Miaj facilaj rakontoj celas prezenti facilan legaĵon al personoj kiuj lernis la bazan Esperantan gramatikon kaj la plej bazan vortaron. Ili ne estas lernolibroj sed rakontoj kun la intenco distri. La lingvaĵo en mallongaj ĉapitroj prezentas progresan defion al la leganto - alivorte: la unuaj ĉapitroj estas plej facilaj, la lastaj malplej. Ĉiuj ĉapitroj tamen uzas ĉefe simplajn, oftajn vortojn, facilajn gramatikajn formojn kaj frazojn kun simpla strukturo. La lingvaĵo konsistas el la praktike uzata, parolata, hodiaŭ vivanta Esperanto.
Troviĝas tri rakontoj pri Katrina: La krimo de Katrina, Vojaĝo kun Katrina kaj Katrina malfruas. Temas pri tri sendependaj verkoj kun identa ĉefrolulino. Do, ne necesas legi ilin unu post la alia. La kvara verko, Kion ajn, havas aliajn rolantojn. Tiu rakonto okazas plejparte en esperantista medio, inter gejunuloj. En la rakontoj pri Katrina Esperanto ludas nur flankan rolon - iom pli grave en Vojaĝo kun Katrina, malpli grave en la du aliaj. En Vojaĝo kun Katrina rolas krom la plenkreska Katrina ankaŭ gejunuloj 12-13jaraj. La aliaj rakontoj okazas ĉefe inter plenkreskuloj.
Troviĝas kelkaj konataj klasigoj de baza Esperanta vortaro. Unu estas la Baza Radikaro de la Akademio, kun proksimume 2 500 morfemoj en naŭ grupoj. Dua estas la radikaro uzata por tekstoj facilaj kaj tre facilaj en la revuo Kontakto, kiu enhavas proksimume 1 000 morfemojn en du grupoj. Tria estas "665 plej oftaj morfemoj de parolata Esperanto", ordigitaj laŭ ofteco, de Internacia Kultura Servo en Zagrebo.
Por uzo en la facil-legaj verkoj mi kombinis tiujn tri klasigojn kun du aliaj fontoj: la radikoj uzataj en kelkaj jam aperintaj "facillegaĵoj", kaj la plej ofte aperantaj radikoj en aro da literaturaĵoj normalaj, ne facil-legaj. En 2015 mi faris kelkajn ŝanĝojn kaj aldonojn bazitajn sur la vortofteco en la Fundamenta Krestomatio kaj la Tekstaro de Esperanto. Surbaze de la ofteco de apero en tiuj sep fontoj mi kreis klasigon en kvin grupoj A ĝis D kun entute 1 740 morfemoj. Aldoniĝas grupo E = ĉiuj ceteraj radikoj en PIV, kaj F = ĉiuj ceteraj radikoj.
Sube mi montras la nombron de morfemoj en la grupoj, kaj kiom ili aperas en la kvar libroj. Por komparo mi aldonas ankaŭ la nombron de morfemoj en la konata verko Gerda malaperis de Claude Piron:
Grupo | A | B | C | Ĉ | D | E | F | Entute | Vortoj |
Krimo de Katrina: | 194 | 181 | 80 | 66 | 34 | 9 | 1 | 565 | 5 123 |
Vojaĝo kun Katrina: | 193 | 149 | 76 | 37 | 18 | 16 | 1 | 490 | 8 373 |
K malfruas: | 191 | 142 | 56 | 42 | 13 | 15 | 1 | 460 | 8 476 |
Kion ajn: | 196 | 173 | 79 | 54 | 27 | 22 | - | 551 | 10 310 |
Ĉiuj kvar libroj de Sten Johansson: | 200 | 223 | 156 | 131 | 77 | 58 | 1 | 846 | 32 282 |
La grupo entute: | 200 | 256 | 272 | 450 | 562 | 15 000 | .. | ||
Kvociento: | 100% | 87% | 57% | 29% | 14% | <1% | .. | ||
Gerda malaperis: | 200 | 226 | 138 | 93 | 64 | 25 | - | 746 | 10 648 |
Miaj kvar libroj do enhavas entute 846 diversajn morfemojn, el kiuj 579 estas inter la 728 plej oftaj morfemoj de Esperanto. La libroj kune kovras 100% el la morfemoj de grupo A, 87% el grupo B, 57% el C, 29% el Ĉ, 14% el D kaj apenaŭ 1% el grupo E.
Kiel komparon oni vidas, ke la konata Gerda malaperis de Claude Piron enhavas 746 diversajn morfemojn en teksto proksimume samampleksa kiel Kion ajn.
Post ĉiu ĉapitro en la kvar libroj mi glosis ĉiujn (nove) uzitajn vortojn el grupoj Ĉ-E, kaj ofte ankaŭ kelkajn aliajn.
En ĉiuj kvar verkoj la unuaj ĉapitroj havas plej limigitan vortostokon, dum en la finaj ĉapitroj aperas iom pli da diversaj morfemoj.
Gramatike la unuaj ĉapitroj konsistas nur el mallongaj ĉefpropozicioj. En la unuaj ĉapitroj aperas as- kaj is-formoj de la verboj, poste os-formoj kaj pli malfrue u-formoj kaj us-formoj. Post kelkaj ĉapitroj aperas malmultaj simplaj subpropozicioj, kaj iom post iom pli multaj. La refleksivo si, sin kaj sia, sufiksoj -ig- kaj -iĝ- kaj la formo -anto aperas iom post iom. Komence mi evitis la akuzativon, poste ĝi aperas, unue por rekta objekto, poste ankaŭ por direkto. La vortordo kaj frazkonstruo estas simpla, sed mi ne evitis nekompletajn frazojn, tipajn de buŝa lingvaĵo. La celo estas, ke la leganto renkontu facilan vivantan lingvon.
Kion ajn estis eldonita de Eldona Societo Esperanto. La rakontoj pri Katrina estis eldonitaj unue de Al-fab-et-o, sed post elĉerpiĝo ili aperis en dua eldono de Japana Esperanta Librokooperativo. En tiu dua eldono ni aldonis tradukojn angle kaj japane en la glosaroj post ĉiu ĉapitro.
Jen aperas tabelo kun ĉiuj morfemoj de la grupoj A-D kun indiko, en kiuj el la kvar libroj oni trovas ilin. El la grupoj E kaj F la tabelo enhavas nur tiujn morfemojn, kiuj aperas en iu el la verkoj.
Sten Johansson