Homeca novelaro

KARPUNINA, Lena: La bato. Novelaro, 125 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 2000.

De kelkaj jaroj noveloj de Lena Karpunina ricevadas premiojn kaj honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2000 aperis kolekto de 15 noveloj sub la titolo La bato.

La stilo de Lena estas simpla kaj glata. Ŝi rakontas laŭ senpera, efika maniero, sen tro detalaj priskriboj aŭ lingvaj komplikaĵoj. En sia rekta maniero ŝi prezentas scenojn kaj situaciojn kiuj impresas tre vere, kredinde kaj realisme. La medio kutime estas inter "simplaj homoj" en la iama Sovetunio. Tamen ne temas pri grizaj, seninteresaj figuroj. Male, Lena montras ke ĉiu homo estas unika kaj koninda. Ŝia majstra talento verkista konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti eĉ la plej strangajn personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin. En la Esperanta literaturo tiu ŝia talento estas vere malofta.

Lena Karpunina naskiĝis kaj plenkreskis en Taĝikio sed nun vivas en Germanio. Kelkaj el la noveloj en La bato ŝajnas tute aŭ parte membiografiaj. Aliaj prezentas homajn sortojn en la lasta epoko de Sovetunio aŭ en la tempo postsoveta. Preskaŭ ĉiuj baziĝas firme sur bona psikologia realismo. Temo kiu aperas en pluraj noveloj estas la rilato inter infanoj kaj iliaj gepatroj en malfacilaj kondiĉoj. El ili eble La patrino kaj la filino plej emociis min. Ĉiam legante verkon de Lena, oni povas esti certa ke ŝi ne kondamnos aŭ malestimos personojn en la rakonto. Ŝi scias tro bone ke sub forta premo ni ĉiuj perdas partojn de nia poluro kaj bona konduto. Sed ŝi scias ankaŭ elserĉi kaj montri tiun pecon da homeco kiu ĉiam restas ĉe ĉiu persono.

Du noveloj en La bato prezentas pli dramajn agojn, kiuj impresas ne persone spertitaj. Tiuj rakontoj laŭ mi ne funkcias same bone kiel la ceteraj, tamen ankaŭ ili legindas. En du aliaj noveloj rolas ankaŭ Esperanto, tamen ne kiel ĉefa temo.

Mi tre rekomendas la novelaron de Lena Karpunina. Pro la facila kaj senbalasta lingvaĵo eĉ meza lingvoscio sufiĉas por ĝui ĝin. Kelkaj el la pli mallongaj noveloj eĉ uzeblus kiel legaĵo por konversacia studrondo. Sed dank' al la majstra psikologio ankaŭ pli postulema leganto trovos valoran verkon en la maldika novelaro.

Sten Johansson

 

Reen al:

La bato Lena Karpunina Ĉefpaĝo originala literaturo