Verkisto revekita – kaj reviziita

Ivan Ŝirjaev: La dormanta grafino. Vieno 1993, Pro Esperanto.

Originalaj verkoj de Ivan Ŝirjaev (1877-1933) aperis dum lia vivo kaj postmorte dise en la gazetaro kaj per kelkaj libretoj. Pli ampleksan eldonon ni devis atendi ĝis la 1990-aj jaroj, kiam Herbert Mayer eldonis verkojn ĝis tiam konservitajn nur manuskripte, kaj krome reeldonis alion. Tiu projekto de Mayer donis kaj redonis al la Esperanto-legantoj trezoron tre valoran, mi eĉ dirus netakseblan. Ŝirjaev estis la unua granda stilisto de proza Esperanto, kaj krome li havis naturan talenton por krei interesajn rakontojn de vera literatura valoro. Tia talento certe ne svarmas en nia lingvo.

En 1991 Mayer eldonis la novelon Inkubo, kaj en 1993 sekvis La dormanta grafino. En tiu li kolektis dek du novelojn el diversaj fontoj. Sesopo jam aperis en Literatura Mondo inter 1924 kaj 1937. Triopon li prenis el En la vagono… eldonita de Teo Jung en 1937. Duopo venas el apartaj eldonoj el 1914 kaj 1932. Unu estis manuskripto konservita en IEM. Kiel kutime ĉe Ŝirjaev, oni normale ne konas la verkojarojn – eĉ proksimume. Krome, la leganto ne havas eblecon scii, kiom oni poste redaktis la tekstojn, nek kiuj redaktis ilin. En la kolekto la noveloj ne aperas laŭ kronologia aŭ alia distingebla vicordo.

La kolekto La dormanta grafino plaĉe kaj varie prezentas la novelarton de Ŝirjaev. Oni tie trovas mallongajn noveletojn humurajn aŭ kortuŝajn. Troviĝas noveloj de eksmoda karaktero, imite aŭ inspire de pli fruaj verkistoj. Sed inter tiuj troviĝas ankaŭ vere valoraj noveloj de plena originaleco, kiuj bele montras la talenton de la aŭtoro.

La enkonduka kaj titola novelo La dormanta grafino estas ĝuste tia, kiun mi nomis eksmoda. Ĝi aperis unue en Literatura Mondo en 1926. Legante ĝin mi ne povas eviti pensi pri frua Esperanta novelo de Nikolaj Borovko el 1892, nomita En la tombo. Tiu romantika horornovelo temas pri viva entombigito, kaj tiu de Ŝirjaev prezentas, post aludo al simila kazo, proksimume la malon. Kvankam bone kaj zorge verkita, ĝi ŝajnas aparteni al alia epoko.

Ankaŭ la dua novelo, La malamiko, estas romantika edifaĵo, kie krome rolas Esperanto. Post du mallongaj rakontoj, kiuj montras diversajn temojn de Ŝirjaev – unue la amaran kaj mizeran vivon de malriĉuloj, poste la rusan kamparon kaj naturon – sekvas La peko de Kain. Tiu novelo estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj en 1925 kaj aperis libroforme en 1932. Ĝi estas tre forta kaj bone ellaborita pledo por pacifismo, kiu krome interese scenigas la tradician rusan ideon pri sankta frenezulo.

Post sprita kaj relative originala leter-novelo Stranga knabinaĉo sekvas alia tre bona verko premiita en la Floraj Ludoj – Tjuva. Teme ĝi iel similas al La peko de Kain, tamen ĝi estas verkita en tute alia stilo kaj humoro, leĝera, kun grajno da humuro. En ĝi ĉefrolas ankaŭ la naturo de Rusio kun rivero, arbaro, herbejoj, marĉoj.

La zorge ellaborita novelo Venĝo eniris la antologion 33 rakontoj el 1964 kaj same (kiel sola ero de Ŝirjaev) la duvoluman Trezoro el 1989. Ĝi estas senkompata rakonto pri la maliceco kaj egoismo de rusa episkopo kaj kelkaj monaĥoj, lerte plektita ĉirkaŭ la vivosorto de kato. Tia kritiko al ekleziulo eble estas iom neatendita temo ĉe verkanta pastro.

Post bagatelo pri vilaĝa vivo kaj superstiĉo sekvas Tra la loko ensorĉita, kiu aperis unuafoje en La Ondo de Esperanto en 1912, poste kiel aparta kajero en 1913, trie ĉe Teo Jung en 1937, ankoraŭ en 1992 ĉe Sezonoj per faksimilo de la kajero el 1912, kaj jen do kvinafoje ĉe Pro Esperanto en 1993. En ĝi ni revenas al la iom eksmoda sfero kaj sceno bone rekonata en la rusa literaturo – vintra veturo per sledo tra nokta kamparo. Ĝi estas vera fantomrakonto perata de pastro, plena de magio, tamen atentokapta kaj – kiel preskaŭ ĉiuj noveloj de Ŝirjaev – kun ege klara kaj bone kaptita prezento de la naturo kaj medio, en kiu okazas la rakonto.

Sekvas leĝere ironia humuraĵo En la vagono, kaj fine ankoraŭ humuraĵo, la ne tre originala sed bone plenumita familia satiro Forta impreso.

Kiel mi diris, Ŝirjaev estis granda stilisto. Lia lingvaĵo estas plejparte tre bona kaj klare superas tiun de la plimulto de liaj samtempuloj. Kompreneble oni trovas en ĝi karakterizajn trajtojn de frua Esperanto, kiel ekzemple riĉan uzadon de afiksoj kiel ek-, -ec, -ad kaj aliaj. Aperas ankaŭ vortoj hodiaŭ arkaikaj, kiel faleti (=stumbli, p. 89, 98), kugloĵetilo (=mitralo, p. 102), glitveturilo (=sledo, p. 130) kaj arbetaĵo (=arbusto, p. 131). Nur tre malofte oni trovas rusismon kiel longpieda (=longkrura, p. 45).

Mi jam pli frue menciis, ke la lingvaĵo de ĉi tiu novelaro sendube estas reviziita, kvankam ĉi-okaze Mayer diras eĉ ne unu vorton pri tiu afero. Oni povas kompari la lingvaĵon en la eldono de Pro Esperanto 1993 kun tiu en la diversaj fruaj eldonoj. La titola novelo aperis en Literatura Mondo 1926 sub la titolo En nia distrikto. Komparante la du versiojn oni tuj malkovras multajn ŝanĝojn pri detaloj. En la eldono de Pro Esperanto oni jen kaj jen forigis vortojn, plej ofte sendube intence, ĉar oni trovis ilin balastaj, sed iufoje ŝajne pro malzorgo. En unu frazo perdiĝis eĉ dek unu vortoj. Troviĝas ankaŭ gramatikaj ŝanĝoj kaj kelkfoje rearanĝita frazo. Kelkaj ŝanĝoj vere plifaciligas la legadon; aliaj estas nur demando de gusto. Jen ekzempla frazo:

Foliumante unufoje antikvajn manuskriptojn en la arĥivo, heredita de la avoj, mi okaze trovis interesajn detalojn de la familivivo de tiu ĉi strangulo, neniam konanta dum la vivo malĝojojn kaj mizeron kaj profunde-tragedie finanta siajn tagojn. (Literatura Mondo 1926, p. 2)

Foliumante foje antikvajn manuskriptojn en la arĥivo, heredita de la avoj mi okaze trovis interesajn detalojn de la familia vivo de tiu ĉi strangulo, kiu neniam konis dum la vivo malĝojojn kaj mizeron sed profunde-tragedie finis siajn tagojn. (Pro Esperanto 1993, p. 8)

Strange, malgraŭ la multaj ŝanĝetoj – tro multaj, laŭ mi – oni konservis la evidentan komposteraron abonemo (=abomeno, p. 10).

Tra la loko ensorĉita legeblas eĉ en tri versioj. La unua estas tiu el 1913 faksimile represita de Sezonoj en 1992. La dua estas tiu de Teo Jung en la kolekto En la vagono kaj aliaj rakontoj el 1937. La tria estas tiu de Pro Esperanto el 1993. Kvankam la eldonoj el 1913 kaj 1992 ja troviĝas en IEM, tamen Mayer ne mencias ilin, sed indikas nur la eldonon de Jung el 1937 kiel fonton.

La tri kompareblaj versioj diferencas pri multaj detaloj. En tiu de IEM el 1993 oni aldonis kelkajn eventuale bezonatajn "la", ekzemple en la najbara vilaĝo estis la bieno de la severa grafo Zmiev. (p. 136). Oni aldonis ankaŭ helpan "nur" en ne nur unufoje (p. 131). Tiaj korektoj aŭ plibonigoj tamen estas raraj. La plej multaj ŝanĝoj estas faritaj jam en la eldono de Jung el 1937, kaj bedaŭrinde konservitaj de Mayer en 1993. Pliparto el ili tre malmulte aŭ tute ne plibonigas la lingvaĵon. Pluraj estas indiferentaj, aliaj iom ŝanĝas la stilon sed ne la sencon. Oni trovas eĉ fuŝan forigon de "la" en perdinte [la] vojon (p. 25 de 1937; p. 134 de 1993). Jen kaj jen Ŝirjaev lokis adjektivon post sia substantivo, dum Jung relokis ĝin antaŭen, kiel en ia animo malbona flugas supere (1913), kio iĝis ia malbona animo flugas supre (p. 25 de 1937; p. 134 de 1993). La ŝanĝetoj efektive estas nekalkuleblaj. Mi citos la komencajn tri frazojn. Unue en la versio el 1913:

Foje noktomeze mi ĵus finis la artikolon antaŭ longe promesitan al unu ĵurnalo, kies kunlaboranto mi estis. Rektiĝinte en la apogseĝo, mi, kun sento de kontentiĝo interna, ekfumis cigaredon kaj enpensiĝis. Ĉirkaŭe regis silento muta, nur ie sub la planko bruetis muso kaj pluvgutoj frapadis de tempo al tempo la feran tegmenton.

Poste en tiuj el 1937 kaj 1993:

Foje noktmeze mi ĵus finis artikolon delonge promesitan al iu ĵurnalo, kies kunlaboranto mi estis. Rektiĝinte en la apogseĝo, mi, kun sento de interna kontentiĝo, ekfumis cigaredon kaj enpensiĝis. Ĉirkaŭe regis muta silento; nur ie sub la planko bruetis muso, kaj pluvgutoj frapadis de tempo al tempo sur la fera tegmento.

Temas pri ok ŝanĝoj de gramatiko, vorto aŭ vortordo, plus du de interpunkcio. En la tuta novelo estas centoj, kaj kiel videblas, tre malmultaj vere bezonataj.

La grava iniciato de Herbert Mayer redonis al ni gravulon de la Esperanta literaturo, aŭtoron, kiu estis bonega stilisto. Bedaŭrinde tiel jukis la manoj de eldonantoj iamaj kaj nunaj, ke ni hodiaŭ ne povas scii kun precizeco, kio efektive apartenas al lia stilo. Entute aperis ĉe Pro Esperanto en 1993 kaj 1995 tri volumoj. La promesita kvara volumo, supozeble kun pliaj noveloj, ĉar oni parolas pri pli ol tridek noveloj de Ŝirjaev, ial ne aperis. Ni tamen ne ploru pro neplenumitaj intencoj, sed ĝoju pro tio kio efektive realiĝis.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Noveloj de Ŝirjaev Ivan Ŝirjaev Ĉefpaĝo originala literaturo

 

?? ?? ?? ?? 2