Malkoncize kaj senmagie

Bertram Potts: Kaverno apud la maro. Novelaro. 228 p. TK Stafeto, Antverpeno - La Laguna 1983.

La novelaro de Bertram Potts enhavas dek unu relative longajn novelojn. La unua el ili, La ŝtrumpo-reĝo, estas sufiĉe sukcesa. Ĝi okazas inter britaj soldatoj en tranĉeoj kaj nenieslando de Flandrio dum la unua mondmilito. Kvankam iomete seka kaj senemocia, ĝi tamen estas interesa kaj atentoveka. La personoj aperantaj ne havas tre riĉe ellaboritan individuecon, sed tio malmulte ĝenas en la specifa situacio, kiu iel forviŝas la individuecon de homoj. La medio kaj okazaĵoj ŝajnas relative realismaj.

Pri la dek restantaj noveloj ne eblas eldiri same favoran juĝon. Ĝenerale Potts verkas tede, seke kaj tro malkoncize, kun senfinaj ripetoj. Li lasas nenion al la leganto, sed klarigas kaj ekzemplas ĉion ne nur unufoje, sed dudekfoje. Pluraj el la noveloj estas esence bagateloj, ĉiutagaj banalaĵoj, kiujn li pufigis per ripetoj kaj ĉirkaŭfrazoj. Kelkaj, kiel Lia bonŝanca tago kaj La statuo, estas "humuraĵoj", kie la humuro mankas aŭ estas tro pene trudata. Aliaj, kiel La vilaĝa spicisto kaj Kaverno apud la maro, temas pri viro senambicia aŭ ermita, kiu suferas pro la persista klopodado de alia viro por entiri lin en ian socian interrilaton. En tiuj aperas longaj, ripetaj dialogoj, kiuj per nenaturaj diraĵoj esprimas precipe la nekapablon vere komuniki. Ankaŭ en La muziko de Marko, pri malprospera amatora komponisto, ni renkontas homon, kies tuta vivo ŝajnas miskompreno kaj miskomunikado. Tiuj rakontoj ne konvinkas kiel noveloj, tamen iel prezentas materialon por psika diagnozo de la figuroj. Io simila validas pri la verkisto de Guto da oleo. Tie la baza ideo de la novelo ja estas originala, sed Potts neniam finas ripeti la saman intrigeron.

Ne facilas diri, kio faras el iu rakonta teksto veran literaturon. Necesas ia magio, io kio vivigas la figurojn fikciajn aŭ realajn, kio translokas la leganton en la lokon, tempon kaj medion de la rakonto. Al Bertram Potts bedaŭrinde mankas tia povo. Liaj noveloj estas tiel senmagiaj kiel la jarraporto de Esperantoklubo aŭ la kontolibro de terpomvendisto. Liaj personoj estas malrealecaj; mankas profundo kaj vivo en la situacioj, kien li lokas ilin. La sola escepto en ĉi tiu kolekto estas la unua novelo.

La lingvaĵo de Potts estas plejparte senerara, tamen iel malglata, kvazaŭ kun odoro de traduko. Ofte la frazoj kaj vortaranĝoj impresas iomete angle, kaj la vortelektoj kelkfoje ŝajnas iel propre tajlitaj.

Sten Johansson

 

Reen al:

Kaverno apud la maro Bertram Potts Ĉefpaĝo originala literaturo