Sukerita fabelo

Atus Goldoni, Lina Gabrielli: Bill kaj Lazuraj Okuloj aŭ du kuleretoj da ĉielo. 82 p. Ascoli Piceno 1964. La verkintoj. Dua eldono: La dua jarcento, IEM, Vieno 1999, 30 p.

De pli frue mi konas la novelaron Karnavalo el 1973 de Lina Gabrielli. Nun mi konatiĝis kun pli frua verko, Bill kaj Lazuraj Okuloj el 1964, kiun ŝi verkis kune kun la cetere nekonata Atus Goldoni.

Malfacilas imagi ke unu sama persono kunkreis tiujn du verkojn. En Karnavalo oni trovas bonajn novelojn psikologie verecajn en bela stilo tre senpera, konkreta, ŝargita per intensaj sentoj sed lingve tute senbalasta. Kontraŭe, Bill kaj Lazuraj Okuloj estas rakonto kun naive fabela enhavo en stilo sukerita, babila, vortriĉa.

La rakonto temas pri itala knabo, kiu kun siaj amikoj ludas fantaziojn pri la usona “Wild West”. Sed la ĉefaĵo estas lia renkonto kun bluokula knabino, kiu vekas en li “senkulpan amon”.

Ne estas klare al mi, por kiuj oni verkis ĉi rakonton. Ĝi ŝajnas celi nek infanojn nek plenkreskulojn. La perspektivo estas nek unu nek la alia. Tute mankas ĉia realismo, sed ankaŭ la fabeleco ŝajnas iel sencela. La etoso estas tiu de sukeritaj edifaĵoj por la etburĝaj infanĉambroj de antaŭ kelkaj jardekoj, sed al la rakonto mankas io kerna, io grava, io vera.

En la rakonto aperas sufiĉe multe da dialogoj de la infanoj kun diraĵoj kiel ĉi-sube:

– Ne movu cin, El Rajo, alie ci estos mortigota.

Aŭ aliloke de alia knabo:

– Mi estus preferinta enplanti sagon en unu tibion de Ronda Vizaĝo.

Troviĝas kelkaj detalaj naturpriskriboj, kaj oni mencias faŝistan urbestron, sed krom tio la rakonto okazas kvazaŭ ekster konkreta loko kaj tempo. La lingvaĵo plejparte estas iom peza. Resume do temas pri sukerita fabelo, kies celo pli-malpli eskapas mian komprenon.

Sten Johansson

 

Reen al:

Bill kaj lazuraj okuloj Atus Goldoni Lina Gabrielli Ĉefpaĝo originala literaturo