Anekdotaj travivaĵoj

Johan Hammond Rosbach: Bagatelaro. Novelaro, 174 p. Esperantoforlaget, Oslo 1951.

La novelaro Bagatelaro estas la unua Esperanta verko de Johan Hammond Rosbach, aperinta kiam la aŭtoro havis 30 jarojn. Ĝi konsistas el 15 diverslongaj noveloj plus kelkaj ŝercaj versoj. La tono de la noveloj estas humura kaj sprita, efektive kelkaj el ili estas nuraj anekdotoj, tamen ofte la aŭtoro enplektis en la rakonton multe da scioj kulturhistoriaj, mitologiaj, eĉ citaĵojn el klasika literaturo.

Kvankam pluraj el la noveloj estas interesaj kaj spritaj, tamen ne eblas diri, ke ili estas tre lerte faritaj. Temas pri rakontoj pri strangaj okazaĵoj kaj travivaĵoj. Iufoje la "mi" de la novelo mem rakontas pri iu sperto, alifoje li renkontas iun, kiu prezentas al li sian historion. Ofte la aŭtoro ne trovis tute kredindan motivon kaj manieron, kial kaj kiel oni ekrakontas sian travivaĵon. Alifoje la ampleksaj scioj pri klasika kulturo iom nenature kaj trude aperas en laŭdire ĉiutageca dialogo.

En la plej longa novelo, Mozaiko, Rosbach kreas etan Dekameronon de kvin homoj, kiuj hazarde dividas kupeon dum trajnveturo. Tamen ne temas pri erotikaĵoj. Laŭ propono de unu el la kvinopo, ili unue sinsekve divenas, kiu estas la najbaro, poste ili prezentas po unu travivaĵon. Kaj la formo, kaj kelkaj el la rakontoj estas sufiĉe bonaj, kvankam altrudiĝas iom tro da koincidoj.

Alia ampleksa novelo, Teorio kaj praktiko, temas pri amo kaj socia justeco. Bedaŭrinde la aŭtoro ne tre talente pritraktas tiujn temojn. Ĝenerale la amoj kaj enamiĝoj en Bagatelaro aperas kliŝaj, nerealaj. Kaj kvankam aperas sufiĉe interesaj kaj individuecaj portretoj de viroj, la virinoj, precipe la junaj, ŝajnas ĉerpitaj el pure reva mondo.

Ofte oni sentas la tempan proksimecon de la dua mondmilito, kaj kelkaj rakontoj estas lokitaj al naziaj koncentrejoj. La aŭtoro tamen ne sukcesas rekrei vere timigan senton en tiuj partoj, male la etoso ŝajnas sama kiel en anekdotoj el ĉiutaga vivo normala. La sola vere timtremiga peco en la novelaro estas simpla fantomrakonto.

Ofte la aŭtoro uzas iun tre simplan spritaĵon, kaj konstruas ĉirkaŭ ĝi tutan novelon. Kelkfoje li estas sukcesa, ekzemple en Bagatelo pri sitelo, kiu temas interalie pri serĉado de io perdita en puto (jen, cetere, bonega metaforo de preskaŭ io ajn, ekzemple de verkado...), kaj Per ardua ad astra, anekdoteto pri knabo kiu preparas sin por fatalo. Sed en aliaj okazoj, la rakontoj finiĝas iom stumpe, kaj oni sentas mankon de io, kiel en La kapo kaj Anna Maria. Ankoraŭ aliaj provoj plene fiaskas kaj aperas nur kiel stultetaj malspritaĵoj, kiel Saluton al la reĝino kaj Honto. En tiu lasta, la aŭtoro provas rekrei klaĉan dialogon de vilaĝaninoj, bedaŭrinde kun netrafa rezulto, se temas pri la stilo kaj tono.

La rakontmaniero en preskaŭ ĉiuj noveloj estas simpla, preskaŭ senarta. Kaj la lingvaĵo de la novelaro estas plejparte tre facila. Eĉ iufoje mi demandas min, ĉu la aŭtoro intence faciligis, aŭ eble nur ne trovis pli precizan esprimon. Tiel oni trovas "falŝirmilo" = paraŝuto, "juĝo" (p. 99) = verdikto, "premi" (p. 147) = brakumi, "grandiĝi" (p. 158) = plenkreski, "enŝprucigo" (p. 172) = injekto. Kelkaj lingvaj eraretoj troviĝas: "kamerado" (p. 61, 62) = kamarado, "pantalonoj" (p. 120) = pantalono, "ekmovi" (p. 122) = ekmoviĝi, "fermi" (p. 132) = fermiĝi, "fraĝila" (p. 169, 171) = fragila. Fojfoje aperas, eĉ en dialogo, vortostakoj kiel "rigardantinaro" (p. 163). Tamen, la ĝenerala lingva impreso estas facileco kaj flueco.

Sten Johansson

 

Reen al:

Bagatelaro Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo