Ĉarmeta pionira legolibro

Edmond Privat: Karlo. Facila legolibro por la lernado de Esperanto. 1909, 46 paĝoj. Rakonto en 20 ĉapitroj.
Bitlibre elŝutebla ĉe
gutenberg.org/ebooks/24525

En januaro 1909 la dudekjara Edmond Privat, kiu lernis Esperanton dekkvarjara, publikigis ĉi tiun “facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro.” Li verkis ĝin laŭ peto de la “Librairie de l’Espéranto” en Parizo. Antaŭparole li sinekskuze deklaris: “Kompreneble nek romano nek eĉ sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo”.

La rakonto sekvas Karlon ekde lia naskiĝo ĝis geedziĝa vojaĝo en la aĝo de proksimume dudek kvin jaroj. Kun naiva ĉarmo Privat prezentas tute sendraman vivon de knabo el klera burĝa familio ie en meza Eŭropo, kun ĉefa emfazo ĉe la lernejaj jaroj. Ĉio aperas kun leĝere ironia tono sed el rakonta vidpunkto sufiĉe proksima al Karlo mem. Oni ja povus deziri iomete da konflikto aŭ interna dilemo por pli efike peli la rakonton antaŭen, ĉar tiaj eroj praktike mankas, sed tio eble estus tro ambicia postulo.

La lingvaĵo estas sufiĉe klara kaj facila sed ne ekstreme simpligita. Kiam Privat verkis la rakonton, supozeble en 1908, ekzistis tre malmultaj originalaj literaturaĵoj en Esperanto, kaj ankaŭ el tradukaĵoj apenaŭ eblis trovi modelon de tia simpla, ĉiutageca stilo. En la lingvaĵo de Privat tute forestas la pezeco kaj troa uzado de afiksoj, tipaj de la epoko. Escepte oni trovas nekutiman lingvan detalon, ekzemple “miri” en la senco de scivoli, “kiel vi estas?” (=fartas) kaj unufojan francisman uzon de kies: “Sed ŝi ankaŭ deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon ŝi konis.”

La verko apenis en deko da eldonoj, laste en 2018. Estas dubinde, ĉu Karlo hodiaŭ uzeblas por sia celo, sed ĝi ja restas interesa kaj ĉarmeta pionira verko.

Sten Johansson, 2021

 

 

Reen al:

Karlo Edmond Privat Ĉefpaĝo originala literaturo