Kvaropo ok-tema

La Ibera kvaropo Fernández-Camacho-Neves-Dek estas fulma fenomeno, kiun detale prezenti ne necesas. En la novelaro "Ekstremoj" ili verkis laŭ ok difinitaj temoj, sume dudek ok novelojn (Neves limigis sin al kvar temoj). Oni nomas la temojn kaj novelojn"ekstremaj", aŭ ĉu eks-tremaj? Tamen, kun unu-du esceptoj, la noveloj povus tremigi nur ekstreman prudulon.

Sekso ludas gravan rolon en multaj el la noveloj. Bedaŭrinde la tono kaj intrigoj ofte ŝajnas iom adoleskaj. Tio validas ne nur pri la relative junaj Camacho kaj Neves, sed ankaŭ pri la matura mezaĝulo Fernández.

El la kvaropo en ĉi volumo plej elstaras Camacho kun trafaj temoj, konscia konstruo kaj lerta lingvaĵo. Imponas i.a. Neniam plu, kie realismo kaj magio kunplektiĝas. Ankaŭ Liven Dek imponas per kelkaj vere bonaj rakontoj. Fernández kaŝas siajn temojn sub vortostoko iom laciga. Tamen, leganto kiu iom persistas, serĉas en vortaroj, kaj eble relegas la novelojn duafoje, ricevos rekompencon: kelkaj eroj de Fernández estas spritaj kaj originalaj. Lia talento ekzemple evidentas en Kolonelo Sanz, kies konstruo estas vere bona (ĝis la iom naiva fino), kaj en Du gardenioj. Neves, fine, la eminenta poeto, same dense stufas siajn mallongajn noveloj per novismoj, foje trafe, foje troe. Rimarkinda estas, ke li aŭdacas miksi aidoson kun humuro, iom danĝera entrepreno, kiu eble konsistigas la solan ekstremaĵon de la libro.

Ĉiuj kvar kelkfoje traktas siajn temojn ne tre profunde. La temo "malfidelo", ekzemple, prezentiĝas kvarfoje kiel la malkovro de fremda ulo en geedza lito. Foje sprite kaj amuze, ĉe Camacho surprize, sed ĉiam kvazaŭ ludo kun pupoj. Oni ne rimarkas verajn sentojn de la roluloj. Ĉu eblas, ke tiuj kvar viroj, kiuj jam pasigis sume cent kvindek jarojn inter homoj, malhavas spertojn sur tiu kampo? Ĉu ili neniam sentis la furiozon de ĵaluzo, la angoron de kulpo, la paralizon de soleco? Ne eblas! Restas nur la klarigo, ke ili ne kapablas - aŭ ne kuraĝas - literature eluzi siajn proprajn spertojn kaj sentojn. Do, restas io por estonta evoluo de la Ibera kvaropo - sondi la proprajn profundojn!

Mi emfaze rekomendas legon de ĉi volumo. Se mi okupiĝis multe pri ĝiaj mankoj, tion kaŭzas la altaj atendoj kaj postuloj al la kvar aŭtoroj.

Miguel Fernández, Jorge Camacho, Goncalo Neves, Liven Dek: Ekstremoj. IEM, Vieno 1997, 207 paĝoj, ISBN 3-901752-10-2.

Sten JOHANSSON