Trevor Steele, Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj, Vieno, Internacia Esperanto-Muzeo, 1997, 160 p.

Trevor Steele estas eble la sola esperanto-romanisto, kies verkojn mi aĉetas blinde, t.e. lia nura nomo sur la kovrilo jam garantias bonan enhavon kaj altan kvaliton.

Same kiel antaŭajn, ankaŭ ĉi lian lastan verkon mi vore legis preskaŭ unutire. Simple neeviteblas: la Steele'aj libro-bestoj ĉiam katenas la leganton. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ĝuis lian romanegon Sed nur fragmento (Fonto) ofte venis penso en mian kapon, ke se nia beletro disponus dekduon da Steele, ni malblufe kaj serioz-miene povus ekparoli pri efektiva kompareblo de esperanta kaj nacilingvaj literaturoj. Kaj la penso ja ripetiĝis dum lego de la malpli dika romano Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (IEM) kaj de la rakontaro Memori kaj forgesi (Pro Esperanto).

Ĉi-foje, Steele regalas nin ne per fikciaĵo, sed per iaspeca "vojaĝ-kajero": Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj enhavas la longan "Falantaj muroj" (124 p.) plus kvar aliajn posep-paĝajn rakontojn. Komuna trajto de ĉiuj kvin estas membiografieco, ĉar la aŭtoro ĉiam rakontas pri la propraj travivaĵoj. "Falantaj muroj" komenciĝas per flugo de Aŭstralio al Moskvo kiam Sovetunio ankoraŭ oficiale ekzistis, temen mergita en historiaj ŝanĝoj. Tra anekdotoj, impresoj, homaj spertoj, ni transiras kun Steele de la Gorbaĉova al la Jelcina epoko, dum nia ĉefrolulo -la aŭtoro- perlaboras kiel instruisto de la angla kaj la germana en Kievo kaj Baltio. Poste ni akompanas lin al du aliaj longaj restadoj en la pli prospera Pollando (kie li instruas eĉ esperanton) kaj en la kontrasta reunuiĝinta Germanio, ankaŭ kun rapidaj -kaj ne nepre agrablaj- vizitoj al Ĉeĥio kaj Vieno.

Por iom bildigi la impresojn de la aŭtoro, ni prefere montru kelkajn elokventajn pecojn el "Falantaj muroj". Jen la unua:

"Senprobleme ni atingis Ŝeremetjevon, la internacian flughavenon de Moskvo, laŭdire luksakvalitan por imponi al vizitantoj. Nu, post la glatega moderneco de la singapura, tiu ĉi flughaveno aspektis kaverneca kaj malluma, kaj tuj apud ĝiaj pordegoj oni ekvidis la kadukecon de la ĉiutaga realo." (p. 8)

En Kievo, nia aŭtoro ja sukcesas trovi laboron:

"Mi petis formalan intervjuon kun la direktorino por informiĝi pri mia rolo. Ĉu ŝi povus montri al mi kursplanon? Hm, tion ni intencas skribi poste. Nu, kion la lernantoj estos atingintaj ĉe la fino de la kurso? Ho, tio dependos de la kapabloj kaj interesoj de la instruistoj. Do... kiajn tekstojn oni uzos? Tekstojn -ni esperas iam stoki tekstojn. Ĉu estas iuj komunaj klas-legaĵoj? Ankoraŭ ne. Ĉu eblas fotokopii aŭ multobligi?

Pardonu, iam, ni esperas, sed ni supozas, ke vi povos dikti materialon. Ĉu eblas aboni iun anglalingvan ĵurnalon? Bedaŭrinde ne, ili estas multe tro multekostaj. Ho Dio mia, Tatjana Grigorijevna, ĉu estas instruĉambroj?

Certe, ni luos ĉambrojn en elementa lernejo kaj uzos ilin vespere. Vi ja havas kreton, ĉu ne? Kompreneble, vidu (ŝi montris blankaĵon kun la dimensioj de alumetskatolo). Poste mi spertos, ke la tabuloj estas tiel eluzitaj kaj glataj, ke la kreto ne povas lasi markojn sur ili. Diru al mi, Tatjana Grigorijevna, kion vi havas? Ha, ni havas vin, instruiston kaj veran anglon!

Mi ne atentis tiun apenaŭ pardoneblan insulton kontraŭ mia nacieco, ĉar mi subite sentis pezan ŝarĝon sur miaj ŝultroj -mi estas la ĉefa allogaĵo de la entrepreno!" (p. 26)

Ankoraŭ du pliaj:

"La plej neviŝebla bildo el la vivo en Sovetunio estas tiu de atendado en longa vico. Kompreneble mi jam vidis tiajn bildojn per televido antaŭ ol vojaĝi tien, sed esti tie estis neantaŭekzercebla.

Butikumado en okcidentaj landoj estas baze teda afero. Oni iras al butiko, oni elektas, pagas, kaj prenas hejmen. Nu, kio estas romantika pri tio? En Sovetunio estis multe pli stimula afero. Foje oni spertis la ĝojon fakte trovi, kion oni serĉis. Dum butikumado oni eble -ne, plej probable- renkontis aŭ almenaŭ vidis grandan nombron da nekonataj homoj. Krome estis la mensa stimulado provi kalkuli la hodiaŭan inflacion aŭ diveni, kiaj varoj, hieraŭ aĉeteblaj, estos hodiaŭ 'deficitij'.

Al unu afero mi tamen neniam kutimiĝis, pli bone dirite, mi ne ĝuis. Kial la vendistinoj aŭ oficistoj estis je 99% laŭtkriemaj? Nu, ni ne vivas en perfekta mondo." (p. 30)

"Kiel ekzota aŭstraliano mi ricevis invitojn intervjuiĝi, prelegi, paroli, eĉ laborkontraktojn vere flatajn (sed kun salajro en rubloj; kiel diris Donna, se oni ne povas iel havigi malmolan valuton, oni estas kvazaŭ malliberulo en Sovetunio). Mi apenaŭ estus sukcesinta trabarakti multajn problemojn de la vivo tie sen la malavara helpo de esperantistoj, kolegoj, kaj lernantoj, kaj antaŭ ĉio de virinoj. Sovetiaj virinoj estas vere admirindaj en sia forteco, sen kiu la tuta socio estus jam delonge kolapsinta. Laŭ miaj observoj virinoj faras preskaŭ la tutan laboron en la apartamento kaj ofte multon ekstere. Ili ŝajnas kredi, ke viroj estas ĉiukaze grandparte nekapablaj, kaj kompatinda eksterlandulo sen virino estas aparte helpenda. Estis eĉ konkurado por helpi la povran ekzotulon." (p. 36)

Dum restado en periferia antaŭurbo de Talino nomata Lasnamäe, Steele ĝuis la lokajn vidindaĵojn:

"Se oni rigardas tra la fenestroj de mia sepaetaĝa apartamento en Lasmanäe, malmulto ĝojigas la okulon -krom la lupovostoj. Jen kiel la kamparaj estonoj nomis la fumkolonojn el fabrikoj. Vere estis malfacile elekti nur unu, sed mia plej amata lupovosto devenis el fabriko nur unu kilometron for. Foje ĝi estis nevidebla pro nebulo, sed estis konsole scii, ke mia lupovosto deĵoras tage kaj nokte, egale, ĉu mi ĉeestas por ĝin prijubili aŭ ne. Ĝi havis fascinan skalon da koloroj, de glore griza ĝis nirvane nigra. Mi konfesu, ke ĝia formo ne multe variis: kutime renversita piramido, kies malsupro mezuris proksimume la longecon de kamiono. Sed pri ĝia fluodirekto mi povis eĉ veti kontraŭ mi mem; finfine estas duoble 180 gradoj en cirklo. Sed ni simpligu: ni diru, ke kiam ĝi fluis dekstren ĝi nevidebligis al mi la tieajn samaspektajn apartamentarojn, pro kio mi humile dankis; kiam ĝi maldekstreniĝis, ĝi aldonis amason da bonaĵoj al la Balta Maro. Foje mi ne komprenis: kvankam la nebulo estis malmulta, mi ne povis vidi mian lupovoston, eĉ ne la fabrikon. Sed mi estas inteligentulo: baldaŭ mi ekkomprenis, ke ĝi fluas rekte tra mia fenestro." (p. 52)

Kaj en Latvio, li ĉeestis konferencon pri energio kaj ekologio kun partopreno de reprezentantoj de okcidentaj registaroj kaj/aŭ atom-kompanioj:

"Ankaŭ ĉagrenis min, ke la vizitantoj el la okcidento lekciis al la latvoj kvazaŭ al nebone edukitaj kuzoj, kiuj devas sin klopodigi por iĝi veraj eŭropanoj (la epiteto 'eŭropa' signifis 'perfekta'). Kaj ili tre fanfaronis pri la boneco de la propraj demokratiaj landoj, kie ŝajne ĉio bonege funkcias. Tiu vido al okcidentuloj el orienteŭropa vidpunkto estis interesa, sed ne nepre agrabla. Mi demandis min, ĉu foje mi vekas tian impreson ĉe miaj gastoj..." (p. 64)

La kvar aliaj rakontoj parolas samtone pri aliaj vojaĝoj al Maŭricio (1967), Hispanio (1971), Brazilo (Bona espero, 1977) kaj Interna Aŭstralio (1993).

En la komenco vi legis, ke mi voris ĉi libron, tamen, tamen... (se ne estus 'se' kaj 'tamen', mi al ĉio dirus amen) iel ŝajnas, ke la arta nivelo iomete desupris kompare al la antaŭaj verkoj de Steele: la aŭtoro malpli dorlotas la lingvon kaj ne tiom zorgas pri polurado, eble ĉar ne temas pri vera beletraĵo (?), sed pri nura vojaĝ-kajero. Komprenu bone: lia nivelo ja pli altas ol averaĝaj t.n. esperanto-literaturaĵoj, sed okulfrape malpli ol liaj ceteraj verkoj. Ĉu ni proponu kiel modelon de vorta karesado la jenan fragmenton?:

"La stacidomo estis malbone iluminita [tiel] kaj mankis ŝildoj por indiki kien iri. Kie estas la doganejo? Fine ni trovis ĝin, tio estas, ni vidis tra vitra pordo, kie la doganejo estas. En ĝi estis multaj verduniformaj oficistoj." (p. 83)

Retamen: mi denove trovis mian plej ŝatatan Steele -imponan, fluan, stilo-plenan- en la ĉapitro pri la Aŭstralia ambasado en Vieno kaj en la rakontoj pri Brazilo kaj Interna Aŭstralio -jen la ĉiama lertulo, jen la kerna artisto. Nehazarde, la fakto, ke Steele elektis esperanton kiel verklingvon estas privilegio por nia beletro, malavara donaco al niaj legemuloj kaj refreŝiga fonto de estetika ĝuo. Kiam la venontan, Trevor?

Antonio Valén

 

Reen al:

Falantaj muroj Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo