Supraĵaj ĝenoj de vojaĝanto

Trevor Steele: Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj. 160 p. Vieno 1997, IEM. ISBN 3-901752-04-X.

En la Esperanta literaturo svarmas vojaĝpriskriboj. Ili prezentas vastan gamon – de plej naiva samideana propagando ĝis vera literaturo. Jen ili similas simplan bildkarton de turisto, jen ili malkaŝas nekonatajn observojn pri la vizitata loko – aŭ pri la vizitanto mem.

En sia kolekto Falantaj muroj Steele evidente havas relative seriozan literaturan ambicion. Lia ĉefa temo estas orienta Eŭropo dum la jaroj kiam falis la komunismaj reĝimoj. Tio ja estis tre drama tempo, decida por la monda historio, kiam oni vere faligis murojn kaj pikdratajn barilojn, kaj kiam dissplitiĝis imperio. Hodiaŭ, kiam oni plurloke starigas novajn murojn kaj aspiras rekrei imperion, tiu ĵusa epoko ŝajnas jam fora.

Steele pasigis multe da tempo en pluraj el la koncernaj landoj, kaj oni povus atendi interesan analizon de la evoluo bazitan sur propraj spertoj. La legado de Falantaj muroj tamen grave elrevigis min. Vere ja aperas atestoj pri propraj travivaĵoj. Tiuj tamen grandparte konsistas el malinteresa plendado pri la ĝenoj dum vojaĝado en fremda lando – ĝenoj kaŭzataj de strangaj homoj kun strangaj kutimoj, sed ne malofte ankaŭ de stultega konduto fare de la vojaĝanto mem, kiel ekzemple provoj vojaĝi sen vizo aŭ sen konvertebla valuto. Estas ja admirinda sincero konfesi la proprajn stultajn agojn, sed tiuj konfesoj bedaŭrinde ne multe kontribuas al kompreno pri la vizitataj landoj, nek pri la historia proceso de falantaj muroj.

Se temas pri la socioj ĝenerale, la analizo de Steele tro ofte konsistas el rakontado de aŭditaj onidiroj pli aŭ malpli kredindaj. Ne eblas diri, ke li kredas je ĉio aŭdata, sed mankas ia baza principo pri kritiko de fontoj. La rezulto fojfoje iĝas banala konspirklaĉado.

Nacilingve oni jam verkis multe pri ĉi tiu tempo, kaj oni produktis filmojn, kiuj scenigas la epokon. La verko de Steele laŭ mia opinio alportas preskaŭ nenion interesan al la temo.

La libro enhavas ankaŭ kelkajn vojaĝrakontojn el aliaj lokoj kaj epokoj – el kolonia Maŭricio, faŝisma Hispanio kaj magia Brazilo. Tiuj rakontoj ŝajnas al mi iom pli interesaj – eble ĉar la lokoj estas malpli konataj al mi – tamen ili plejparte prezentas spertojn relative supraĵajn.

Sten Johansson

 

Reen al:

Falantaj muroj Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo