Plaĉa legaĵo el rakontoj pudoraj

Ueyama Masao: Ne grimacu! Rakontoj, 1967, 1968. Tria eldono: Riveroj 1998, 145 p.

Ueyama Masao (1910-1988) estis malriĉa horloĝisto, esperantisto de 1935. Ekde 1964 li verkis Esperantajn poemojn (interalie hajkojn) kaj rakontojn, kaj krome iom tradukis el la japana en Esperanton. Libroforme lia unua verko estas Ne grimacu! el 1967.

En la eldono de 1998 aperas ok rakontetoj kaj du pli longaj noveloj. La rakontetoj estas esence nur anekdotoj, tamen ne ege ridigaj sed prefere ridetigaj kun tono kvieta, iufoje eĉ amareta. Mankas en ili eventoj dramaj aŭ drastaj; ĉio aperas ĉiutageca kaj milde humurplena. Kredeble kelkaj rakontoj estas inspiritaj de personaj spertoj kaj memoroj. Temas pri travivaĵoj de simplaj homoj en Japanio iom antaŭ aŭ post la dua mondmilito.

La du pli ampleksaj noveloj havas similajn temojn sed kun emfazo al problemoj erotikaj aŭ geedzaj. Rolas en ili viroj iom tro maliniciatemaj kaj pudoraj, kaj virinoj pli fortaj kaj agemaj ol la viroj.

La rakonta perspektivo estas iomete naiva kaj la stilo estas simpla. Oni sentas japanan etoson ĉe la situacioj kaj ĉe la homaj kondutoj kaj interrilatoj. Ankaŭ en la lingvaĵo kelkloke senteblas leĝere japana tono. Temas ĉefe pri frazaranĝoj iomete ŝvebaj, sed tiu trajto estas ege malpli ofta ol ĉe kelkaj aliaj japanaj Esperanto-verkistoj.

Foj-foje oni trovas tre trafan kaj spritan priskribon:

“Kial do homoj sin vestas?” Mi respondu: “Ĉar, se ili vivus sen vestoj, ili malvarmumus en vintro kaj sunfrapiĝus en somero, kaj cetere, la plej grava estas, ke oni ne povas pendigi ordenon sur nuda brusto”. (p. 41-42)

Aŭ aliloke:

Vere, estis la tempo de surogato, de kaoso post la milito.
Likvaĵo infuzita el nigre rostitaj sojfaboj kun eroj da sakarino estis gustumata kiel kafo. Patro aĉetis por si ĉemizon pure el kotono laŭ la reklamo kaj post unufoja lavado la ĉemizo strikte sidis sur lia infano. Frot’, frot’ vane. Frot’ frot’ vane. Oni konsumis skatoleton da alumetoj por ekbruligi unu cigaredon. Ruĝigilo ŝminkis, kompreneble, la lipojn de junulino sed ankaŭ naztukon, la randon de tetaso aŭ la lipojn de la amato (se ŝi don-ricevis kison) ktp.
(p. 78-79)

Iufoje frazo impresas iom komplike:

Tuj post la fino de la kongreso ĉiu partopreninto hastis al sia hejmo, sed la tri pasigis ankoraŭ unu nokton en la domo, ĉar ilin atendis nek edzino, al kies amo jam mankas gravito por hejmenigi sian edzon kiel eble rapide, nek ŝuldo, kiu postulas elpensi realeskan pretekston por prokrasti la pagon, nek tajpilo, kiu aŭtomate produktas Hajnestilan poemon. Unuvorte, neniu kaŭzo por sopiri sian hejmon. Ili estis feliĉaj. (p. 57)

Kiel ĉe kelkaj aliaj japanoj oni trovas meze de ĝenerale simpla lingvaĵo jen kaj jen surprizan maloftaĵon, kvazaŭ misplukitan el vortaro: streta, obteni, puntilio.

Aperas glosaro, kiu tamen pli multe anekdotas pri la vortoj ol vere klarigas ilin. Nu, ok el la dek vortoj aperas pli klare en PIV, do tio ne tre gravas. Mi tamen trovis du vortojn ne PIV-ajn, kiuj ne aperas glosare: hutono (ankaŭ konata kiel futono, pordorma matraco metata sur tatamon) kaj ŝoĉuo (distilita alkoholaĵo). Ambaŭ troveblas en Vikipedio.

Librofine Tacuo Huĝimoto prezentas la aŭtoron, pli anekdote ol per faktoj.

La eldonon el 1998 ilustris Inoue Keisi.

Resume temas pri sufiĉe plaĉa legaĵo ne tre altpretenda.

Sten Johansson

 

Reen al:

Ne grimacu! Ueyama Masao Ĉefpaĝo originala literaturo