Rado de vivo

Valentin Melnikov

Bobbie Wilmina. La amo-rado. Pisa, Edistudio. 2019. 60 paĝoj. Prezo ĉe UEA: 15,00 €

En 1932 aperis la famaj “Sekretaj Sonetoj”, kiuj certe ŝokis la tiaman publikon. Tial Kálmán Kalocsay ne riskis aperigi la libron sub sia vera nomo, uzis pseŭdonimon, “Peter Peneter”. En 2002, laŭ manuskripto verkita en 1954, aperis (bedaŭrinde, etkvante kaj grandpreze, tial malpli konata) sonetaro “La sekreta psiko”, verkita de “Evo Sveti Vrag”, kiel virina aldonaĵo/kompletigo/versio – aŭ, laŭ la vortoj de Christian Declerck “...ina kontraŭparto, simetriaĵo, vera parulo de la sonetaro de Peter Peneter...”. Ke la duan libron reale verkis Marjorie Boulton, oni eksciis nur post ŝia morto.

Aliaj tempoj – aliaj moroj. En 2010 enmondiĝis krude erotika (preskaŭ pornografia) romano de Darik Otira (pseŭdonimo de ĝis nun nekonata persono) “Vojaĝo al kuniĝo” (“Konfesoj de seksobsedito”), kiun mi siatempe recenzis*. Do tute ne mirindas apero de “virina versio” ankaŭ de tiu romano: de iu Bobbie Wilmina “La amo-rado”.

Simpla vortludo-metaforo: amo/amoro kiel peza nehaltigebla rado ruliĝanta tra la vivo. Jam la unua frazo frapas, venigante en la etoson: “Mi festis mian dekkvaran naskiĝdatrevenon per la nasko de mia dua infano.” Nekredeble? Legu plu la membiografion/taglibron de voluptema junulino, devenanta de eta kariba insulo, ŝokiĝu plu. Tamen, ĉio priskribita estas psikologie versimila kaj konvinka.

La aventuroj estas ne nur seksaj. Ŝi diligente lernas, studentiĝas eksterlande, studas muzikon kaj inĝenieradon, poste eĉ sukcese lernas piloti aviadilon. “Mia kutima voluptemo provizore dormadis kaj mi ne volis en tiu momento reveki ĝin; mi konstatis kiom pli da koncentriĝo kaj tempo mi havas kiam ne estas tiom da tiaj distraĵoj”. (p.25) Dank’ al sia talento, laboremo, obstino kaj impertinento (en bona senco) ŝi atingas ĉion... nur pri familia feliĉo ne ĉio glatas. Ĵaluzo, trompoj kaj blufoj, venĝo de eks-amanto... kaj ŝokaj informoj pri propraj gefiloj. Ni observas la protagonistinon ĝis ŝia proksimume 50-jara aĝo, kiam ŝi refoje frontas jam spertitan ŝokan problemon...

Priskribo de seksumadoj okupas ne tiom multe da loko. Ĉeestas meditoj, kaj eĉ popularaj klarigoj pri aviado, pri patentoj kaj financoj. Eĉ se iu hazarde ne scias, kio estas Fejsbuk – jen estas bazaj informoj.

La aŭtoro, kiu ajn ŝi/li estas, libere posedas Esperanton, kvankam eraretoj ie-tie videblas. La stilo, tamen, ne tute

glatas: “Kiel lia sola heredanto mi havis la taskon prizorgi ĉiujn postmortajn taskojn” (p.40); “Mi ĉiam estis suspektinta ke mi neniam estis pli ol petoliga distrilo por Andreo” (p.53). Laŭ formoj kiel “mi prenis el mia mansaketo mian lipruĝon” (p.59) ks eblas diveni la denaskan lingvon de la aŭtoro.

Kiu legos la libron? Certe la gejunuloj, kiuj krom kontentigo de siaj seksaj deziroj ricevos iom da ĝeneralaj utilaj scioj, kaj eble la ekzemplo de studemo-laboremo kaj obstino instigos ilin mem fari bonan karieron. Niaj libroj estu plej diversaj, samkiel en ĉiu alia lingvo.

Ne supozu, ke Esperanto-beletron verkas kaj legas nur malmojosaj fridpisuloj...

* Beletra Almanako 8, ankaŭ en la reta katalogo de UEA

 

 

Reen al:

La amo-rado Ĉefpaĝo originala literaturo