De tempo al tempo kun Golden

Bernard Golden: Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ. 96 p. TK/Stafeto, Antverpeno/La Laguna 1982.

Esperanta Finnlando , 1982:4

Ne eblas nomi Esperantan revuon, en kiu ne aperas kontribuaĵoj de Bernard Golden. Ankaŭ en Esperanta Finnlando li pritraktis lingvajn temojn. Regule li publicas pri la historio de Esperanto, jen postspurante enigman pseŭdonimon, jen studante la rilatojn inter Esperanto kaj magnetofono, jen… Kaj kompreneble li ne preterpasas sian profesian fakon, arkeologion. Jen nur pala skizo de lia verkado, kies grava parto fariĝis ankaŭ la novelarto.

Golden jam multfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en aliaj konkursoj. Liaj noveloj, samkiel liaj aliaj plumaĵoj, aperis dise en nia gazetaro. Nun ni dankas al la aŭtoro kaj al la eldonejo TK-Stafeto, ke plena dekduo da Goldenaj noveloj kolektiĝis libroforme sub la titolo  Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.

La titolo malkaŝas, ke la rakontoj disvolviĝas en tre malsamaj epokoj de antaŭ dudek mil jaroj ĝis neindikita jaro ostempa.

La aŭtoro, laŭ mia ŝato, pli sukcesas pri hieraŭ kaj morgaŭ ol pri hodiaŭ. En la unua novelo,  Inicado en la groto, li lerte kunplektas en paralela rakontado hodiaŭajn okazaĵojn kun tiuj antaŭ dudek jarmiloj. La ĉefheroo estas groto, kie samtempe okazis la inicado de junuloj kaj kiun hodiaŭ esploras arkeologia ekspedicio. Simpatia estas ankaŭ alia hieraŭa historio,  La profanado. Tro verva admiranto de Waltari preskaŭ trovus ĝin plagiata rakontaĵo laŭ Sinuhe, se li ne konus la kompetentecon de la aŭtoro.

Vere sprita estas la fantastaĵo  Kosma rubaĵo. Mistera materialo falas teren el la kosmo, komencas pli kaj pli kreskadi kaj minacas kovri kaj sufoki la tutan terglobon. Politikistoj urĝas sciencistojn eltrovi la savan solvon, sed tio ne sukcesas, ĝis fine… Legu mem kaj ekridu kiel mi!

Komuna trajto de la rakontoj estas drasta, eĉ se foje nekredebla kaj stumbla finsolvo. Almenaŭ unufoje ankaŭ la temo estas nekredebla, nome en la rakonto  La venĝo, kiu disvolviĝas en Tampere. En ĝi Lauri planas venĝe mortigi Vilhon, kiu rivalas kun li pri Irja. Nu, tiaj aferoj certe okazas ĉe ni, sed eble la aŭtoro iom troigis la bolemon de nia sango. Ne mirige, ĉar ja inter la unuaj esperantaj vortoj, kiujn ni lernas, estas la adjektivo “ĵaluza“. Ĉu Golden trafoliumis nian lernolibron? ¹

La libron de Bernard Golden mi varme rekomendas al ĉiu, kiu ŝatas pasigi agrablajn momentojn kun historioj en bonega Esperanto. Preseraroj – tiom ĝenaj en fremdlingva teksto – preskaŭ ne rimarkeblas. Bedaŭrinde, la paĝoj 59 kaj 60 interŝanĝiĝis, sed tion la leganto tuj rimarkas.

Osmo Buller

¹ Veli Kolari: Via dua lingvo (1969).

 

Reen al:

Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ Bernard Golden Ĉefpaĝo originala literaturo