Legindaj pensoj

Kenelm Ralph Creusé Sturmer: El la notlibro de praktika esperantisto. 125 p. Budapest 1934, Literatura Mondo.

La jena verko ne estas ordinara beletra verko, sed notlibro aŭ taglibro el 1931-32. Ĝiaj notoj tamen estas de tiel granda ĝenerala intereso kaj altnivela formo, krome jam dekomence kreitaj por havi pliajn legantojn ol la aŭtoron, ke eblas konsideri ilin literaturo. Temas tamen ne pri rakonto en taglibra formo, sed pri notoj rezonaj, konsideraj, diskutaj kaj prijuĝaj.

La libro estas plezure legebla ĉu pro si mem, ĉu kiel paralela komento de la rakonta prozo de Sturmer, kiu verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson. Oni facile rekonas liajn preferatajn temojn kaj ĉi tie trovas ilin pli detale traktataj kaj motivataj. Oni trovas eĉ iaspecan klarigon pri la titolo de la novelaro Se grenereto…, mankantan en tiu libro mem – temas pri biblia citaĵo el la evangelio laŭ Johano: "Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto".

Jen oni legas interesajn vortojn pri loka nuanco en nia literaturo, pri kiel verki en Esperanto malgraŭ forta dependo de la angla lingvo. Legeblas membiografiaj informoj pri la aŭtoro. Iel surprize oni legas eĉ pri la morto de Kenelm Robinson – pseŭdonimo de la aŭtoro – kvazaŭ tiu estus reala amiko de Sturmer. Iufoje li tiom ironias, ke li efektive proksimiĝas al ciniko kaj mizantropeco. Multo estas sprita, pensinda kaj amuza. Mi ŝatus kiel ekzemplon citi la jenan noton el 30.3.32:

La Publikulinoj de Baghy verkoj. Dum multaj jaroj mi kutimis en prelegoj publike moketi pri la koncepto de Baghy pri "noblanimaj publikulinoj". Estis facile ridigi per kelkaj spritaĵoj la aŭskultantojn.

Iun tagon venis al mi la ideo, ke estus bone, se mi povus juĝi la koncepton de Baghy pri publikulinoj el propra sperto.

De tiam mi kutimis frekventi, post kunvenoj de iu klubo Esperantista, kafbudon, kie mi facile konatiĝis unuafoje kun pluraj publikulinoj. Miaj rilatoj kun ili restis pure platonaj, ĉar esceptante unu, mi trovis ĉiujn tre krudaj kaj sekse senallogaj; sed mi sufiĉe bone intimiĝis kun kelkaj simpatiaj anoj de la klaso, kaj sufiĉe bone observis kelkajn nesimpatiajn anojn. Entute mi venis al la konkludo, ke, se mi neniam renkontos publikulinon de nobla koro, tio estos nur mia propra kulpo: io denaska en mi malhelpas, teni min nature kaj senafekte al virino el tiu klaso. Mi konkludis, ke koroj noblaj kaj malnoblaj ekzistas en tiu klaso samproporcie kiel en aliaj sociaj klasoj. Kaj de tiu tago mi evitis moki iun ajn koncepton de Baghy. (p. 67-68)

Laŭ mia scio ni hodiaŭ havas neniun verkiston el la speco kaj nivelo de Sturmer. Domaĝe! Intertempe do ni utiligu la fakton, ke li surpaperigis siajn pensojn!

Sten Johansson

 

 

Reen al:

El la notlibro de praktika esperantisto K. R. C. Sturmer Ĉefpaĝo originala literaturo