Kompren-eble

Gonçalo Neves: Kompreni. 56 p. Bero, Berkeley 1993.

La novelaro Kompreni de la portugalo Gonçalo Neves, pli konata kiel poeto, enhavas naŭ mallongajn novelojn iom malsamajn laŭ stilo, temo kaj verka tekniko, tamen ĉiuj en pli-malpli densa, ellaborita lingvaĵo, kiu ofte postulas atentan, zorgan legadon kaj relegadon. Ke la noveloj estas verkitaj frue en la jaroj 1990-aj oni sentas interalie per tio, ke la unua Usona "Golf-milito" kontraŭ Irako rolas en triopo el ili.

La unue aperanta novelo, Vivaĉo, eble estas la plej grava de la kolekto. Ĝi prezentas la anoniman, lacigan, rutinan kaj maŝinecan vivon de ordinaraj dungitoj en moderna urbego. Tion la aŭtoro scenigas per lingvaĵo laŭa: densa, anhela, premata, kiu kvazaŭ forprenas la spiron de la leganto. Oni sentas sin enfermita en ia maŝina mondo stuporiga. Poste tamen aperas io kontraŭa, ia ribelemo, ia sopiro foren, sed... Nu, oni legu kaj eble komparu kun la propra robota vivo kaj propraj vanaj esperoj!

Sekvas noveletoj pli bagatelaj. Gorilaĵoj estas satiraĵo pri la jam menciita Bush'a milito, Fakistoj prisatiras sciencan preciozon kaj sufiĉe naive lanĉas Esperanton kiel mondosavan aferon. Ekskurso estas scienc-fikciaĵo pri ruinigita mondo - la nia - kie rolas mesaĝo en same ruinigita lingvaĵo, ia hiper-Piĉisma vorto-stako (al kiu la aŭtoro bonvole liveras Esperantan tradukon en postkomenta aldono).

Plue sekvas du eroj, kie rolas la "Golf-milito". Moderna fablo estas ĝuste tio, kion anoncas la titolo: modernigo de la antikva fablo pri korvo kaj vulpo, ne tre sprita, bedaŭrinde. Inter gonoraloj estas verketo, kie la temo kaj lingvo kunfandiĝis: en kripligita lingvaĵo Neves satiras pri la kripliga milito.

La afero estas sprita, plaĉa humuraĵo kun mitologia temo, la kreado de la homo, tamen en ironie modernigita formo. Ĝi estas lingve la plej facila el la naŭ noveloj, kaj konsistas plejparte el sprita dialogo inter Zeŭso, Afrodita kaj Hera. Ankaŭ Jasono havas mitan temon, kiel aludas la titolo, tamen enhave ĝi estas pli bagatela, laŭ mia opinio. Gravas eble ĝia stilo "kurtisma" laŭ la esprimo de la aŭtoro: "La maro litis gurde. Vastis sieĝe. Nia floso ŝakis vrake, rem-instige. Niaj korpoj nudis torse, roste puncis, elĉerpe klinaj. La muton hulan spitis mole remaj plaŭdoj de tri-kvar ankoraŭ movaj. Jam pluis longe ĉi torturo. Lante." (p. 35)

Fine Inico prezentas ĝuste enkondukon en la seksan vivon, en lingvaĵo preskaŭ same densa kiel en la antaŭa ero: "Jam trois la butonoj, fermaj valojn kaj pinaklojn." (p. 37)

Post 34 paĝoj da noveloj, sekvas 15 paĝoj da aŭtora postkomento. Iom malekvilibre, oni povus pensi. Tamen la klariga Aldone estas interesa, ĉar ĝi donas al ni bildon pri la aŭtoro, pri liaj intencoj kaj ideoj, pli klaran ol tiu, kiun eblas ricevi rekte el la noveloj. Tie ni ekscias krome, ke malgraŭ la certagrade eksperimenta stilo de la noveloj, ili gajnis aron da premioj en diversaj literaturaj konkursoj.

La novelaro de Neves nedubeble estas grava briketo en la konstruo de moderna Esperanta prozo, ĉefe kiom koncernas lingvon kaj stilon. Ne ĉio en ĝi estas ĉiurilate valora, tamen ĝi meritas grandan atenton kaj refojan legadon. Oni konsciu, ke ne temas pri facilaj distraj rakontoj, sed pri kurta prozo postulanta iom da peno. Ankaŭ ne malutilas dum la legado havi PIV-on je atingodistanco, kvankam la malfacilaĵon pli ofte kaŭzas denseco de la frazoj, ol strangaj vortoj. Tamen, por normale atenta kaj iom sperta parolanto de Esperanto, la novelaro Kompreni estas - kompreneble - komprenebla.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Kompreni Gonçalo Neves Ĉefpaĝo originala literaturo