Kion ajn

de Sten Johansson - eld. ESE, Stokholmo 2002

La didaktika beletro estas unu el la plej malfacilaj ĝenroj. Ĝi tamen havas siajn klasikaĵojn, de Karlo (Privat) kaj La verda koro (Baghy) ĝis Gerda malaperis (Piron). Ne temas pri porinfana literaturo, kie situas verkoj arte eminentaj (bedaŭrinde ne verkitaj originale en Eo), sed pri la unua aŭ dua legolibro por komencinto.

Sten Johansson jam produktis prozon kiu logas tian publikon, ekz. krimrakontojn. Per Kion ajn li proponas efektive didaktikan romaneton, kun glosoj, vortlistoj laŭ ofteco, stila distavoligo.

Temas pri aventuroj dum kongreso, aktualigita al junulara festivalo en Svedio, kun sociologiaj pli ol psikologiaj implikoj. La didaktika strukturo iom lamas. Ekzemple, unue aperas siglo KEF, sen ajna klarigo, kaj nur en (eĉ ne tuj) posta ĉapitro la tuta nomo - prefere estu la malo.

Simile, kial ĉiu E-isto gardas sian antaŭnomon en la originala lingvo (Viktor, Jan, Robert, Daniel), sed ĝuste kaj nur la italaj esperantiĝas (Kamilo, Marko, Ĝino)? Ankaŭ la malregula longeco de la ĉapitroj ne ŝajnas kongrui kun didaktikaj celoj.

Interesa estas la strebo proksimigi la leganton al la muzika E-kulturo. Tio krome kontribuas doni aŭtonoman bildon pri la E-junularo. AI la aŭtoro ili ŝajnas pli timidaj kaj introvertitaj ol mi perceptis lin (kaj min mem) en la 1970aj. Sed, same kiel la nunaj 50-jaruloj psike aĝas kiel la tiamaj 40-jaruloj, eble ankaŭ por la unua generacio la parametro ŝanĝiĝis. Ja la plej grava por la protagonisto de Kion ajn estas ludilo; en la senco de muzikilo, tamen ĉiam ludilo...

Giorgio Silfer

 

Reen al:

Kion ajn Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo