Memori kaj forgesi

Trevor Steele: Memori kaj forgesi. Originala novelaro. Pro Esperanto 1992.

Trevor Steele: Remember and Forget. Noveloj tradukitaj el Esperanto. Pro Esperanto 1995. Serio Originala Literaturo tradukita. 1.

Recenzas Harald Scharfegger, Aŭstrio

(Harald Scharfegger lernis Esperanton nur antaŭ kelkaj monatoj. Memori kaj forgesi estis inter la unuaj libroj, kiujn li legis en Esperanto. La recenzo povas doni al ni informon kiel vidas nian literaturon novulo, homo kvazaŭ ekster la Espcranto-medio.)

Trevor Steele naskiĝis en 1941. Li pasigis siajn infanjarojn en la nordo de Aŭstralio. Ĉi tiun regionon, pli precize: la urbon Cairns kaj ties ĉirkaŭaĵon, li virtuoze priskribas en siaj noveloj, kolektitaj sub la titolo Memori kaj forgesi. Li prezentas al ni la mondon de sia infaneco kaj juneco, do, revokante al ni la bildon de mondo jam ne ekzistanta: Hodiaŭ Cairns estas moderna turisma centro, la provinca, aspra ĉarmo, kiun ni renkontas en la noveloj, malaperis, la pejzaĝo, tiam eble pristina, "virga", probable fariĝis nerekonebla. La leganto, do, havas la eblon gajni impreson de tiu fora mondo.

Sed tute certe, Steele ne estas sentimentalulo, kiu volus romantikigi kaj plibeligi la pasintecon. Kontraŭe, li estas akra observanto, desegnante realisman portreton de l' tiama mondo kaj la homoj, plej probable plektante en sian verkon proprajn spertojn. Tamen, kiel verkisto Steele ne senteblas en siaj noveloj, li ne volas okupi moralan pozicion, li, do, ne estas aŭktoriala rakontisto, ekkrianta pro la vicoj kaj mankoj de l' tiamaj samtempanoj. Li kontentiĝas paroligi la figurojn en siaj noveloj. Oni povas diri, ke li "ne riproĉas, ne laŭdas, sed simple rakontas".

La novelaro de Steele eldoniĝis en Esperanto kaj an la angla. Li unue verkis la Esperantan version, poste li mem tradukis ĝin en la anglan. Fakte, ne estas ĝi traduko, sed pli korekte: reverkado. Evidente, Steele amas modifi siajn rakontojn, prifajli ilin. La anglalingva versio entenas sep novelojn, dum la Esperanta nur kvin novelojn. Krome, la versioj diferencas rilate al nomoj, sed kerne ili komunikas al ni la samon.

Kompreneble - ĉar la rakontoj scenas en Aŭstralio, en anglalingva lando, plifacilas prezenti la parolmanieron de la tie vivantaj homoj en la anglalingva versio. Sed Steele klopodas - pro tiu ĉi klopodado konvenas al li danko - esperantigi la lokan dialekton. Karakteriza estas la glutado de vortsilaboj.

La noveloj ne interligitas. Komunaj estas al ili nur la topografia kaj tempa fundoj: ili scenas dum la juneco de Steele, do, en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj en la nordo de Aŭstralio. La temoj abundantaj en la noveloj estas temoj, kiujn ankaŭ ni trovas en la ĉiutaga vivo: miskompreno de fremdaj kulturoj, antaŭjuĝoj kontraŭ fremduloj kaj fremde aspektantoj, amikeco, amo, malkuraĝo...

Sed la noveloj ne nur diferencas en la temoj, Steele ankaŭ varias la formon de siaj noveloj. Kelkaj el ili estas rakontoj laŭ la propra senco de l' vorto, sed ni trovas ankaŭ rakontojn verkitajn leterforme. Speciale menciindas "Aminduma vespero", kies titolo ekspektigus romantikan aferon. Sed Steele ironie provizas la rakonton per kronologia tabelo kaj atribuas al ĉiu horindiko priskribon de tio, kio estas farata, atingante per tio spritan, sed ankaŭ pensigan efikon.

La nomo de la novelaro - Memori kaj forgesi - devenas de l' unua novelo de la libro. Laŭ la antaŭparolo oni rajtas supozi, ke tiu rakonto estas almenaŭ parte aŭtobiografia. Temas ĝi pri la amikeco inter aŭstralia knabo de aŭropa descendo kaj aŭstralia indiĝena knabo kaj ties fratino. Estas tio problema amikeco, ĉar la medio suspekte rigardas tian amikecon trans la rasajn kaj kulturajn limojn.

Tiel unufoje venas por la blanka knabo la momento fari decidon, decidon por sia indiĝena amiko aŭ por la kompanio de alia blanka knabo. Kaj li decidiĝas por la blanka knabo, do kontraŭ la indiĝeno.

La libro estas nepre leginda. Konvinke la aŭtoro refutas la opinion, ke Esperanto ne sukcesis naski bonegan originalan literaturon. La verko estas lingve sur alta nivelo, tamen facile legebla. Kun rajto oni povas aprobi la aserton de la antaŭparolo, ke tiu ĉi novelaro estas literaturo, pri kiu povus fieri ĉiu etna literaturo. Mi tre ĝojus, se la libro trovus multajn legantojn.