Memori kaj relegi

Memori kaj forgesi - Noveloj el la Norda Montaro de Trevor Steele, eld. Pro Esperanto, Vieno, 1992.

Recenzas Jorge Camacho.

Parte mi konsentas kun István Ertl, ke Sed nur fragmento de Trevor Steele estas unu el la tri plej bonaj originalaj romanoj aperintaj de la komenco de la okdekaj jaroj, kune kun La litomiŝla tombejo (por la tria mi proponus Adolesko de Blazio Vaha). Mi skribis "parte", ĉar ŝajnas, ke niaj preferoj iom diverĝas. Ĉiel ajn mi supozas, ke li konsentos, ke La Bermuda Triangulo de Karolo Piĉ kaj Memori kaj forgesi de Steele estas la du plej bonaj originalaj novelaroj aperintaj ekde 1980, kaj miaopinie do superaj al Lappar, la antikristo de Endre Tóth.

La novelaro bonegas teme, intrige kaj stile. La esperanto de Steele tuj sentiĝas riĉa, trafa, natura, flua kaj supla, ĉiam konforma al la temo. Plej plaĉas lia parola, dialoga esperanto. Ekzemple, troveblas en la dialogoj pli da sukaj sakroj kaj insultoj, ol en deko da sekaj kaj senpekaj terminaroj.

Krome, liaj historioj vivas, ĉar pli ol unudimensiaj (ĝuste la manko de plurdimensieco amatorigas multajn el niaj verkistoj). Trevor Steele havas ligojn kun la mondo, en kiu li vivas, kaj liaj verkoj prezentas al ni tiujn mondon kaj ligojn kune kun la problemoj, kiujn ili implikas kaj implicas.

La unuan novelon, Memori kaj forgesi (17 p.), parencan al Fianĉo de l' sorto de Johan Hammond Rosbach, karakterizas fino neverŝajna kaj iom manka rilate la sorton de unu el la tri roluloj.

Nur unu pecon el la kvinopo mi trovas nebona (bonŝance ĝi longas nur 4 p.): Aminduma vespero. Temas fakte pri duone malsukcesa Steele-ekzerco. Li fakte povus dediĉi al la aminduma vespero ne kvar, sed 40 aŭ 400 paĝojn, kaj sendube nia originala romanaro ekhavus per tio belan alpon.

Sekvas la letera Mia kara Rita! (23 p.). Nu, malgraŭ la antaŭparolo de la eldonisto mi dirus, ke ne ĝi, sed ja la du lastaj noveloj enhavas pli multe da membiografiaj eroj. Cetere mi opinias ilin la plej brilaj el la kolekto. En Heroo de nia epoko (29 p., sen evidentaj ligoj kun la samtitola romano de M. J. Lermontov) la aŭtoro rekreas antaŭ la leganto propran aŭstralian litomiŝlon kaj en ĝin lokas ĉi tiun sian heroon, ne sen kritika ironio. Ankaŭ ĉi novelo finiĝas iom strange. Fine kaj krone, Savo de nigra animo (41 p.), preskaŭa romaneto kun pli sistema interplekto de la temoj komunaj al la tuta kolekto.

Kiuj ili estas? Ununivele, la demando pri individua identeco fronte al genta identeco; la demando pri kunviva toleremo fronte al rasismoj kaj gentismoj, kiuj ne ŝatas miksojn (kulturajn, lingvajn aŭ amorajn); nenion mi scias pri liaj realaj kontaktoj kun aborigenoj, sed certe li nigriĝis t.e. aborigeniĝis fikcie kaj porfikcie. Alinivele, kiel en Adolesko kaj la romanoj de Piĉ, liaj temoj estas jen la duope kompletaj vivo kaj morto, jen la beletre triunuaj amo, amoro kaj religio. Oni bonvolu atenti, kiel la aŭtoro prezentas kiel proprajn la ĉi-demandajn vidpunktojn de aliaj.

Nove kaj freŝe en nia literaturo, la agadejo de liaj noveloj estas la vilaĝoj kaj urbetoj de AŬstralio, kun ties pejzaĝoj landaj kaj homaj. Ni do troviĝas antaŭ vere internacia verkisto, kies rakonta arto ne kompatas, sed konstatas: la mondo tias.

En nia nuna panoramo Memori kaj forgesi estas nunatako, kiun endas memori kaj relegi. Se ĉiuj verkus tiel, kiel Trevor Steele, rezultus tede kaj monotone; sed se ĉiuj verkus tiel bone, kiel li, nia originala prozo gajnus por eterne almenaŭ himalajon.

Jorge CAMACHO