Denaska kongresano

Johansson, Sten: Denaska kongresano kaj aliaj noveloj. Skövde: Al-fab-et-o, 1992. 46p. Broŝurita.

Temas pri naŭ noveloj elsub la plumo de konata sveda verkanto en Esperanto. En la antaŭparolo, Stig Jacobson promesas, ke "banalaĵoj ne tedos vin" en ĉi tiu libro, kaj pri tio li pravas, kvankam ne ĉiu novelo estas poreterna literaturaĵo.

Por tre rapide skizi la enhavon: "La ĉokolada biskvito" en du paĝoj montras, ke estas tre danĝere kulpigi sen pruvaĵo. En "Krokizo" juna artisto trovas, ke ankaŭ estas danĝere apartigi la distran kaj laboran partojn de la cerbo. "La garantiulo" estas unu el kvin personoj kaptitaj dum aerkapero, sed li havas planon por eskapi vivanta ... "Denaska kongresano", la titolnovelo, estas ne tute serioza rerigardo al la historio de la Esperanto-movado depost la unua mondmilito. "Nils Lapono" estas sufiĉe bona montro, kiel naskiĝas legendo -- kun helpo de oficialaj instancoj. "Kiu kaĉon kuiris ..." rakontas al ni pri fuĝado kaj hormonoj. Per "Spuro en blanko" ni trovas, ke la printempo ne estas la plej bona sezono por ĉiuj homoj en ĉiuj lokoj. "La viro kiu restos" estas vinjeto kiu per unuopa ekfoto montras la senhaltan pluiradon de la progreso, kaj kiel ĝi postlasas la maljunajn; stile, ĝi ŝajnas veni ĝuste el tia lingvo-lernolibro, kian legi plaĉus al mi. La titolo "Renkontiĝo kun boaco" jam donas al la leganto ideon pri la enhavo de ĉi tiu tripaĝa novelo, kiu finas la libron; poste lego, eble kelkaj usonanoj ankaŭ pensos pri la filmo "Harry and the Hendersons".

La libro estas plezure legebla. Malgraŭ dua premio en la Belartaj Konkursoj de UEA, "La garantiulo" ŝajnis al mi la plej malgrava, kaj efike maltrafa, novelo en la grupo. Aliflanke, mi trovis "Nils Lapono" kaj "La viro kiu restos" vere legindaj, la unua pro sia interesa -- kaj sufiĉe rapida -- tezo pri la fontoj de la historio, kiun ni lernas kaj la dua pro sia aparte interesa stilo. Rilate la titolnovelon, esperantistoj (kaj eble kelkaj aliaj) trovos ĝin amuza kaj iom instrua.

Libro por sin distri dum (mallonga) vespero.

-- Don HARLOW

 

Reen al:

Denaska kongresano kaj aliaj noveloj Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo