Klasikstila fantomrakonto

Ivan Ŝirjaev (Ivan Malfeliĉulo): Tra la loko ensorĉita. 15 p. Librejo Esperanto, Moskvo 1913. Represo Sezonoj 1992.

La novelo Tra la loko ensorĉita de Ivan Ŝirjaev aperis unue en La Ondo de Esperanto en 1912, poste kiel aparta kajereto. Ĝi estas tre tradicia fantomrakonto pri reaperanto, simila al amaso da similaj, kiuj sendube kaptis la atenton de legantoj antaŭ cent jaroj. Hodiaŭ ĝi havas ĉefe historian intereson, kvankam necesas diri, ke ĝi estas tre bone verkita, belstila kaj lingve senerara.

Kvankam la ĝenro kaj stilo ja estas eksmodaj, la lingvo impresas freŝa, preskaŭ hodiaŭa. Ŝajne nenio drasta okazis al Esperanto en naŭdek jaroj. Jen kaj jen oni tamen vidas kelkajn arkaismojn. Aperas "unu junulo" (p. 3) kun "duondifina unu" laŭ Zamenhofa modelo. Kompreneble oni veturas per "glitveturilo" (p. 4) inter "arbetaĵoj" (p. 5).

Sten Johansson

 

 

Reen al:

: Noveloj de Ŝirjaev Ivan Ŝirjaev Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2