Rakonti kaj sonĝi

Julian Modest: Ĉasisto de sonĝoj. 108 p. Eldonejo Libera, 2019.

Lastatempe Julian Modest dediĉis sin multe al verkado de krimromanetoj, sed feliĉe li ne tute forlasis sian plej fortan ĝenron, la novelojn. Ĉi tiu kolekto el 28 noveloj plejparte tre mallongaj pli-malpli similas liajn pli fruajn novelarojn. Regas ĝenerale milda melankolio kaj ia ekstertempa aŭ eksmoda etoso, kaj la medioj ofte estas la kamparo aŭ vilaĝoj, ofte en montara regiono de Bulgario, kvankam la nomo de la lando preskaŭ neniam aperas eksplicite. Tiujn mediojn kaj ties loĝantojn Modest bone prezentas. En pli fruaj volumoj pluraj noveloj havis iom stumpajn finojn, sed tiu problemo estas malpli ofta en la jena kolekto.

La plej multajn el la 28 noveloj oni povus dividi en du kategoriojn: la fabeloj, kie ekstera realismo ne gravas, kaj la edifaĵoj, kiuj povas esti realismaj en detaloj sed kie ĉiu bona ago fine estas premiata kaj ĉiu malbona punata. Kelkaj el ili tamen estas ĉarmaj dank’ al la medio kaj etoso.

Sed pluraj noveloj elstaras per pli originala temo, intrigo aŭ formo. La titola novelo Ĉasisto de sonĝoj estas eta perlo, rakonto pensige metafora surbaze de bona ideo. La lupino estas relative longa novelo, kies protagonisto estas lupino. Ni sekvas ŝian vivon kun pariĝado, naskado de idoj kaj prizorgado de tiuj, kaj tiu vivo prezentiĝas ne nur de ekstere. Modest eĉ provas psikologie prezenti la internan memon de la lupino – jen iom aŭdaca ideo, sed ne tute malsukcesa.

Renkontiĝo estas amare realisma rakonto pri adoptito, kiu renkontas sian biologian patron. La mantelo kaj La blanka koŝmaro estas realismaj noveloj, kiuj finiĝas per elreviĝoj – ne por la leganto, sed por la protagonistoj. La enigma silueto estas rakonto iom legendeca. Du dolĉvoĉaj sonoriloj estas romantika amrakonto. La soldato - savanto estas jen melankolia jen drama rakonto pri naturkatastrofo.

La virinoj en la verkoj de Julian Modest estas aparta temo. Junaj fraŭlinoj ĉiam estas belaj, sveltaj, kun longaj haroj kaj mallongaj jupoj. Iliaj mamoj similas maturajn pomojn, persikojn aŭ kiel ĉi-verke: “ŝiaj mamoj similis al du maturaj cidonioj”. Sed la edzinoj kaj eksedzinoj estas postulemaj megeroj, kiuj volas ke la edzo perlaboru pli da mono, kvankam ili mem ja laboras profesie, krom prizorgi la hejmon. “Darina konstante ripetis, ke aliaj viroj havas grandajn salajrojn kaj la salajro de Vasil estas mizera.” Oni sentas ian profundan elreviĝon pri geedza vivo en multaj el la Modestaj tekstoj.

La stilo kaj lingvaĵo de Ĉasisto de sonĝoj estas simpla kaj klara, kiel ĉiam en la verkoj de Julian Modest. En ĉi tiu volumo oni apenaŭ rimarkas propraĵojn de orienteŭropa Esperanto. Mi tamen ŝatus mencii kelkajn vortojn, kiujn la aŭtoro ĉi tie kaj aliloke uzas iom aparte. Foje aperas malgraŭ kiel subjunkcio, do en la senco kvankam, kio ne estas ĝenerale akceptita. “Tamen malgraŭ sepdekjara, Velin bone fartis kaj deziris fiŝkaptadi.” Same kiel multaj aliuloj, li uzas servi en la senco prezentisurtabligi, kio ne kongruas kun la normala signifo de la vorto. “Ivan [...] servis la menditajn trinkaĵojn”. Simile li uzas vesti en la senco surmeti, kaj ankaŭ tio estas ofta eraro ĉe aliuloj. “Ŝi eniris, malvestis sian mantelon”.

Tria verbo, kiun Modest uzas en propra maniero, estas sonĝi, sed tion mi ne volas kritiki, eĉ male. “En urbo Vidin mi sonĝis grandan ŝnuran ŝtuparon”. “Tamen ĉi-nokte li sonĝis la pupon, kiu denove okulsignis al li.” Fakte tia uzo ŝajnas al mi elvokiva kaj imitinda, kvankam malofta.

La volumo havas antaŭparolon de Lode Van de Velde kaj enkondukon, kie Julian Modest mem klarigas siajn ideojn pri kio estas rakonto.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Ĉasisto de sonĝoj Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo