Simplaj rakontoj

Hajasi Ken: Mi malamas..., 72 p. : ilustr. Kioto 1983, L'Omnibuso.

Ĉi tiuj kvar rakontoj estas la unua verko de la japano Hayasi KennHajasi Ken, kiu pli malfrue uzis ankaŭ la plumnomon Hans Jasik. Ĉiuj kvar rakontoj traktas gravajn, seriozajn kaj interesajn temojn en simpla formo. La unua, Kuiri muson, estas epizodo el milito, kie sekretaj rezistantoj inside trompas soldatojn de okupanta armeo. La lando kaj nacieco ne estas menciataj. En la dua, Morgaŭ, la aŭtoro traktas la psikan kaj socian situacion de postviktimoj de la Hiroŝima atombombo, homoj naskitaj de tiuj, kiuj spertis radiadon post la bombo. Ĝi estas kvieta opono kontraŭ la emo kaŝi tiujn homojn, kiuj jardekojn poste suferas pro la kruela militago. La tria rakonto, Mi malamas..., prezentas homon, kiu obstine malkontentas pro la teknika evoluo kaj pro la ŝanĝoj, kiun tiu evoluo kaŭzas en lia vivo. Li estas prezentata kun simpatio kaj humuro. Kvare, en Dolĉa kaptilo, ni renkontas junan viron kun iomete cinika aŭ facilanima koncepto pri amo, amorado, virinoj kaj la rilatoj kun tiuj. Neatendite en plenŝtopita trajno trafas lin enamiĝo, kio tute ŝanĝas lian sintenon al la vivo. Laste, en Pulo, ni renkontas japanajn vilaĝanojn kaj ekscias, kiel ĝena pulo per ĉeno da eventoj kaŭzas la lastan militon de la homaro. Ĝi estas ĉefe humuraĵo, kvankam la milita temo ja ombras la humuron.

En sia unua novelaro Hajasi ne ĉiam elmontras tre lertan rakontomanieron. Preskaŭ ĉio estas prezentata en plej simpla maniero. Mankas priskriboj de medioj kaj personoj, kaj la aŭtoro apenaŭ kapablas stimuli la fantazion de la leganto. La dialogoj ofte ŝajnas sensukaj kaj nepersonaj. Regas relative naiva sinteno al la mondo. Oni ne trovas ĉi tie la viglecon kaj la stimulajn dialogojn, troveblajn en kelkaj pli malfruaj erotikaj rakontoj de la aŭtoro. Ne facilas diri, ĉu tion kaŭzas la pli seriozaj temoj aŭ ankoraŭ nesufiĉa lerto.

Kio pleje mankas en la rakontoj de Hajasi - almenaŭ por eŭropa leganto - estas konfliktoj. En la leĝeraj erotikaj rakontoj de Du neĝeroj el 1995 tio ne estas tro grava, sed la rakontoj pri seriozaj temoj vere bezonus iun enan forton, ian konflikton aŭ dilemon, kiu kaptus la atenton de la leganto kaj pelus la rakonton antaŭen ĝis la fino. La rezulto de tiu manko estas, ke oni sentas la novelojn naivaj, mekanikaj, kvazaŭ ili ne temus pri veraj homoj sed nur pupoj. Tamen, la novelo Morgaŭ certagrade estas escepto, tie vere rolas grava psikologia dilemo, kaj iasence eĉ eblas diri, ke tiu rakonto morale kritikas ian emon kaŝi kaj prisilenti malagrablajn flankojn de la vivo.

La stilo kaj lingvaĵo de Hajasi estas plejparte plaĉa. Oni tamen trovas kelkajn erarojn pri kondicionalo - "Se la afero estas tiel facila, neniu el la viktimoj nun suferas" (p. 28) - kaj kelkajn malĝuste uzatajn vortojn - "porcio" (p. 8, eble = kompleto), "dubis" (p. 20, = suspektis). Li uzas ĉefe kutimajn, ĉiutagajn vortojn, sed la kelkfoja elekto de nekutimaj vortoj ŝajnas ne ĉiam bone pripensita. Ekzemple oni legas "Tra la ovritaj fenestroj tepida vento malseka alportis odoron de malriĉa kvartalo" (p. 5). Se la aŭtoro volis iom variigi la lingvaĵon, kial elekti la ege malofte renkontatajn ovri kaj tepida?

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Mi malamas... Hajasi Ken Ĉefpaĝo originala literaturo