Stellan Engholm: Al Torento

ENGHOLM, Stellan ; Al Torento ; 95p ; Köln ; 1930 ; Heroldo de Esperanto ; 2a eld. Stockholm 1934, Eldona Societo Esperanto.



“Kiel vi diras, kelkaj recenzistoj laŭdis ĝin. Laŭ mia opinio ili troigas la literaturan valoron – kiel ordinare en esperantaj recenzoj .... Cetere la lasta duono de la libro devus esti multe pli longa por sufiĉe pentri la socian vivon ktp. La libro devus esti romano, sed tiom ampleksan libron mi ne estus povinta eldoni, kaj pro tio mi devus limigi la rakonton kaj fari nuran skizon. Sed estas iom strange al mi. La recenzistoj vidas en ĝi nur la belarton. La problemon, kiun mi provis bildigi per tiu rakonto, ili ŝajne tute ne atentis aŭ eĉ ne rimarkis. Mi volis simbole esprimi kelkajn pensojn pri la nuntempaj homoj.”
/Revuo Orienta de junio 1935: citaĵo el letero de Stellan Engholm al Tutomu Maeda.

Legu recenzon de Sten Johansson: Torento kvieta

Legu recenzon de Robo (Reginald Banham) el La Suda Kruco 1930:
Al Torento

Legu recenzon de R.M. el Pola Esperantisto 1932: Al Torento

Legu recenzon el Pola Esperantisto 1935: Al Torento

Legu recenzon de Arnold Behrendt el Germana Esperantisto 1930: Al Torento

Legu recenzon de Vlostano el Esperanto-Sumoo marto 2018: Al Torento

"Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Ĉirkaŭ tiun ĉi simbolan signifon havanta urbeto fluas trankvile, tamen dolore, la simpla, sed problemplena historio, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita."
/Silabo, Hungara Heroldo, 1930, n-ro 5.

"Prijunula verko de juna aŭtoro tridekjara kun kvalitoj kaj mankoj komunaj al tiaj verkoj. Ĝi estas la historio de junula kamparano allogata de la urba vivo kiu ne trovas la celon de l' vivo ĝis amsento, unue malfeliĉa.
Fine satigas liajn aspirojn. Al la eterna temo la juneca amo li sciis doni individuan apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teorioj, la poezi-inspira sugesto de l' vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La stilo estas plaĉa, pentra, poezia.
'Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj, kiel revoj de laciĝinto.'"
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu ĝin ekrane kiel e-libron

Reen al: Stellan Engholm - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj

2