Noveloj de bildokreanto

Kálmán Kalocsay: Diino Hertha. 71 p. Fonto, Chapecó 1992.

Kalocsay - novelisto!? Ĉu ŝerco? Tamen ne. En maldika kajero Ada Csiszár kolektis kvin novelojn, el kiuj nur la unua antaŭe aperis sub la vera nomo de Kálmán Kalocsay.

Tiu estas "Mia penso", aperinta en Norda Prismo en 1957. Kiel eblas diveni laŭ la titolo, ĝi temas pri la estiĝo de la samnoma Zamenhofa poemo. Komence la aŭtoro pentras tre trafan kaj impresivan bildon pri proksimume dudekjara Zamenhof en kompanio de samaĝuloj, tamen sola. Bedaŭrinde, en la dua parto de la noveleto, kiam li eniras la menson de la junulo kaj prezentas liajn pensojn kaj sentojn, la novelo tute ŝanĝas stilon kaj iĝas patose ekzalta, kvazaŭ li volus eĉ superi la pasosan stilon de la poemo. Sed tiu sentimentaleco, kiun eblas elteni en la poemo, iĝas vere troa en proza teksto. Domaĝe, ke Kalocsay ne konservis la freŝan distancon al sia protagonisto de la unuaj du paĝoj.

La duan novelon la aŭtoro ŝajne verkis en unu el la lastaj jaroj de sia vivo, do inter 1974 kaj 1976, kaj ĝi aperis en Literatura Foiro en 1983 sub la pseŭdonimo Ista Makler. En ĝi okazas pli-malpli la malo ol en la unua. Ĝi komenciĝas kiel iom sprita sed bagatela plivastigita anekdoto pri aĝa malsanulo kaj lia pli juna amatino, sed la novelo fine pli serioziĝas kaj prezentas la vidpunkton de la virino en sufiĉe interesa kaj ekvilibra maniero.

La tri restantaj noveloj estas verkitaj sub la Kaloĉaja pseŭdonimo Peter Peneter, nekonate kiam, sed antaŭe ne estas publikigitaj. En ili oni klare sentas la grandan talenton de Kalocsay verki laŭ diversaj stiloj, tamen eblas konstati ankaŭ, ke li ne same regis la arton rakonti proze. Kiel aludas la pseŭdonimo, la temoj estas pli-malpli erotikaj kaj pri-amaj.

La unua el la Peneter'aj noveloj estas mezepoke kavalireska stilpastiĉo. Ĝi povus esti rakonto el Dekamerono, se ĝi nur enhavus iom pli frapan kaj tiklan punkton. En la dua, la belulino Hertha, ŝajne komence de la 20a jarcento, se juĝi laŭ la stilo, rakontas la historion de sia edzineco kaj postaj amspertoj. La rakonto estas bone kaj intereskapte verkita, sed enhave iom kliŝa. Inhibicioj ambaŭflankaj, ĝis iu pli kruda, seneduka homo vekas kaj kontentigas dezirojn. En la lasta novelo ni renkontas virinon kun spertoj de du viroj, kies maniero amori tre malsamas. La tono en tiu teksto eble plej proksimas al kredindo kaj vero, kaj la virino aperas kiel individuo, ne ŝablono, sed strukture la novelo ŝajnas nefinita.

Resume la eta novelaro certe legindas, tamen plej multe por konstati, ke Kalocsay sendube prudentis dediĉi sin pliparte al poezio kaj gramatiko. Cetere, el tiu kampo mi trovis en la lasta novelo memorindan bildon: "Specialan ĉarmon al la hungarino donis ŝia germana parolo: ĝi ŝajnis pelĉaso tra arbaro de la germana gramatiko kaj sintakso, kie ŝi spite al ĉiuj malhelpoj galopis antaŭen, sed post ŝi kuŝis sur la tero la frakasitaj reguloj, la "der-die-das", la vortordo, la akcentado." (p. 63) Jen ekbrilas foje la granda kreanto de bildoj, pentritaj el literoj sur papero.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Diino Hertha Kálmán Kalocsay Ĉefpaĝo originala literaturo