Verkaj problemoj

Bernard Golden: Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ. 96 p. TK/Stafeto, Antverpeno/La Laguna 1982.

Bernard Golden al la plej multaj esperantistoj konatas kiel aŭtoro de fakaj artikoloj, multaj, longaj, detalriĉaj, kritikaj kaj rigoraj. Malpli li konatas kiel beletra verkisto, sed li ja rikoltis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj. Unu el liaj novelaroj estas Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ, kiu enhavas 12 mallongajn novelojn, el kiuj pluraj kun temoj, kie li uzas sian profesian arkeologian fakon.

Ne necesas esti goldena kritikisto por konstati, ke li malpli regas la beletran verkadon ol la fakan. Mankas vivo en lia rakontado, la stilo ofte estas seka, sensuka, kaj kelkfoje la konstruo de la noveloj lamas. Iuj havas nesufiĉan aŭ misan finon, kiel ekzemple Incidento en Krotal-Kanjono pri bataloj inter indianoj kaj "blankulaj" soldatoj. Aliaj estas tro supraĵaj aŭ stultaj, kiel Tropika festeno pri kanibalismo, aŭ La venĝo pri malsukcesaj provoj venĝi. En Posttagmezo en El Prado li havas originalan ideon, sed ne scias por kio uzi ĝin.

Kelkaj el la rakontoj tamen estas iom pli bonaj. La lasta misio estas sufiĉe bona bagatelo pri la riskoj de spionado. La vosto de la Vero estas tre sprita kaj impresas kiel klasika rakonto, kvankam mi neniam antaŭe renkontis ĝin.

En la du komencaj noveloj de la aro li alternas inter nuntempa arkeologia laboro kaj rakonto pri la homoj, pri kies postlasaĵoj okupiĝas la arkeologoj. Li tamen faras tion en du malsamaj manieroj. En la unua, Inicado en la groto, li plene paraleligas la du fadenojn, ĝis tia grado, ke eĉ la finaj vortoj de ĉiu ero identas kun la komencaj vortoj de la sekva, kvankam disigas ilin kelkmil jaroj. Komence tiu rimedo ŝajnas sprita, sed kiam tio rigore ripetiĝas dekokfoje - se mi ĝuste kalkulis - la impreso iĝas tro serĉata. La sprita ideo iĝis kateno. Krom tio la novelo tamen estas interesa.

En la dua novelo okazas proksimume la malo. La plejparto de la novelo okazas en la antikva Egiptio, sed jen kaj jen iuj partoj traktas sciencan esploradon nuntempan pri la koncernaj trovitaj objektoj. Komence la alternado iras glate, sed en la fina parto de la novelo la "junto" inter la du tempoj impresas malbone farita. Denove temas pri bona ideo, sed nesufiĉa kapablo literature uzi la ideon.

Unu fundamenta problemo de Bernard Golden do koncernas lian verkadan teknikon. Alia manko estas lia nekapablo spirite eniĝi en siaj fikciaj personoj por igi ilin kredindaj. Tial la noveloj ŝajnas primitivaj el psikologia vidpunkto.

Sten Johansson

 

Reen al:

Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ Bernard Golden Ĉefpaĝo originala literaturo