Ne atuto

Reto Rossetti: El la maniko. 221 p. Régulo, La Laguna 1955.

La novelaro El la maniko de Reto Rossetti ne tre plaĉas al mi. Nu, konsentite, recenzanto rajtas ne ŝati verkon recenzatan. Kondiĉe, kompreneble, ke li zorge motivas kaj klarigas sian malŝaton. Kaj jen la tubero en la afero, ĉar tion fari ne facilas. Kial ĝi ne plaĉas?

Eble mi komencu per provo priskribi la dek kvin novelojn. Kvar-kvin el la noveloj estas nuraj anekdotoj, kun intencita humura efiko. Tiaj noveletoj povas esti tre plaĉaj, kondiĉe ke ili estas trafaj laŭ intrigo, tono kaj antaŭ ĉio - fina spritaĵo. Sed ĉe Rossetti la finoj plurfoje ŝajnas tro stumpaj, iufoje male tro edife klarigaj. Ne facilas dozi kaj agordi tian spritaĵon! En kelkaj, kiel Kokoso, jam la intrigo ŝajnas al mi stulta, des pli do la fino. Unu el tiuj anekdotaj noveletoj tamen preskaŭ ĝis la fino tenas la atenton. Temas pri Katje la modelino, kiu aperis ankaŭ en Trezoro: la Esperanta novelarto. Bedaŭrinde iel netrafa fino parte detruas la efikon. En Banu vin, mia bela nenio ŝajnas al mi natura: strangas la intrigo, misteras la konduto de la personoj, nenaturas la dialogo kaj - denove - stumpas la fino.

Tri eroj traktas esperantaĵojn. Unu estas nura stulta samideanaĵo pri verdaj steloj en nigra nokto, la du aliaj estas satiraĵoj. Aŭ ĉu? Nu, unu tutcerte estas satira: La neologismologio. Modere trafa, mi dirus. Eble mi ŝajnas tro kritikema, sed laŭ mi necesas bone agordi la verkaĵon. Simplaj ŝercoj estas tute en ordo, tamen ne kiam la verkisto pompe prezentas ilin ambaŭmane, vokante la atenton kvazaŭ postulante "jen! mi ŝercis! ridu!" Ĉe La esperanta vortludo mi supozas, ke temas pri satira intenco. Ĝi estas verkita en bonhumora stilo, tamen mankas al mi io vere sprita. Nur paroli pri spritaĵoj ne ĉiam sufiĉas por spriti.

Francisko la fuŝulo estas - almenaŭ tiel ŝajnas al mi - edifaĵo kun la moralinstruo, ke plej bone ridas, kiu laste ridas. Denove malfacilas al mi diri, kio malplaĉas. Ĉu eble tio, ke la aŭtoro ŝajnas ne ŝati siajn rolulojn? Estas io senkora en la afero. Eĉ kiam oni verkas pri abomenulo, necesas iasence ŝati lin, aŭ almenaŭ interesiĝi pri li!

En du mallongaj noveloj la aŭtoro rakontas travivaĵojn okaze de peza laboro pri arbohakado. Tiuj havas plaĉan tonon kaj kaptis mian atenton; ili estas bonaj, trafaj, simplaj. La homoj estas individuecaj, kaj ŝajne ĉi-kaze la aŭtoro ŝatas siajn figurojn! Nu, ĉe unu el la travivaĵoj refoje aperas iel stumpa fino... Ankaŭ tria, pli longa novelo, ŝajne temas pri propraj travivaĵoj kun "Vilaĝa artikisto", kiu sanigas plej diversajn kaj malnovajn ortopediajn problemojn. Ĝi ne same bonas, kvankam la temo ja estas interesa. La artikisto tamen impresas iomete tro magie kapabla laŭ mia gusto.

En tri relative longaj noveloj Rossetti provas klasikajn stilojn de malpeza literaturo. Eble oni komprenu ilin kiel pastiĉojn. Temas pri La taglibro de Aleksandro Zoffany, kie ni sekvas malfeliĉan ampasian aferon pere de taglibro verkita en romantika, dolĉamara stilo kvazaŭ el la 19a jarcento. Enhave ĝi banalas, sed dank' al la lerta stilimito ĝi tamen legindas. Fine aperas du detektiv-misteroj en tradicia brita stilo, iomete sed ne tro influita de Conan Doyle. En La tripieda teruro ni iras al brita marborda vilaĝo por solvi la misteran malaperon de - tri ŝuoj! Oni devas supozi, ke tiu malapero estas intencita kiel satiro (aŭ ke tre mankas ŝuoj en Britio), tamen la satira intenco poste iel perdiĝas en la rakonto. Nu, denove, kiel stilpastiĉo ĝi estas leginda. Proksimume la samo direblas pri La kaprica kadavro, kun intrigo ege malkredinda, sed pri tio oni ne pensu. Temas pri specimeno de bonstila klasika mistereto.

Nu, espereble miaj priskriboj pli-malpli klarigas, kial mi ne entuziasmas pri la noveloj de Reto Rossetti. Lia rakonta stilo sufiĉe varias en la noveloj, ekde trafaj imitoj tra ioma plumpeco ĝis bela kaj simpla rakontado de travivaĵoj. El lingva vidpunkto la verko estas relative bona. Tamen oni sufiĉe facile trovas diskuteblajn detalojn. Oni diras, ke mensoganto devas havi bonan memorkapablon. La samo validas pri uzanto de neologismoj. Sur paĝo 11 ni trovas la vorton rinki = sonorigi: "Rik rinkis per la tintilo" . Kaj sur paĝo 148 ĝi reaperas, sed nun en la senco sonori: "La pordsonorilo rinkis longe". Ankaŭ aliaj strangetaj vortformoj aperas jen kaj jen: "fotosubjekto" (p. 14, = objekto), "eficienta" (p. 74, = efika), "kalamburo" (p. 132 k.a., = vortludo, kalemburo). Ankaŭ kelkaj frazoj ne perfekte travideblas: "La trinkejo estis simpatia etoso" (p. 163), "Li tute ne povus fari ion kurban" (p. 196).

Reto Rossetti ja tre aktivis kiel eseisto, redaktisto, poeto, didaktikisto kaj tradukisto. Sendube li pli gravis en tiuj kampoj ol kiel kreanta novelisto. Tio, kion oni laŭ la kliŝo kaŝas en la maniko, estas ja ludkartoj, ĉu ne? Nu, la kartoj de Rossetti ŝajnas al mi nek asoj, nek atutoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

El la maniko Reto Rossetti Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2