Julio Baghy: Dancu, Marionetoj

BAGHY, Julio ; Dancu, Marionetoj ; 1927 ; 176 p.

"La samaj kvalitoj, kiuj distingas lin, kiel poeton, montras sin klare ankaŭ ĉi tie: profunda sento, sincera kor-ekstremo kaj plenkora homa komprenemo por la elpuŝitoj de l' vivo, aparta inklino por la filozofia profundigo de l' temoj, penetra kaj tial ofte pesimisma vidmaniero, kolora kaj sukoŝvela, tamen konciza kaj rapida lingvo." /K. Bodó, Hungara Heroldo, febr 1928.

"Eĉ kiam birdo paŝas oni konscias ĝiajn flugilojn. Eĉ kiam poeto proze verkas, lia stilo restas lirike artplena. Per tipaj pentraĵoj li skizas apartajn trajtojn de l' homa animo. Jen luktas inter si kontraŭaj tendencoj, disciplino kaj kompato, superstiĉo kaj fatalismo; jen la mizero estas la grundo, kie kreskas ne atenditaj altruistaj sentoj, jen postmilitaj teruregaj aŭ bonhumoraj rememoroj. El la rakontoj de Baghy persone mi malpli ŝatas la alegoriojn, kie inspiro ne ŝajnas tiom natura kiuj tro videble celas doni al la rakontaro unuecon, kiun ĝi ne havas, nek bezonas dume la aliaj pli spontanaj estas veraj juveloj. Inter ili "Nur Homo" la sola vera novelo malgraŭ la subtitolo: Novelaro de l' libro, estas kortuŝanta romaneto kie trompita edzo rekonas ke pro la cirkonstancoj prava estis la facilanima edzino ke li devas lasi ĉin al la rivalo. Krom kelkaj nebezonataj vortoj kaj preseraroj, mi senhezite rajtas diri ke tiu nova libro estus grava ne nur en nia verkaro sed ankaŭ ĉe ia riĉa nacia literaturo."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu la tutan verkon: Dancu, Marionetoj

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1928: Dancu, Marionetoj

Legu recenzon de "Han-ka" el Pola Esperantisto 1932: Dancu, Marionetoj

Legu recenzon de Karl Minor el Germana Esperantisto 1931: Dancu, Marionetoj

Legu recenzon de Robo (Reginald Banham) el La Suda Kruco 1932:
Dancu, Marionetoj

Reen al: Julio Baghy - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj