Facilaj rakontoj

Sten Johansson estas ankaŭ verkinto de legolibroj por lernantoj kaj infanoj. Tre rekomendindas la lanĉita serio de Katrina: La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina.

El lingva vidpunkto, la libroj estas tre bone ŝtupitaj: kreskanta malfacilo vort-trezora kaj sintaksa, glosoj post ĉiu ĉapitro kaj klariga postparolo por la instruistoj. Kvankam la vojaĝo konsiderinde pli longas ol la krimo, la du libroj estas tute samnivelaj: ili deiras de la sama tre baza nivelo de lernanto fininta sian unuan elementan kurson, kaj eĉ pli frue - post tri-kvar monatoj la lernantoj povus uzi ilin kiel interesajn kaj tre utilajn kromlegaĵojn.

Enhave, kiel ĉiuj libroj de Johansson, la intrigoj ĉiam montriĝas interesaj kaj aktualaj: ili spegulas la modernan kaj buntan svedan socion kaj la sentemon de la aŭtoro pri la nunaj problemoj de lia lando - feliĉe sen iu ajn prediko! Tial, malgraŭ iom ripetemaj kaj ekzercigaj unuaj ĉapitroj, la libroj estas plaĉaj ankaŭ por nekomencantoj (ĉefe la dua): ili forlegiĝas en momento.

HektorAlos i Font

Sten Johansson: La Krimo de Katrina. Al-fab-et-o, facil-lega serio, Skövde, 2001. 36 paĝoj.

Sten Johansson: Vojaĝo de Katrina. Al-fab-et-o, facil-lega serio, Skövde, 2002. 60 paĝoj.

 

 

Reen al:

La rakontoj pri Katrina Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo