Recenzo
de Marie-Hélène Désert en "Le Monde de l'Esperanto" numero 564, oktobro
2007.
Ĉu tiu titolo estas nur la unua de la novelaro, aŭ ĉu ĝi
bone resumas ĉion ? Foje la roluloj maltrafis ion, aŭ okazon kapti
amon, aŭ manieron mildigi disiĝon, ŝanĝi sian sorton. En
aliaj, la vivo ironie kondukas al dolĉamara konkludo. Kaj kompreneble,
ĉio rilatas kun amo kaj disiĝo, en gulago same kiel en familio
aŭ individuaj rilatoj.
Kiel diras Sten Johansson en la antaŭparolo, Lena Karpunina ne juĝas
: ŝi priskribas viverojn kvazaŭ ŝi preterpasante kaptis
situaciojn, momentojn, en ilia esenco. Kvazaŭ ŝi, meze de vortoj kaj
agoj, trovis ĝuste tiujn, kiuj entute ŝanĝos la sorton de la
roluloj, ĉar ne estas multe da elekteblecoj, se oni maltrafas la
ĝustan momenton ...
Kun Lena Karpunina, nenio hazarda en la scenoj de la ĉiutaga vivo.
Ĉiu detalo reliefigas vivkondiĉojn, tiukaze profunde stampitajn de
kolektivismo kaj manko, en « dikens-aj » rakontoj. Malproksimen senditaj
familianoj iom post iom fremdiĝis en foraj regionoj, en industriaj
postenoj kaj amasloĝejoj, ekzilitoj iras de suno al frosto. De tempo al
tempo, feliĉe aŭ ne, la familio retrovas parton de si,
kompletiĝas por feliĉa momento, kaj disiĝas denove.
Kontrasta novelaro, ĉiam iom amara. Se Lena ne rezignis humuron en «
Paradizo de sultanoj », aliloke amareco najbaras kun distanciĝema kolero.
Pli ribela tono ekzemple regas la rakonton pri « La bestamikoj », kiam temas
pri malfideleco al forgesita bonfarinto. Sed en tragika etoso, la tono restas
neŭtrala, la aŭtoro scipovas malaperi malantaŭ siaj roluloj. En
la lastaj noveloj montriĝas, kiel gulago ankoraŭ longe hantos
memorojn kaj imagojn per miloj da suferoj. Ŝajnas ke Lena Karpunina
fariĝis la voĉo de malaperintoj, heroldo de suferintoj por niaj
forgesemaj oreloj : estu ĉiam tombo, epitafo, rakonto.
Okazis ke mi legis la novelaron en lando kie dum jaroj regis banditismo,
ekstremismo kaj terorismo. La dupaĝa teksto « La feliĉo » akurate
donis vortojn al la pensoj. Mi malkovris, ke por koncernatoj, teroro ne
malaperas : tie minaco ŝvebas en la aero, kaj iuj opinias, ke la monstro
nur atendas por vekiĝi denove. Kaj la frazo « mi demandas min, ĉu ni
ankoraŭ povas esti feliĉaj », subite trovis signifon ankaŭ por
mi. Ne hazarde Lena Karpunina portas siajn vortojn en niajn hejmojn.
« Neokazinta amo » de Lena Karpunina (FEL 2007)