta komento de la aŭtoro al la leganto. Mi ne povas facile vidi la plenan signifon de tiu teksto, tamen ĝi iel metas la homon kiel ĉeneron en pli vastan kuntekston de la vivo, kaj krome aludas la signifon de fikcia artaĵo. Entute fascina, plurdimensia kaj ne evidente travidebla verko.

La venko estas sciencfikciaĵo, ne tre mirinda. Eble ĝi tamen atendindas pro tio ke male al multaj aliaj samgenraj verkoj, ĝi ne estas tradicia banalaĵo kun aldono de laserpafiloj kaj temposaltoj, sed fakte havas baze sciencfikcian temon. La ideo plekti en ĝin Esperanton tamen ne tre konvinkas.

Trompo estas ĉarma, petola bagatelo, kiu ludas per la verkista rolo, la fikcio, la rolo de leganto. Ĝi do ne estas tre serioza, grava verko, sed sukcesa kaj amuza.

Tute alia estas La okuloj de Nanimbo, kie mistero kaj traktado de psikaj fundoj trovis konvenan formon:

Li prenas unu okulon el la skatolo en sian varman nigran manon, kaj proksimigas ĝin al siaj propraj okuloj. Post iom da tempo, dum kiu liaj okuloj alkutimiĝas al la proksimeco, li vidas vizaĝojn, multajn suferantajn vizaĝojn, dekojn, centojn da junaj kaj maljunaj, mortaj kaj vivaj, malsanaj kaj malsataj vizaĝoj. (p. 39)

Eble la aŭtoro tamen povus ankoraŭ iom pli ellabori sian temon, ĉar la novelo ŝajnas iom mallonga kaj nepreta.

En Jingoj aŭ Ĉar ni estas germanoj li traktas temon kiu reaperos en pliaj tekstoj. Temas pri la diversaj turniĝoj de la germana historio, kaj ties efikoj al la individuoj en nia epoko. Ĉi tie li elektis trakti tion en formo de letero verkata de 13-jara Toĉjo. La baza ideo kaj la temoj traktataj estas bonaj, tamen Ulrich Becker tute ne kreis kredindan 13-jarulon, nek lingve kaj stile, nek kiom koncernas la enhavo de liaj pensoj. Ĉi Toĉjo fojfoje ŝajnas pli kvinjara ol jam adoleska. Tamen oni trovas en ĉi teksto multajn trafajn kaj malicajn rimarkojn pri la sinteno de plenkreskuloj.

Sub la titolo La memoreroj sekvas kvar tekstoj, ĉiu dividita en tri partojn. En Tri kazoj de amoro ni trovas ege impresajn, fortajn tekstojn kiuj prezentas la fizikan deziron de viro al viro. Verŝajne en Esperanto neniu teksto simila jam aperis pri seksa deziro, ĉu samseksa, ĉu malsamseksa:

Mi tremis sub liaj tuŝoj, kiuj dume disvastiĝis kaj superŝutis mian haŭton ĉiuloke samtempe, por kio manoj kaj buŝo ne plu sufiĉis kaj li devis mem senvestiĝi, nur por meti siajn varmajn facojn en la servon de la arto de sia delogado. (p. 63)

En Tri kazoj de amo la intenso jam malpliiĝas, la fokuso iom malkoncentriĝas. En ĝi tamen la tria parto estas impresiva, konsistanta el unu sola frazo sur du paĝoj kaj esprimanta eble pli multe ĵaluzon ol amon. Tri okazoj en urboj trafe kaj malsametose prezentas impresojn el Novjorko, Helsinko kaj Berlino, en stilo ege lerta kaj konvena - aŭ pli precize en stiloj malsamaj por la tri diversaj scenoj. En Tri okazoj el historio la aŭtoro traktas situaciojn, kie oni diversloke en Eŭropo konfrontas lin - junan germanon - kun tio, kion eblus nomi la hereda kulpo de germanoj - aŭ eble la hereda kulpigado de germanoj fare de aliuloj. Temas pri tri tute malsamaj reagoj, ekde la embarasiĝo de juna rusino, tra la meditema evito de Varsovia butikisto, ĝis la ebria insulto de franca kelnero. Tre bone kaj retenite la tekstoj prezentas la tristecon kaj rezignacion de la juna germano fronte al tiuj situacioj.

Laste en la novelaro aperas malutopiaĵo La Esperanto-maŝino. Ĝi estas tre lerte kaj impresive verkita hororaĵo pri senintenca salto en teruran estontecon. La aŭtoro jen pentras mediojn kaj etosojn tre sukcese. Nur la apero de Esperanto en la rakonto ankaŭ ĉi-okaze ŝajnas iom nemotivita.

Estas preskaŭ unikaĵo povi recenzi Esperantan beletraĵon sen devi plendi pri la lingvaĵo. Efektive, la Esperanto de Becker estas tute normala, moderna, vivanta, senmakula. Se aldoni al tio la maturan, varian stilon kaj la diversmaniere lertajn novelkonstruojn, ĉi novelaro konsistigas pinton en la Esperanta novelarto de la 90aj jaroj - precipe, se oni vastigas la nocion novelo al diversspecaj mallongaj prozaĵoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La aĵoj kaj la sezonoj Ulrich Becker Ĉefpaĝo originala literaturo