Georgo Kamaĉo, La Majstro kaj Martinelli, Saarbrücken, Iltis-Eldonejo, 1993, 30 p. (represo de la unua eldono).

Ni devas klare konscii, ke satiro estas nature limigita ĝenro, nepre rilata al aktualaĵoj, kontraste al ĝenerala ironio, eble ĉiuepoka kaj ĉiam efika. Siatempe, la hispanoj Cervantes kaj Quevedo kultivis la ĝenron (vd. ekzemple en Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana p. 44 kaj 59) per satiroj, kies sarkasmo taŭgis por iliaj samtempuloj, kvankam -jen la grando- ofte akiris universalan validon. Pli proksime, R. Schwartz verkis antaŭ 60 jaroj kabaretaĵojn en esperanto foje rande de satiro. Laŭ trafa rimarko de V. Benczik, pluraj el ili ĉiam aktualas kaj ridigas ankoraŭ hodiaŭ. Ĉu tia estos la sorto de La Majstro kaj Martinelli post unu, du, tri jarcentoj? Stultus diri, ke ĉi verko majstras nur pro la aŭtor-nomo. Prefere, ni konsideru, ĉu temas pri satiro "kun literatura kalibro", kiu "kapablas funkcii kiel aŭtonoma novelo kaj elteni la tempo-pason", laŭ aplomba eldiro de la eldonisto. Por ke simpla -eĉ se bonega- satiro kontentige plenumu tiujn kondiĉojn, ĝi devas esti eksterordinare kvalita. Laŭ mi, la lasta verko de Georgo Kamaĉo eble ne daŭros poreterne, sed ja digne eltenos tempopason: certe pli digne, ol kiu ajn pamfleto verkota de -ekzemple- Giorgio Silfer. Sed ni esploru la kvalitajn trajtojn de La Majstro kaj Martinelli, t.e., enhavo, lingvaĵo, agoj de la roluloj, vojoj por ridindigo kaj, kompreneble, aludoj al nia esperanta kulturo.

Kio estas La Majstro kaj Martinelli? Iun tagon, Emèric Ország (=Satano) vojaĝas al Svisio kaj proponas al Georg Silber (=Giorgio Silfer) vojon por akiri famon, multan famon, kondiĉe, ke tiu sekvos liajn instrukciojn. La unua paŝo estas alinomiĝo; li do ne plu estu Silber, sed iĝu La Majstro, du-majuskle. La Majstro disfaksas al siaj garnizonoj la novan alnomon. Tamen videbliĝas problemo: se Silber volas esti la plej bona esperanta verkisto, oni devas eklipsigi lian kretene orgojlan rivalon Kamaĉo. Ország konvinkas La Majstron iri en Madridon kaj eniri la domon de Kamaĉo por eventuale detrui ties projektojn. Dank' al tempo-paradokso, ili troviĝas floreale en Madrido, dum Kamaĉo termidoras en Barcelono kaj Valencio (UK 1993). Samtage aperas ĵurnal-novaĵo pri malapero en madrida parko de statuo de la Falinta Anĝelo. En la hejmo de Kamaĉo, la du ĉefroluloj forviŝas pornografiajn verkojn kaj artikolojn de lia komputino kaj ŝtelas plurajn librojn kaj diskedojn. Kompense, laŭ magiaj leĝoj, ili devas lasi ion: foton de nuda virino kaj surspegulan ruĵskribaĵon. Ili foriras kaj la statuo reaperas en metrostacio fantoma. Denove en Svisio, Ország pentras La Majstron laŭ la maniero de Dorian Gray. La pentraĵo eltoliĝas kaj verse alparolas sian sozion...

Nenie estas klarigo, ke temas pri pamfleto kontraŭ Valerio Ari -pli konata en Esperantujo sub la pseŭdonimo Giorgio Silfer- kaj ties edzino Perla Martinelli, kvankam ajna movad-koneta esperantisto tuj scias, tiom pli se oni persone konas s-ron Ari-Silfer. La surkovrila karikaturo trafe reflektas la personecon de la ĉefrolulo: poza.

Malgraŭe kaj agnoskende, Valerio Ari-Giorgio Silfer tre laboris kaj laboras por esperanto; faktoj pezas en la fina bilanco: revuo Literetura Foiro, kultur-centro Kvinpetalo, aliĝo al Internacia PEN-Klubo, jen liaj atutoj. Ĉu li tion faras por parado estas ja nur lia afero. Ni tamen ne devojiĝu.

Lingvo-tavoloj estas tre klare diferencaj ĉe ambaŭ protagonistoj: dum Georg Silber parolas ĉiam tre afekte, Emèric Ország akumulas proverbojn kaj plaĉajn esprimojn laŭlonge de la dialogoj. Almenaŭ kvindek ses malsamajn proverbojn mi kalkulis buŝe de Ország en la dudek du paĝoj realaj de La Majstro kaj Martinelli. Jen ekzemploj: "Aŭ inter martelo kaj amboso. Por tio ni vizitos la hejmon de Kamaĉo en Madrido dum lia foresto. Ne venos rato mem al kato, kaj ni devas bone koni liajn planojn kaj projektojn, kaj eventuale detrui ilin surloke, sen ke li sciiĝu. Favoros nin, ke du kontraŭ unu prezentas armeon, kaj ke venĝado estas mia metio. Ni donos al li lecionon de moroj" (p. 13); "- Ĉit! Se famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!" (p. 16); "- Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi scias: kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas. Sed diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor'. Farita Via faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min ne forgesu!" (p. 26).

Kontraste, la parolmanieron de Silber ekzempligas jenaj perloj: "Kamaĉo! La imbecilaj katalunoj aŭdacis stafeti por recenzo al tiu Kamaĉo la minimumisman krokizaron de Nemere. Tial mi devis tuj depeŝi al ili sortimenton da readmonoj, garnituron da komandoj kaj servicon da precizaj instrukcioj kaj detalaj direktivoj. La envioza Judaso...!" (p. 12); "- Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple. Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por Literatura Verniso, ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis ĝin domicile..." (p. 15); "-Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon! Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti..." (p. 20); "Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn aŭ konfiskitajn inkunablojn?" (p.22); "Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus ĉi paganojn!" (p.25).

Tiu lingvo-tavola ĵonglado igas pensi, ke la aŭtoro celis propran amuziĝon dum verkado, pli ol alies dum legado. Tamen: ĉu ne nature, ke satirito-pozemulo parolas grince malsimple? Ke diablo-instinktulo amasigas proverbojn? La verkisto sukcesas, ĉar finfine, satiro kaj spritaĵo celas ridigi per (kaj tra) la inteligento.

La lingvaĵo aŭtora disvolviĝas per esperanto rakonta, tamen tre eleganta. Krome, Kamaĉo lertas ekspluati -kiel kutime- vortojn, kiuj mucidas en niaj vortaroj, ekzemple: behemoto, dajmono, falva, mekonio, meleno, rabdi, sapropelio, skunka, suzereno, tiptologio... Konfesinde, mi devis kontroli ilin en nia unika PIV, dum penso kirlis enmense: kiom da esperantistoj kapablus nur traduki ilin nacilingven? Ĉu eble nur Bernard Golden?

La figuro de Georg Silber centras sune La Majstro kaj Martinelli, kvankam ĝi iĝas pli kaj pli pala pupo obeanta la ordonojn kaj sugestojn de Emèric Ország. Sub ties influo, Silber rebaptas sin, leteras al ĉiu "kara adjutanto kaj satelito de Kooperativo de Literatura Verniso" kaj veturas en Madridon. La personeco de Silber montriĝas ne nur per lia parolmaniero sed ankaŭ per agoj kaj opinioj. Li incitiĝas, se oni atendigas lin per "neraŭmisma bagatelo" kaj la festlibro por lia kvindeka naskiĝtago titoliĝos Mi kaj oni. Li ŝatas neniun stacidomon en la mondo, ĉar "tie neniu lin konas", kvankam li ja ŝatas la kromnomon La Majstro, ĉar ne pro nenio li angligis kaj francigis sian plenan verkaron por aperigo en The Library of America kaj La Bibliothèque de la Pléiade.

Foje, iuj agoj kaj opinioj aspektas pli veraj ol la vero mem. Jen Silber rakontas al Ország, ke "mi verkis nenion por la Serta Gratulatoria, kvankam la honoroto petis min kontribui: ial mi taksis la ideon neserioza, kaj preferis ne respondi; nu, kion vi mem pensus pri monumenta verko, kies monumentoto rekte serĉas siajn monumentontojn kaj anoncas sin mem redaktoro?" (p.11); jen Ország laŭdas, ke "Vi reproduktis en la senmanka kaj sendanka Literatura Verniso fragmentan strion el la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno enhavantan Vian nomon, por ke la plebo ne restu seninforma: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'" (p.11). Kurioze, ĉu ne?

Ankaŭ opinio de Silber pri Kamaĉo ŝajnas alies juĝo pri Ari-Silfer: "Tiu Kamaĉo ja kapablas iafoje verki poemeton samkompetente kiel multaj aliuloj en Esperantujo, sed tio ne sufiĉas por krei erojn vere memorindajn, kiuj povos postvivi en bonaj antologioj ĝis, ni diru, la jaro 2093 [...] Tia procedo aldonas nenion al la verko. Ne malofte la versaĵoj tiel kronitaj havas nenian valoron, ĉar neesprimita konkursa kriterio ĝenerale estas, ke ili prefere estu pli-malpli konvenciaj. Do mi devas malgraŭe konstati, ke tiu Kamaĉo ne atingis fariĝi grava poeto. Ĉar en la poezio memorindeco estas la ĉefa, eble la sola, kvalito kiu garantias pluekziston" (p. 14). Ĉu ne opinio de Edwin de Kock pri la poezio de Giorgio Silfer?

Kontraste, kiam la du ĉefroluloj traserĉas la madridan hejmon de Kamaĉo, ili trovas ŝajne sinceran opinion de tiu lasta pri Silber-Ari-Silfer en la letera fako de la komputino: "Estus bone, se Georg Silber metus finan punkton al la kariero de sia pseŭdonomo, kaj rekomencus verki propra- aŭ ali-nome forgesante la kastelon el glacio, kiun tiel zorge, kaj tiel travideble, li vane konstruis" (p. 18).

Ne nur la figuron de Silber oni prisatiras en La Majstro kaj Martinelli. Perla Martinelli iĝas "perlo sub menhiro", "kooperativa cerberino" kaj "literatura furio" kaj nia kara Esperanto-komunumo –feliĉe- ankaŭ ricevas satirajn pafojn: "Sed nun, kiam ne eblas dubi, ke ankaŭ la esperantistoj serĉas en la movado misiistojn, mesiojn kaj profetojn, kial Vi ne akceptu la gravan responson?" (p. 8); "Ĝuste nun li [...] rikanas en Barcelono spektante recitalon de Nikotin' kaj la mejloŝtonan filmon Langvoroj" (p. 17); "Emèric senĉapeligis sin kiel Bofronto esperanton" (p.17).

La Majstro kaj Martinelli enhavas konstantajn aludojn al nia literaturo: ne eblus aliel ĉe esperanta satiro. Tial, ĉi verko povus titoliĝi (Mal)omaĝoj. La ĉefa malomaĝato estas Silber-Ari-Silfer, sed ankaŭ Martinelli, Major, Ŝemer kaj Ŝulco ("Eĉ Ŝulco havas centron parderbonan") kaj la omaĝatoj abundegas. Jam de la titolo ni scias, ke la aŭtoro volas omaĝi la romanon La Majstro kaj Margarita de Bulgakov, en esperanta traduko de Sergej Pokrovskij, kaj iom poste kaj dise tra la tuta libro, ni rimarkas evidentan omaĝon al alia romano: Tirano Banderas de Valle-Inclán en esperanta traduko de Fernando de Diego. La stil-influoj klare percepteblas: grotesko kaj farso, humoro kaj troigoj. Mi lasu al la leganto la plezuron malkovri klarajn aludojn al La Majstro kaj Margarita sur paĝoj 6 kaj 20; kaj al Tirano Banderas sur paĝoj 6, 9, 10, 16, 17 kaj 24. La omaĝo-listo ampleksas ankaŭ Kafka, García Márquez, Espinosa, Ferlosio, Kalevala, Kalocsay, Waringhien, Régulo, Montagut, Boulton, Piĉ, ludovikito, Auld, Nervi k.m.a. Kadre de recenzo apenaŭ indus klarigi kie kaj kiel vidiĝas tiuj omaĝoj, kaj sendube estas multaj aliaj privataj aludoj, kiujn nur la aŭtoro povus klarigi. Jen do laboro por la leganto.

La literaturaj aludoj atingas eĉ La Majstro kaj Martinelli mem. Jen la difino trovebla sur paĝo 23: "Li verkos pri vi pamfleton. Ĝi vin molestos / sen ia pretendo esti literaturo, / sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos / eĉ malnobla kun malbona humuro. / Kelkaj ĝin opinios tro anatema; / kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar / Vi estis ne nur versema, sed malver-sema / pri Vi kaj pri la cetera esperantistar'". Plie sur paĝo 25: "- Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda: resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime". Malgraŭ ĉio, la merdeta La Majstro kaj Martinelli vole-nevole helpos disvastigi la famon de Georg Silber... Ĉu seriozaj eldiroj? Ĉu plia akrobataĵo de la aŭtoro?

Malfacilas recenzi satiron. Nur ĉiu unuopa leganto povas juĝi, ĉu La Majstro kaj Martinelli sukcesas. Laŭ mi, tute jes; tamen, ne eblas scii, ĉu nia pruda esperanto-legantaro inde akceptos ĉi etan majstroverkon. Certe jam venis la tempo, ke la satira ĝenro -apenaŭ dorlotata en nia lingvo- antaŭen-paŝu kaj -puŝu kaj -frapu kaj -pafu, eĉ se nur tial, ke ĝi estas nur de kaj por esperantistoj. Ni eklernu ridi pri ni mem.

Yarg Nairod

 

Reen al:

La Majstro kaj Martinelli Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo